jes la hindia lingvo estas facila lingvo (ne kompare al Esperanto! mi konsentas, sed kompare al la angla aŭ la franca jes!), ekzemple krom verbon esti/okazi ĝi entenas neniun malregulan verbon! kaj dume ĝi eble estas la lingvo kies verb-formaro ofertas plej da malsamaj nuancoj.
Hindî estas la lingvo de 400 milionoj da personoj (kaj imagu la nombron da gazetoj!!) kaj estas bela lingvo. (jen filmeto:
http://video.google.com/videoplay?docid=8169282490470393550&hl=en  - lernu rekoni vortojn! hej = estas, ke lije = por, kalakar = artisto, lekin = sed, asman = la ĉielo, tha = estis, hoga = estos, kabi kabi = iam kaj tiam, ĉitr = bildo, karega = faros, aĉĉa = bone)

vi trovu :

  1. Gramatikon de la lingvo
  2. E-o-hindian vortareton
Poste, vi prenu mondkonatan libron en via lingvo, ekzemple "La Eta Princo", kaj la saman tradukitan al la hindia lingvo, kaj vi povas "labori" kaj ekzerci vin provante kompreni la tekston. Por tio necesas trovi la hindian version ja! Facile!! tie troveblas pluraj, interalie la Eta Princo: http://arvindguptatoys.com/

kaj donace, frazo priskribante la plej belan temperon en "La Eta Princo " de Saint-Exupery: :
"लोमड़ी चुप हो गई और बहुत देर तक छोेटे राजकुमार को देखती रही ।"





  1. Febo
  2. Vivo unu komuna afero
  3. paĝoj el Chateaubriand + NOVA: dancomajstro ĉe la sovaĝuloj
  4. Malraux
  5. "Dubliners"
  6. paĝo el "La jarcento de ludoviko la XIV-a"
  7. Vi do tiom timas?
  8. Erich-Maria Remarque
  9. Henri Barbusse
  10. André Malraux
  11. Azijade
  12. La Promenulo
  13. Scivolema sciuro
  14. Aimé MICHEL

Tio ne estas mia (kaj estas pli altkvalita!) sed mi enmetas tion tie. Nepre legu
 dank'al ties esperantigo, la elstaran nederlandan novelon  La profitulo









Plej grava (kaj bela) teksto de Curzio Malaparte :



FEBO

«  . . .  mia hundo Febo, kiun mi estis akceptinta malsatmortantan sur la plaĝo Marina Corta , en insulo Lipari, kiun mi estis fleginta, nutrinta, vartinta en mia morta domo en Lipari, kiu estis mia unika kunulo en la daŭro de tiuj ekzilaj jaroj en tiu trista insulo, tiom kara je mia kor’ !

Neniam amis mi virinon, fraton amikon tiel, kiel mi amis Febon. Ĝi estis hundo tiel, kiel mi. . . .  Tiu estis nobla estulo, la plej nobla kreito, kiun mi iam ajn renkontis dum mia vivo. Ĝi estis el tiu rara kaj delikata familio de leporhundoj, ĝisvenintaj el la bordoj de l’Azio kune kun la unuaj Jonikaj migradoj, kaj kiujn la Lipari-aj paŝtistoj nomas cerneghi. Tiujn-ĉi hundojn la helenaj skulptistoj skulptis sur la bareliefoj de la tomboj. «  Ili forpelas morton », diradas la Lipari-aj paŝtistoj.

Ĝia felkoloro estis luna, roz- kaj or-kolora, la koloro de l’luno sur la maro, koloro de l’luno sur la malhelaj kaj glimaj folioj de l’citronujoj kaj oranĝujoj . . . Ĝi estis de la koloro de l’luno sur la helena maro de Lipari . . .  La koloro  de la morta luno, iom da tempo antaŭ l’matenruĝo. Mi nomadis ĝin Lunhundo.

Ĝi neniam malproksimiĝis de mi. Ĝi min sekvis kiel hundo. Mi jes diras, ĝi min sekvis kiel hundo. Ĝia ĉeesto en mia mizera domo Lipari-a, senĉese vipita de la vento kaj maro, estis mirinda ĉeesto. Dumnokte la varmeta brilo de ĝiaj lunaj okuloj lumigis mian nudan ĉambron. Ĝi havis la okuloj iel palblua tiel, kiel la kolor’ de la mar’, ĉe la kliniĝanta lun’. Ĝian ĉeeston mi sentis tiel, kiel tiu de ombro. Ĝi estis kiel la respegulaĵo de spirito mia. Sufiĉis ĝia helpa ĉeesto, ke mi ritrovis tiun malestimon je la homoj, kiu estas la precipa kondiĉo de la trankvilo kaj saĝeco en la homa vivo.

De ĝi, multe pli ol de la homoj, kun ilia kulturo, kun ilia gloramo, lernis mi, ke moralo estas senutiliga, ke ĝi estas al si mem sia celo, ke ĝi ne nur intencas savi la mondon (ne nur savi la mondon !) sed nur ĉiam elpensi novajn pretekstojn al ĝia neprofitemo, al ĝia libera disvolviĝo mem. Renkonto de iu homo kaj iu hundo ĉiam estas renkonto de du liberaj mensoj, de du specoj da digneco, de du senutiligaj moraloj. La plej senutiliga kaj plej romantika renkonto.
. . .

Tiu estis la plej kara inter miaj fratoj, mia reala frato, tiu, kiu perfidas ne, tiu, kiu humiligas neniam. La frato kiu amas, kiu helpas, kiu komprenas, kiu pardonas. Nur tiu, kiu suferis longajn jarojn da ekzilo en sovaĝa insulo, kaj , revenante inter la homoj, vidas sin evitegita tiel, kiel leprulo far ĉiuj tiuj, kiuj, iam, kiam estos mortinta la tirano, mienos kiel herooj pri l’libereco, nur ĉi tiu scias, kion povas esti hundo al homa estaĵo.
. . .

Tiu estis trista hundo seriozokula. Ĉiuvespere restadis ni longajn horojn sur la alta ventoplena sojlo de mia domo rigardantaj la maron. . . .  Ni rigardadis la maron, flarante amaran odoron de l’salo, fortan kaj ebriigan odoron de la oranĝujoj, odoron de la kaprolakto, de la juniperaj branĉoj fajrigitaj en la fajrejoj, kaj tiun varman kaj profundan odoron virina, kia estas la odoro de la Sicilia nokto, kiam ekaperiĝas la unuaj steloj pale el la fono de l’horizonto.

Kaj iutage oni kondukis min, manojn katenitajn, de Lipari  en  alian insulon, kaj de tie, post longaj monatoj, Toskanion. Febo sekvis min demalproksime, kaŝiĝanta malantaŭ la anĉovoplenaj bareloj kaj ŝnuregaro sur la ferdeko de Santa Marina, la malgranda vaporŝipo, kiu ĉiusemajne veturas de Lipari Napolon, kaj inter la fiŝ- kaj tomat-plenaj korboj sur la motorboato, kiu veturadas ire kaj returne inter Napolo Iskia kaj Ponza.  . . . Mi po foje retrorigardis por vidi, ĉu Febo sekvas min, kaj mi vidadis ĝin laŭtanĝi la muroj, la voston kuntiritan inter la kruroj, en la Napolaj stratoj, de l’Immacolatella ĝis Molo Beverello, kun ravigan malĝojon en ĝiaj helaj okuloj.

En Napolo, malsupreniĝante inter la karabenistoj la strato Partenope mi vidis du virinojn alproksimiĝantajn je mi ridetante : ili estas S-ino Benedetto Croce kaj Minnie Casella, l’edzino de kara mia Gaspare Casella. Ili salutis min per la patrineca gracieco de la italaj virinoj, ŝovis florojn inter miaj mankatenoj kaj la manartikoj, kaj S-ino Croce petis al la karabenistoj , ke ili min konduku ien por manĝi. Mi estis nemanĝinta de du tagoj.

« Almenaŭ igu lin piediri ĉe la ombro », diris S-ino Croce.

Estis monato juno, kaj la suno frapadis al mi sur la kapon kiel per martelo.

« Dankon, mi bezonas nenion, mi diris, mi nur deziras, ke vi doni al mia hundo ion por trinki.“

Febo estis haltinta kelkajn paŝoj disde ni, kaj rigardegis la vizaĝon de S-ino Croce per preskaŭ suferiga intenseco. Etis unuafoje, ke ĝi estis vidanta la vizaĝon de l’homa bonkoreco, de la kompato kaj de la afableco virinaj. Longtempe ĝi flaris la akvo, antaŭ ol trinki. Kelkajn monatojn  poste mi estis translokigita Toskanion, en Lucques. Oni enkarcerigis mi en la malliberejon de tiu urbo, kie mi restis longtempe. Kiam mi el tiu eliris inter gardistoj, estonte kondukata al mia nova punekzilloko, Febo estis atendanta antaŭ la pordo de l’malliberejo, malgrasa kaj kotokovrita. ĝiaj helaj okuloj glimis je ia abomeninda mildo.




feb.-mar. 2002, mia plejunua beletra tradukaĵo









Kato kaj muso

Aŭ

Vivo, Unu Komuna Afero

filozofia, morala, eĉ metafizika, okazaĵo

[ El membiografia romano de Marguerite Audoux (1863-1937) « La Marie-Claire-a Laborejo » (1910).] :

« Iumatene S-ro Dalignac vidinte etan muson eliri el la porĉifona kesto, postulis apenaŭ ne koleriĝanta, ke Duretour iru tuj serĉi la katon de l’najbaro.

Tiu estis dika kato, naskiĝinta en la apuda apartamento, kaj kiu estis neniam vidinta muson. Li renkontiĝadis sur la interŝtuparo  kie li petadis por la karesoj de l’laboristinoj. Enirinte tuj ĝi sursaltis la stabmaŝinojn, kaj elesploris la laborejon flarekzamenanteen ĉiaj anguloj, poste, ĉion vidinte, li ŝovis sian korpon en malplenan fakon por tie dormi komforte.

Eta la muso antaŭsentis la danĝeron. Plurfoje ĝi montris sian subtilan muzelon inter la muro kaj la kamentabulo, sed ĝi ne aŭdacis iri pluen. Poste, ĉar dika la kato pludormadis, ĝi kuraĝiĝis kaj trakuris la laborejon kuirejen.

Ree ŝi agis la postajn tagojn. Ĝi pasis eteta kaj vigla kun sia beleta griza felo, kaj Bergounette , kiu ĝin gvatadis, ridis pro vidi ĝin tiom lertan.

Tamen ĝin ekvidis la kato ; tiu saltis peze de sia breto kaj iris malantaŭ ĝi en la kuirejon. Iom poste ĝi revenis, sed ŝanĝiĝintis ĝia sinteno. Ĝi paŝadis singarde, kaj ĝia tuta korpo plilongiĝadis ; ĝiaj okuloj fariĝintis pli flavaj ankaŭe, kaj siajn ungegojn ĝi lente ellongigadis. Ĝi denove ĉirkaŭiradis la laborejon, sed, anstataŭ ol reveni al sia fako, ĝi lokis sin sub tabureto ĉe la kamenoniĉo. Ĝi aspektis dormanta, nazon sur la piedoj, sed unu aŭ alia el ĝiaj oreloj konstante streĉiĝantis, kaj vidiĝis inter ĝiaj palpebroj streko malhela.

Al la museto ŝajne ne urĝadis reveni, kaj neniu estis plu pensanta pri ĝi nek pri la kato, kiam ekaŭdiĝis krion tiom fajna kaj tiom longa, ke ĉiuj maŝinoj haltis, kaj ĉiuj ekrigardis tabureten. Ankoraŭ tie troviĝis la kato, sed kuŝe surflanke kaj, sub unu el ĝiaj kruroj, sterniĝanta, la vosto de l’muso elkuŝis kiel disa peco da nigra laĉo. Preskaŭ tuje svingiĝis la nigra laĉo, kaj forfuĝis la muso. Ĝi ne iris longe, la kato baris al ĝi la vojon, kaj turnis ĝin per krurbato. Ĝi unu temperon restis kiel morta, poste provis forkuri al la kuirejo ; denove la kato troviĝis antaŭ ĝi.

Tiam ĝi freneziĝis el teroro ; ĝi deziregis elfuĝi ie ajn kaj iel ajn ; ĝi turniĝis aŭ impetis ĉiudirekten, kaj ĉiam ungegobate revenigis ĝin la kato en la laborejon. Estis momento kiam krediĝis ke, ĝi estis rezignacionta je morti , tiomtiome ĝi estis tremanta kaj sinka. Sed subite ĝi staris kontraŭ sia turmentisto. Ĝi tiom abrupte ekstaris ke ĝia impeto apenaŭ ne faligis ĝin malantaŭen : restis ĝi stare plentremetanta, moviganta siaj antaŭajn krurojn, dum ĝia sanganta buŝeto eligadis vice diversajn kriojn. Kaj ĉiu inter ni bone komprenis, ke ĝi estis superŝutanta je insultoj la egan monstron (1) , kiu rigardis al ĝi, kvietside, klinante la kapon. Poste, Kvazaŭ ĝi estus mezurinta subite tutan sian malpovon, kaj kompreninta, ke nenio povis ĝin savi, ĝi ŝanceliĝis kaj refalis dum ĝi eligis akran ĝemon. Kaj tio estis tiom kompatinda, ke « Bouledogue » ekkaptis la katon je mezo de l’dorso, kaj ĝin ĵetis sur la tablon. Ĝi remalsupreniris tre rapide, sed la muso ne plu estis tie.

La mastro returnis al sia kuŝseĝo, kaj oni ne sciis ĉu kontente aŭ malkontente li diris :

 - Nu ĝi estas for !

S-ino Dalignac spiregis, kaj ŝiaj du pugnoj, kiujn ŝi estis tenadanta premitaj ĉe l’brusto, subite malfermiĝis tiel, kiel ŝi mem nenion plu havis por timi.  »

Tradukis Roland PLATTEAU 26/10/2002

((1) tuta la simbolo de l’homa situacio………










Kvar  paĝoj el la « Transtombaj Memoraĵoj » de Chateaubriand



François-René de CHATEAUBRIAND (1769-1848) estis, interalie, franca verkisto, kiu ege famiĝis siaepoke kaj tre gravis  en la historio de literaturo pro verkoj, kiujn nun neniu plu legas, sed li ricevis « senmortecon » ĉe la post li vivanta legantaro, pro liaj « Transtombaj Memoraĵoj », publikigitaj, kiel konjekteblas, post lia morto.
Tiuj Transtombaj Memoraĵoj ne nur estas la romantika kanto de animosvage despera, malfeliĉebla, sed historio de neordinara vivo kaj fresko de la historie taŭzaj tempoj, kiujn li travivis. Tial ties nekutima sorĉoel ĉiuj dimensioj de spaco kaj tempo, kaj emocioj, kaj stilo.

                 En 1791 la Franca Revolucio komencas ĥaosi ardiĝe, kaj la lando iĝi danĝera por nobelulo, kiel li estas. Li tiam decidas iri en Amerikon, pretekste por serĉi ian transnaĝeblan vojon norde de la ĝis tiam
                        ne esploritaj nordflankaj marbordoj de Ameriko. Jen liaj pripensoj en la momento forlasi sian patrujon :

(8-a de aprilo 1791)

Senventeco haltigis nin je l’eliro de l’golfo ; la bruloj de l’urbo kaj lumturoj ekbrilis : tiuj ardaĵoj, kiuj flagris sub la patraj tegmentoj kvazaŭ ridetis al mi, kaj adiaŭis, min lumigante inter rokoj, nokta malheleco, kaj malbrileco de l’maro.

Kun mi mi prenis nenion krom junecon mian kaj iluziojn ; mi dizertantis mondon kies mi estis tretinta polvon kaj nombrinta stelojn, por mondo, kies tero kaj ĉielo nekonatis al mi. Kio estis okazonta al mi se la celon de l’vojag’ mi atingos ? Mi perdita sur la hiperboreaj (1)  bordoj, la jaroj de malakordo, kiuj dispremis tiom da generacioj kun tiom da bruo, estus silente sin ŝutitaj sur mian kapon ; figuro de l’socio estus ŝanĝiĝinta al nova, sen mi. Konjekteble neniam la missorto verki estus okazinta al mi ; restus mia nomo nekonata au je ĝi estus ligita nur iu el tiaj pacaj reputacioj disdegnataj de l’envio kaj forlasitaj al feliĉo. Kiu scias ĉu mi estus retransirinta Atlantikon, ĉu mi ne estus min setlinta en la senhomejoj esploritaj kaj malkovritaj je propraj riskoj kaj pereeblecoj tiel, kiel konkerinto meze siajn konkeritaĵoj.

Sed ne ! mi estis reironta en mian patrujon por tie ŝanĝi je mizero, por tie esti io tute alia ol tio, kion mi estis. Tiu maro ĉe ties genuoj mi naskiĝis, estis iĝonta l’lulilo de mia dua vivo; mi estis portata de ĝi dum tiu  unua vojaĝo tiel, kiel en sino de mia vartistino, en brakoj de l’sekretito de miaj unuaj ploroj kaj de miaj unuaj ĝojoj.

La malfluso surogate de vento trenis nin en plenmaron, la lumoj surbordaj malgrandiĝis iom-post-iome, kaj svenis. Elĉerpita de pensadoj, de svagaj bedaŭroj, kaj eĉ pli svagaj esperoj, mi malleviĝis enkajuten : mi sterniĝis balancita de l’hamako dum bruo de l’ondo karesadanta l’bruston de l’ŝipo. Leviĝis vento ; la malferlitaj veloj garnantaj la kapojn de l’mastoj ŝveliĝis kaj, kiam postan matenon mi surferdekiĝis, ne plu videblis tero de Francujo

Ĉi tie ŝanĝiĝas mia destino : Denove al maro! Again to sea! (Byron; Childe Harold, III, st. 2)


 (1)
  = supernordaj


esperantigis Roland Platteau 7/2/2007

nun li estas en Usono:


S-ro Viollet dancomajstro ĉe la sovaĝuloj

Post kiam transpasinte la riveron Mohawk mi eniris en arbarojn, kiuj neniam estis faligitaj, mi estis kaptita de iaspeca ebrieco pri sendependeco : mi iradis de arbo al arbo, maldekstren, dekstren, dirante al mi : ĉi tie ne plu da vojoj, ne plu da urboj, ne plu da monarĥio, ne plu da respubliko, ne plu da prezidantoj, ne plu da reĝoj, ne plu da homoj". Kaj cele al provi ĉu mi estis rericevinta miajn originalajn rajtojn, mi plenumis agojn de volo, kiuj incitadis mian gvidiston, kiu en sia menso opiniis min freneza. Ve ! Mi imagis min sola en tiu arbaro, kie mi levadis tiom fieran kapon ! Abrupte mi trafas kontraŭ remizo. Sub tiu remizo sin vidigas al miaj okuloj stuporigitaj la unuaj sovaĝuloj, kiujn mi estus vidinta en mia vivo. Ili estis dudeko, tiom da viroj kiom da virinoj, farboŝmiritaj kiel sorĉistoj, duonnudaj korpe, orelojn entranĉitaj, kun korvoplumoj sur la kapo, kaj ringoj enigitaj en la nazflankoj. Eta franco, pudrita kaj frizita laŭ l'malnova maniero, kun pomverda frako, jako el fajna drapo, brustumo kaj manumoj el muslino, skrapis poŝviolonon kaj igis tiujn irokezojn danci Madelon Friquet. S-ro Viollet (pr. Vjole') estis dancomajstro ĉe la sovaĝuloj

Oni pagadis liajn lecionojn per kastorfeloj kaj ursoŝinkoj.

Li estis kiurkomisiito je la servo de generalo Rochambeau (pr. Roŝambo') dum la usona sendependiga milito. Restinta en Nov-Jorko post la foriro de nia armeo, li decidiĝis instrui belajn artojn al la amerikanoj. Liaj celoj ampleksigîntaj pro la sukceso, tiu nova Orfeo portis Civilizon ĝis la sovaĝaj hordoj de l'Nova Mondo. Parolante al mi pri la indianoj, li ĉiam vortis "Tiuj sinjoroj sovaĝuloj kaj sinjorinoj sovaĝulinoj". Li tre fieris pri la lerteco de siaj lernejanoj : kaj vere, neniam mi vidis faris tiajn saltadojn. S-ro Violet, tenante sian violoneton inter sia mentono kaj brusto, agordis la fatalan muzikilon; li kriis irokezalingve : "Iru viajn lokojn !" kaj la plena bando eksaltadis kiel trupo da demonoj."

Ĉu ne estis afero deprimiga al disĉiplo de Rousseau (pr. Ruso'), ke tia enkonduko al la vivo sovaĝa per balo, kiun donis al la irokezoj eksa kuirkomisiito de generalo Rochambeau. Mi grande emis ridi, sed mi sentis min kruele malfierigita.



Chateaubriand "Transtombaj memoraĵoj" I, VII, 2


esperantigis R. Platteau 3-8/1/2011

http://www.myspace.com/madelonfriquet/music/playlists/my-playlist-12374



L’indianino kaj la bovino

vojaĝo en Usono,1791)

Ne pli ol la kvara postagmeze estis kiam ni estis barakinstalitaj. Mi preninte mian pafilon iris gapvagadi inter la ĉirkaŭaĵo. Estis nemulte da birdoj. Nur soleca paro flirtis antaŭ mi, tiel, kiel tiuj birdoj, kiujn mi sekvadis en miaj patraj arbaretoj; laŭ koloro de l’virbirdo, mi rekonis la blankan paseron, passer nivalis, de la birdsciencistoj. Mi aŭdis ankaŭ la maraglon, tre bone signita de sia voĉo. Flugo de la « ekkrianto » estis kondukinta min ĝis streta valeto inter senkreskaĵaj kaj ŝtonriĉaj altaĵoj ; mezdeklive staris aĉa kabano ; malgrasa bovino vagis en paŝtejo malsupre.

Al mi plaĉas la malgrandaj ŝirmejoj : « A chico pajarillo chico nidillo, al malgranda birdo malgranda nesto » Mi sidiĝis sur la deklivo vidalvide de la kabaneto instalita sur la kontraŭa monteto.

Post kelkaj minutoj voĉojn mi aŭdis en la valeto: tri viroj kondukantaj kvin aŭ ses grasajn bovinojn ; ili paŝtis tiujn kaj forpelis per stangobatoj la malgrasan bovinon. Praloĝanta virino eliris el la kabano, antaŭeniris al la timigita bruto kaj lin vokis. La bovino alkuris ŝin antaŭentirante la kolon kun eta muĝo. La kolonistoj demalproksime minacis la Indianinon, kiu returnis al sia kabano. La bovino ŝin sekvis.

Mi leviĝis, malsuprenpaŝis laŭ la deklivo, tansiris la valeton, kaj leviĝante sur la paralela monteto ĝisiris la kabaneton.

Mi eldiris la saluton, kiun mi estis lernigita : « Siegoh ! Mi estas veninta » : la indianino, anstataŭ ol redoni al mi saluton per la kutima rediro : « Vi estas veninta », nenion respondis. Do mi ekkaresis la bovinon : sur la flava tristigita vizaĝo de la indiana virino vidiĝis signoj de emociiĝo. Mi estis kortuŝita pro tiuj misteraj rilatoj de l’malbonsorto :  iel dolĉas plori pri malfeliĉoj, kiuj estas de neniu ploritaj.

Mia gastigantino rigardis min plu dum iom da tempo kun resto da dubo, poste antaŭeniris, kaj venis glitigi la manon sur la la frunto de sia mizer- kaj solec-kunulino.

Kuraĝigita de tiu signo el fido, mi diris angle,ĉar mian indianan mi estis elĉerpinta : « Ĝi ja estas malgrasa ! » La indianino rebatis per malbona anglaĵo : Ĝi tre malmulte manĝas. She eats very little.” – “ Ĝi estis krude forpelita, ree mi parolis.” Kaj respondis la virino: “ Ambaŭ ni estas kutimiĝintaj je tio ; Both. » Mi denove : «  Ĉu do tiu herbejo ne estas via ? » Ŝi respondis : « Tiu herbejo estis posedaĵo de mia edzo, kiu estas mortinta. Infanojn mi ne havas, kaj la blankaj korpoj paŝtas iliajn bovinojn en mian herbejon. »

Nenion havis mi por doni al tiu kreitulo de Dio. Ni disiĝis. Mia gastigantino diris al mi multajn aferojn, kiujn mi ne komprenis ; konjekteble estis bondeziroj je prospero ; se ili ne estos aŭskultitaj de l’Ĉiel’, pri tio ne kulpas tiu, kiu preĝis, sed la kripleco de tiu por kiu estis dediĉita la preĝo. Ne ĉiuj animoj havas egalan kapablon je la feliĉo tiel, kiel ne ĉiuj grundoj egale ivas elkreskigi rikoltojn.


esperantigis Roland Platteau 30/10/2002



(1794)


(Kiel vi povis rimarki mi uzis raran lingvaĵon por la paĝo de Chateaubriand, kompreneble ĉar en la franca li havas sufiĉe rara kaj kaj afekta stilo oni devas serĉi la similan. Mi post tiu provis traduki aliajn paĝojn el liaj memoraĵoj. Do nun ni estas en 1794. Li estas ekzile en Anglio, ĉar li estas nobelulo, kaj en Francio reĝas la « Teroro » aranĝita de la fama Robespierre (naskiĝinta en Arras !), kaj oni mortigas multajn homojn ,kujn oni rigardas kiel malamikoj al la Revolucio, precipe nobelojn. La 9-a de la revolucia monato « Thermidor » de l’jaro 2 de la Republiko (t.e. 30 julio 1794) Robespierre mem siavice estas senkapigata, kaj la « Teroro » ĉesas.,)


Dank’ al studado spertis mi unuan mildigon pri mia sorto. Pravis Cicero rekomendi flegadon de l’beletraĵoj dum afliktoj travivataj. La virinoj estis kontentaj renkonti Francon por paroli la francan lingvon.

Malfeliĉoj je mia familio, kiujn mi lernis de la gazetoj , kaj kiuj konigis min laŭ mia vera nomo (ĉar mi ne kapablis mian suferon kaŝi) pliigis al mi la intereson de la socio. La publikaj informiloj anoncis la morton de S-ro de Malesherbes ; tiu de lia filino ; tiu de lia nepino S-ino la grafino de Chateaubriand ; kaj tiu de lia bo-nepo la grafo de Chateaubriand , ofermortigitaj kune, la saman tagon, la saman horon, ĉe l’sama eŝafodo.

………………………….

La 9-a de Thermidor savis de mia patrino la vivon ; sed ŝi estis forgesita en « la Conciergerie » (1). La Komisaro registara trovis ŝin : « Kion ci faras ĉi-tie, civitanino ? » li diris al ŝi ; « Kiu ci estas ? kial ci restas ĉi-tie ? » Mia patrino respondis, ke perdinte sian filon, ŝi ne informigis sin pri kio plu okazis, kaj ke tutegalis al ŝi morti en la malliberejo aŭ aliloke. « Sed aliajn infanoj ci eble havas ? » rebatis la Komisaro. Mia patrino menciis mian edzinon kaj miajn fratinoj enkarcerigitaj en Rennes . Ordono estis sendita igi ilin liberaj, kaj oni trudis mian patrinon eliri.

En la historioj pri la Revolucio , oni forgesis enmeti bildon de la ekstera Francujo apud la bildo de la Francujo malekstera, pentri tiun ampleksan kolonion da ekzilitoj, diversiganta sian agadon kaj siaj suferojn laŭ diverseco de la klimatoj kaj malsameco de la moroj de l’popoloj.

Ekstere de l’Francujo, ĉio okazante unuopule, eltransformoj pri situacioj, afliktoj kaŝitaj, oferoj senbruaj, senrekompencaj ; kaj en ĉi ĉiaj individuoj, ĉiurangaj, ĉiuaĝaj, ĉiuseksaj, unu fiksita konservita ideo : la malnova Francujo vojaĝanta kun siaj antaŭjuĝoj kaj fideluloj kiel antaŭe la Eklezio de Dio vaganta sur la tero kun siaj virtoj kaj siaj martiroj.

Ene de l’Francujo , ĉio okazante amase : Barrère anoncanta murdojn kaj konkerojn, intercivitanaj kaj eksterajn militojn ; gigantaj la bataloj en Vendée kaj ĉeborde de l’Rejno ; la tronoj frakasiĝantaj laŭ l’bruo de niaj marŝantaj armeoj ; niaj ŝiparoj sinkintaj en la ondojn ; la popolo elteriganta la registojn en Saint-Denis, kaj ĵetantaj la polvon de l’mortintaj reĝoj kontraŭ vizaĝon de la vivantaj reĝoj por blindigi ilin ; la nova Francujo glora je siaj novaj liberecoj , fiera eĉ pri siaj krimoj, stabila sur sia grundo, dum pluŝovanta siajn limojn, dufoje armita per la glavo de la ekzekutisto kaj la spado de la militisto.


(1)
.nomo de malliberejo tiutempa en Parizo.

esperantigis Roland Platteau 2/11/2002






Alia aûtoro kun transcenda historia kaj metafizika sento: Malraux



1974 – André MALRAUX trafigxis de eble mortigonta malsano, en sia malsanuleja lito dum febro, bildoj rememoritaj fantazie kirliĝas en lia kapo.
(el lia lasta libro : « Lazare » 1974)

« ….

Mi revidis en Madrido tiun knabinon, kiun mi amis en Siberio, kiam la lumiloj de sovetaj fabrikejoj eklumigxis ĉe horizonto de stepoj, kiel la espero de l’mondo. Mao, tiom largxa kaj masiva, kiom la sensencaĵa egipta kolono de la « Palaco de l’Popolo » ĉe kiu li apogas sin, malantaŭ li lia flegistino. La pasinta milito : maljunulo ŝanceliĝanta tiel, kiel Ĉina Imperio kurfuĝas sub la falantaj bomboj premanta ĉebruste la kaĝon de sia grilo. Sonorilo sonoras. (ĉu ne eksigitas la pregejeto de « La Salpétrière » (1) ?) Kiel sonoris la unua historia sonirilo en sia meroviddinastia sonoriltureto el ligno ? -  Kie sonoros la lasta ?"

(1) nomo de la malsanulejo, kie li troviĝas

       



fama fino de novelo far James Joyce

En “Dubliners



Kelkaj etaj frapoj sur l’vitraĵo igi ke li direktiĝu al l’fenestro. Ekneĝintis refoje. La neĝerojn li dormete rigardadis fali kiel arĝentaj ombroj oblikve kontraŭ l’lamplumo.

…………

Estis tiam tempo al li iri siavojaĝe okcidenten. Ja Jes pravis gazetoj : neĝo ‘stis ĝenerala tra tuta Irlando. Ĝi estis falanta sur ĉia parto de l’malluma ebeno centra, sur la senarbaj montetoj, falanta mole sur Allen-aj marĉoj kaj plu okcidente mole falanta en ribelajn ondojn de l’Shannon. Ankaŭ sur ĉia parto ĝi faladis de l’soleca tombej’ surmonteta kie Miĥaelo Furey kuŝis enfose. Ĝi ventpelite kuŝis diktavole sur misformiĝaj krucoj kaj tomboŝtonoj, sur ferpintoj de l’modesta pordeg’, sur sovaĝa veprej’. Animo lia sveniĝadis mole dum aŭdis li l’neĝon fali etbrue tra la mondo, kaj etbrue falandanta, kiel malsuprenveno de ilia fina fino, sur la ĉiuj vivantoj kaj la ĉiuj malvivuloj.


James Joyce [Ĝejms Ĝojs] – « La malvivuloj »– en « Dublinanoj » (1914)








Nun iom da ekzercado! kiel traduki lingvaĵon el la 18-a jarcento? Jen tri lingvan eltiraĵon el "La jarcento de Ludoviko la 14-a" far Voltaire, unue malnovan libron trovita hazarde en stratvendado eldonita dulingve france-germane en Vieno en jaro 1804, el kio mi esperantigis kelkajn paĝojn:

1697.Dumtempe, ke Ludoviko la XIV-a prizorgis la Rysvick-an pacon, kiu akirigontis al li la heredon de Hispanujo, ekvakis la Pollanda krono. Tiu estis la ununura reĝa krono en la mondo, kiu tiam estis balota. Landanoj kaj mallandandanoj rajtas ĝin pretendi. Ĝin gajni necesigas, aŭ sufiĉe brila kaj sufiĉe subtenata per intrigoj merito, ke oni alpelu al si la voĉdonojn, kiel okazis al Johano Sobieski, lasta reĝo ; aŭ sufiĉe grandaj riĉegoj, por tiun reĝolandon aĉeti, kiu preskaŭ ĉiame estas aŭkciita.

Abato de Polignac, poste kardinalo, de l’komenco artifike inklinigis la voĉdonojn favore al tiu princo de Conti, famkonata pro la agoj bravaj, kiujn li faris ĉe Steinkerque kaj Neerwinde. Li estis neniam komandinta ĉefe ; li ne estis akceptita je la konsilantaroj de l’reĝo ; S-ro l’Duko havis tiom da famon kiom li ĉe-milite, S-ro de Vendôme havis pli ; Tamen lia gloro tiam superbrilis l’aliajn renomojn kaŭze de la granda arto plaĉi kaj sin vidigi, kiun neniam iu pli posedis ol li. Polignac, kiu havis tiun por persvadi, decidigis jam la mensojn favore al li. Li konpensis per elokventeco kaj promesoj la monon, kiun Aŭgusto, Princo Elektrajtula de Saksio, disdonegis.Ludoviko Ferdinando princo de Conti estis elektita kiel reĝon fare de la pli ampleksa aliĝaro, kaj proklamata de la primaso de l’reĝlando. Aŭgusto estis elektita du horoj pli malfrue far aliĝaro multe malpli grandnombra, sed estis li regna princo kaj potenca, havis li soldatarojn pretajn ĉe l’limoj de pollando. Princo de Conti forestis, senmona, sen povon, por si li havis nur sian grandnomon kaj kardinalon de Polignac.

Dans le temps que Louis XIV ménageait la paix de Rysvick qui devait lui valoir la succession d’Espagne, la couronne de Pologne vint à vaquer. C’était la seule couronne royale au monde qui fût alors élective. Citoyens et étrangers y peuvent prétendre. Il faut, pour y parvenir, ou un mérite assez éclatant et assez soutenu par les intrigues pour entraîner les suffrages, comme il est arrivé à Jean Sobieski dernier roi ; ou bien des trésors assez grands pour acheter ce royaume, qui est presque toujours à l’enchère .

L’abbé de Polignac, depuis cardinal, eut d’abord l’habileté de disposer les suffrage en faveur de ce prince de Conti, connu par l’art qu’il avait de faire tuer son prochain, ce qui lui valût une grande gloire et la plus haute estime de tous ses semblables (n. d. l. t.) les actions de valeur qu’il avait faites à Steinkerque et à Neerwinde. Il n’avait jamais commandé en chef ; il n’entrait point dans les conseils du roi ; M. le Duc avait autant de réputation que lui à la guerre ; M. de Vendome en avait davantage : cependant sa renommée effaçait alors les autres noms par le grand art de plaire et de se faire valoir, que jamais on ne posséda mieux que lui. Polignac, qui avait celui de persuader, détermina d’abords les esprits en sa faveur. Il balança, avec de l’éloquence et des promesses, l’argent  qu’Auguste, électeur de Saxe, prodiguait. Louis François prince de Conti fut élu roi par le plus grand parti, et proclamé par le primat du royaume. Auguste fut élu deux heures après, par un parti beaucoup moins nombreux ; mais il état prince souverain et puissant ; il avait des troupes prêtes sur les frontières de Pologne. Le Prince de Conti était  absent, sans argent, sans troupes, sans pouvoir ; il n’avait pour lui que son nom et le cardinal de Polignac.

Zu der Zeit, da Ludwig XIV den Frieden von Rysvick dazu benutzte, die spanische Erbfolge dereinst zu theilen, wurde die Krone von Pohlen erledigt. Diese Krone war damahls die einzige in der Welt, wobei es auf die Wahl ankommt. Einheimische und Fremde können  daran Anspruch machen. Es waren zwei Stücke erfordert, wenn man dazu gelangen will, entweder hinlänglich hervorstrahlende Verdienste, die durch die Raüke genugsam unterstützt werden müssen, um die Stimmen an sich zu bringen, (so wie es dem letzten König Johan Sobieski gelungen war); oder an dessen statt hinlängliche Schätze, um dieses Königreich zu erkaufen, welches fast allzeit feil stehet.

Der Abt und nachmaliger Kardinal von Polignac brachte sogleich allerley Ränke, die Stimmen auf die Seite jenes Princen von Conti zu ziehen, der durch die tapfere Thaten, welche er bey Steinkirchen und neerwinden gethan hatte, bekannt war. Er hatte niemals eine Armee als Oberhaupt kommandiert. Er durfte nicht in den königlichen Rath kommen. Der Herr Herzog hatte eben so viel Ehre im Kriege eingeleg. Der Herr von Vendome hatte noch einen größern Ruhm: inzwischen verdunkelte sein Ruf damals die anderen Rahmen, durch die große Kunst zu gefallen, und sich ein Ansehen zu geben, worin es  ihm nie jemand zuvor gethan hat. Polignac, der die Gabe zu überreden hatte, nahm sogleich die Gemüther zu seinem Besten ein. Er hielt durch Beredsamkeit und Versprechungen das Geld, welches August der Kurfürst von Sachsen verschwendete, im Gleichgewicht.  Der  Prinz von Conti ward durch die größte Parthei zum König erwählt, und durch den Primas des Reichs öffentlich dafur ausgerufen, 1697. August wurde zwei Stunden hernach durch eine viel kleinere Anzahl erwählt: aber er war ein unumschränker und mächtiger Fürst. Er hatte an den Gränzen von Pohlen Kriegswölker in Bereitschaft stehen. Der prinz von Conti hingegen war abwesend,ohne Geld, ohne Truppen, und ohne Macht. Er hatte weiter nichts als seiner Rahmen undden Kardinal Polignac für sich.

Tiu humiliga misprospero de l’Princo de Conti ne malordigis la pacon en Nordo inter kristanoj. La Sudo de Eŭropo jam poste fariĝis kvieta de la rysvika Paco.Da milito nur tiu plurestis, kiun la Turkoj faradis al Germanio, al Venecio kaj al Rusio. La kristanoj, kvankam malbone estrataj, kaj inter si dividitaj, havis superecon en tiu milito. La batalo ĉe Zenta, kie princo Eugeno venkis la Grandsultanon mem, kaj kiu famas de la morto de unu grandviziro, dek sep baŝaoj kaj pli ol du dek mil turkoj, malsuprenigis la ottomanan orgojlon, kaj liveris la Pacon de Karlovic, kie estis al Turkoj trudita la aranĝojn konsenti. La Venecianoj haviĝis More-on, la Moskvanoj Azof-on, la Poloj Kaminiek-on, la Imperiestro Transilvon. 1699 Estis do tiam kristanaro trankvila kaj feliĉa ; nek en Azio, nek en Afriko oni aŭdis pri milito. Tuta Tero estis pace ĉe la lastaj du jaroj de la dek sepa jarcento ; epoko tro mallongdaŭra.

Rekomencis baldaŭ la publikaj afliktaĵoj. Nordo malkvietigitis de la jaro 1700 far la du viroj plej neordinaraj, kiuj estas sur la tero. Unu estis caro Petro Alexoviĉ imperiestro de Rusio, kaj la alia la juna Karlo la XII-a, svedia reĝo. Caro Petro, supera je sia jarcento, kaj je sia gento, estis pro sia genio, kaj siaj penoj, la pliboniginto aŭ pli bone la fondinto de sia imperio. Karlo la XII-a, pli kuraĝa, sed malpli utila al siaj regatoj, kreita por komandi soldatojn ne regi popolojn, estis unuarange inter la herooj de sia tempo ; sed mortis li kun reputacio pri neprudenta reĝo. La ruinigo de l’Nordo, dum dekok jaroj da milito fontis de


Pluigota ????.....



Cette disgrâce du prince de Conti ne troubla point la paix du Nord entre les chrétiens. Le midi de l’Europe fut tranquille bientôt après par la paix de Ryswick. Il ne restait plus de guerre que celle que  les Turcs faisaient à l’Allemagne, à Venise et à la Russie. Les chrétiens, quoique mal gouvernés et divisés entre’eux, avaient dans cette guerre la supériorité. 1695 (sic). La bataille de Zanta, où le prince Eugène battit le grand-seigneur en personne, fameuse par la mort d’un grand-vizir, de dix sept bachas et de plus de vingt mille turcs, abaissa l’orgueil ottoman, et procura la paix de Carlovitz, où les Turcs reçurent la loi. Les Vénitiens eurent la Morée, les Moskovites Asoph, les Polonais Kaminieck, l’Empereur la Transilvanie. 1699. La chrétienté fut alors tranquille et heureuse ; on n’entendait parler de guerre ni en Asie ni en Afrique. Toute la terre était en paix vers les deux dernières années du dix-septième siècle ; époque d’une trop courte durée.

Les malheurs publics recommencèrent bientôt. Le Nord fut troublé dès l’an 1700, par les deux hommes les plus singuliers qui fussent sur la terre. L’un était le czar Pierre Alexovitz empereur de Russie, et l’autre le jeune Charles XII roi de Suède. Le czar Pierre, supérieur à son siècle et à sa nation, a été par son génie et par ses travaux le réformateur ou plutôt le fondateur de son empire. Charles XII plus courageux, mais moins utile à ses sujets, fait pour commander à des soldats et non à des peuples, a été le premier des héros de son temps ; mais il est mort avec la réputation d’un roi imprudent. La désolation du Nord, dans une guerre de dix-huit années, a dû


Almenaux legu el Hialmar Prokope esperantigita de Ferencz Zsilagi, la  alian, pli konkretan flankon de milito!...

Sonoriloj sonas (Novjara nokto 1714)

Sonoroj ondas por nova jar',

ĉi jar' nur horojn rulas.

Malluma estas kabanar',

kandeloj ne plu brulas.

Malsata lup' en urbo, kort'.

Kiel novjare venos sort'?

Sonoroj ondas. La malproksim'

malicajn novojn ĝemas.

Jam filo lasta: varbviktim',

la pac' nenie venas.

Kaj ĉie pan' el arboŝel'.

Ho kie lumus nun kandel'?

Sonoroj ondas. La malicul'

ŝtelvenas al la pordoj.

Nin vidos pala aŭrorbrul'

almozi ĉe la kortoj.

Plenpeze sonas sonoril'.

Ho, kiu dormus en trankvil'?

Diese niedrige Begebenheit des Princen von Conti stöhrte gar nicht den Frieden unter den Christen in Norden. Der südliche Theil von Europa ward bald darauf durch rysvickschen Frieden beruhigt. Es blieb gar kein Krieg mehr übrig als derjenige, den die Türken mit Deutschland, Pohlen, Venedig und Russland führten. Die Christen, obwohl sie gleich schlecht angeführt und unter sich getheilt waren, hatten in diesem Kriege die Oberhand. Die Schlacht bei Zentha 1697,wo der Prinz Eugenius den Großsultan in Person schlug, und welche wegen der Niederlage eines Großvisiers, siebenzehn Bassen, und mehr als zwanzig tausend Türke berühmt ist, bändigte den Ottamannischen Uebermuth, und brachte den Carlowitzischen Frieden, wobei die Türken sich Gesetze vorschreiben lassen müssen, zu wege 1699. Die Venezianer erhielten Morea, die Moskowiten, Azow, die Pohlen Kininieck, der Kaiser Siebenbürgen. Die Christenheit lebte damahls ruhig und glücklich. Man hörte weder in Asien noch in Afrika von Krieg reden. Die ganze welt war gegen die zwei lezte Jahre des siebzehnten Jahrhunderts in Frieden, eine Epoche die von kurzer Dauer war.

Die allgemeinen Plagen giengen gar baldwieder an. Norden wurde von 1700 an durch die swei sonderbesten Männer, die auf der Welt gewesen sind, beunruhiget. Der eine war der CzarPeter Alexiewitz , der russische Kaiser; der andere war der junge Karl XII König von Scweden. Der Czar Peter, erhaben über sein Zeitalter und über seine Nation, war durch seine Genie und durch seine Bemühungen der Verbesserer oder vielmehr der Gründer seines Reichs gewesen. Karl XII, der viel muthiger als der Czar, aber seiner Unterthanen bei weiten nicht so nützlich, und dazu gemacht war, Soldaten, nicht aber Völker zu regieren, ist der Erste unter den Helden seiner Zeit gewesen; aber er ist mit der Nachrede eines unvorsigtigen Königs gestorben. Die achtzehnjärige Verwüstung in Norden hatte ihren Ursprung der







Céline [=Doktoro Ferdinando Destouches]

paĝo el „Vojaĝo ĝis noktofino“

1932


Vi do tiom timas ?

Kaj eĉ pli ol tiom, Lola-o, mi tiom timas, vidu, ke se mi mortas per mia propra morto iam poste, mi nepre volas, ke oni ne min bruligu ! Mi volus, ke oni lasu min en la tero, putri en la tombejo, kviete, tie, preta por reviviĝi eble … Ĉu oni certe scias ?! Dum, ke se oni min bruligus cindren, Lola-o, vi komprenu, tio estus finiĝinta, nepre finiĝinta …Skeleto, spite ĉion, aspektas plu iomete kiel homo … tio aspektas ĉiakaze pli revivpreta ol cindroj … Cindroj estas finaj ! … Ĉu ? … Nu, ĉu ne, milito …

Ho ! Vi do estas tute malkuraĝaĉa, Ferdinando! Vi estas abomeniga kiel rato …

 Jes ja plene malkuraĝaĉa, Lola-o, mi rifuzas militon kaj ĉion kio estas ene …Mi ne bedaŭregas ĝin, ne mi… Mi ne rezignacias, ne mi…Mi ne ploraĉas prie ĝin, ne … Mi ĝin rifuzas entute, kune kun ĉiuj la homoj, kiujn ĝi entenas, mi nenion volas havi por trakti kun ili. Eĉ se ili estus naucent naudekkvin milionoj, kaj mi ununura, malpravas ili, Lola-o, kaj pravas mi, ĉar mi estas la ununura, kiu scias tion, kion mi volas : mi ne plu volas morti.

 Sed oni nepre ne povas rifuzi militon Ferdinando ! Nur la frenezuloj kaj la malkuraĝaĉuloj rifuzas militon, kiam sia patrujo kuŝas en danĝero…

 Nu do vivu la frenezuloj kaj la malkuraĝaĉuloj ! Aŭ pli bone transvivu la frenezuloj kaj la malkuraĝaĉuloj ! Ĉu vi memoras unu, nur unu nomon, Lola-o, ekzemple el inter tiuj soldatoj mortigitaj dum la Centjara Milito (1) ?…Ĉu vi jam provis koni eĉ ununuran el inter tiuj nomoj ? … Ne, ĉu ne ? ...Vi neniam serĉis ? Ili estas al vi tiom sennomaj, tiom indiferentaj kaj pli nekonataj, ol la lasta atomo en tiu paperrestigilo antaŭ ni sur la skribtablo, ol via matena fekbulo .…Vi ja vidas do, ke ili mortis por nenio, Lola-o ! por tute ja nenio tiuj kretenoj ! tion mi asertas al vi ! Finjenas la pruvo ! nur la vivo gravas. Post dekmil jaroj de nun, mi vetas kun vi, ke tiu-ĉi milito, tiom rimarkinda ĝi nun ŝajnas al ni, estos plene forgesita.… Apenaŭe kelkaj erudiciuloj interbataletos ie aŭ tie, ĝin prie, kaj pri datoj de la precipaj buĉegadoj ĝin ilustrintaj…. Tio estas ĉio, kion la homoj ĝis nun sukcesis trovi memorinda unuj pri la aliaj je distanco de kelkaj jarcentoj, kelkaj jaroj, kaj eĉ kelkaj horoj.… Mi ne kredas je estonteco Lola-o....

Kiam ŝi malkovris, ĝis kiomgrade mi estis iĝinta fanfarona pri mia hontinda stato, ŝi ĉesis taksi min iom ajn kompatinda. Malestiminda ŝi juĝis min, nepre.

Ŝi decidis disiĝi de mi tuj. Tio estas tro. Kiam mi rekondukis ŝin gis la pordeto de nia malsanulejo tiun vesperon, ŝi ne kisis min.


(1)
 sinsekvo de militoj inter la reĝoj de Francujo kaj Anglujo dum la XIV-a kaj XV-a jarcentoj.


Esperantigis Roland PLATTEAU 24/5/2003










Eltira
ĵoj el « La ekzilitoj » de Erich-Maria Remarque


romano pri la ekzilitoj el Germanio dum la jaroj de l’Hitler-reĝimo


« Kontrolu tion, kion li havas en la poŝoj », diris la kunrevolvera policisto.

La dua policano priserĉis la vestaĵojn, kiuj kuŝis surtere.

«  Tridekkvin ŝiling-oj, poŝlampo, pipo, poŝtranĉileto, kombilo malpuraĵkovrita, kaj fino.

-         Neniom da paperajoj ?

-         Du-tri leteroj, aŭ ia umo tiuspeca.

-         >Neniu pasporto ?

>-         >Ne.

-         Kie troviĝas viajn pasportoj ? demandis la kunrevolvera policisto.

-         Mi ne havas da, respondis Kern.

-         Memevidente ! » La policisto premis la revolveron sur la dorso de la viro en ĉemizo. «  Kaj cia, oni demandu al ci apartamaniere, filaĉo de hundo ? »

La du policistoj interrigardis. Tiu, kiu ne havis revolveron ekridis. La alia pasigis al si la langon sur la lipoj.

« Haha, vidu tion ja, bela ulaĉo, li diris lente. Reĝo de la vagularaĉo, la superĉefo de la putinulaj uloj ! »

Li abrupte ĉesis kaj pugnefrapegis la mentonon de la viro.

« Levu la manojn ! », li blekegis dum la aliulo ŝancelantis.

La viro rigardis al li. Kern sentis, ke neniam li estis jam vidinta tian rigardon.
…………..

La kancelariisto estis ulo malgrasa kaj aknoriĉa, kiu pensigis pri haringo.

« Nomo ? Li demandis per voĉo mirige basa.

- Ludwig Kern.

- Naskiĝinta ?

- La 30-an de novembro 1914 en Dresdeno.

- Germana nacieco ?

Kern dum tempeto ne respondis. Unu jardaŭro da elmigrado lernigis lin prikalkuli ĉiun vorton kiam pridemandite.

«  Oni forprenis de mia patro la germanan naciecon, ĉar li estis malprave denuncita pri esti malamika al la reĝimo, li fine diris.

- Juda ? demandis la kancelariisto.

- Mia patro. Ne mia patrino.

- Haha ! »

la komisaro deskruis la cindron de sia cigaredo al tero.

« kial vi ne restis en Germanio ?

- Oni nin malliberigus, se ni estus restintaj. Se temas nepre pri esti enkarcerigitaj, al ni prefere plaĉis, ke tio estus en lando alia ol Germanio. »

La komisaro amuze ridis.

«  Mi ja komprenas. Sed kiel do vi elturniĝis trans la landlimo senpasporte?

- Estis sufiĉa tiam por transiri la ĉeĥan lanlimon kaj cirkuli en la limzono havi loĝateston. Ni ankoraŭ posedis iun. Tiu atesto rajtigis nin resti tri tagonj en Ĉeĥoslovakio.

- kaj poste ?

- Poste ni ricevis restadrajtigilon trimonatan. Poste devis ni foriri.
…………..

La komisaro tiam ekvidis, ke Kern plu estis en la ĉambro.

« malsuprenigu lin. Vi scias tion, kio ontas  al vi : dekkvin tagoj da arestitado sekvotaj de elpelo. » Li denove oscedis. « Ha ! mi estas manĝonta gulaŝon kaj trinkonta glason da biero. »

Kern estis kondukita en ĉelon pli malgrandan ol la inta. Krom li estis kvin aliaj enŝlositoj ; inter ili troviĝis la polo, kiu partigis lian dormĉambron. Post kvaronhoro ankaŭ Steiner-on oni alkondukis. Li sidiĝis apud Kern.

« Unuafoje ci ‘stas en ia furza karcero, junulo ? »

Jese Kern signis.

Nu do? Vi sentas vin kiel ia murdisto, ĉu veras ? »

Kern kuntiris la lipojn.

« Proksimume. Malliberejo… tion mi ankoraŭ rigardas per miaj antaŭtempaj ideoj.

 -Ne estas malliberejo ĝin nun, sciigis lin Steiner. Tio ĉi estas arestejo. Mallibereco, tio estos poste.

-         Kaj ci, malliberejen ĉu ci jam iris ?

-         Jes. Unuafoje oni ĉagreniĝas pro tio. Poste oni kutimiĝas. Ĉefe vintre. Oni ricevas pacon dum tiu tempo. Viro senpasporta estas mortinto « kun prokrasto »

-         .Nura la helpilo, kiu al li restas estas sin mortigi, nur tion li povas fari.

-         Kaj kunpasporte ? Ne pasporto donos al vi laborrajtigilon en fremda lando.

-         Ja ne, kompreneble! Sed tio donas al vi la rajton mortaĉi el malsato trankvile. Ne konstante timante singardi. Jam ne tute malbone. »

Kern rigardadis fiksokule antaŭen ;

Steiner frapetis al li la ŝultron.

« Streĉu la kapon, junulo ! Ci bonŝancas vivi dum la XX-a jarcento, la jarcento de Civilizacio, progreso kaj humanaj sentoj. »
…………

- Sinjoroj, aŭdiĝis voĉo varma kaj basa kun rusa elparolo,mi sukcesis transpasigi botelon da vodko. Ĉu mi iom da eble kunpermese proponos al vi ? Vodko varmigas la koron kaj kvietigas la menson. »

La ruso malŝtopis la botelon, trinkis el ĝi, kaj elmanigis ĝin al Steiner Tiu glutis unu gorĝplenon, kaj transdonis la botelon al Kern. Kern nee kapskuis.

-         “Trinku junulo, tio partoprenas la afero kune kun la cetero. Vi kutimiĝu.

-         « Vodko Trrre, trrre bono », asertis la polo.

Kern trinkis por si gorĝplenon, kaj donis la botelon al la polo, kiu per sperta gesto aspergis al si la gloton.

«  Li trinkaĉas ĝin tute, tiu ovŝatanto, grumblis la « viro-kun-la-kokido » ŝirkaptante la botelon el li. Ĝi preskaŭ malplenas », li diris al la ruso bedaŭrtone, post trinki el ĝi.

La ruso kondutis akordiĝeme.

« Ne gravas. Mi estos liberigata plejmalfrue tiun vesperon.

-         Vi certas pri tio ? » demandis Steiner.

La ruso iomete kliniĝis.

« Malfeliĉe, tiel mi estus logita diri. Kiel ruso, mi havas Nansen-a pasporton.

- Vi enviciĝis antaŭ ni, rebatis Steine, vi alvenis kiel unuaj. La tuta mondo eksentis grandan kompaton al vi. Nur malmulte ĝi havas por ni. Ĝi parole kompatas nin, sed ni ĝenas, kaj maldezinrindas.
…………

Kern sterniĝis sur la liteto kaj fermis la okulojn. Vualo el tristo envolvis lin, maldiafana kia nebulo. Depost sia pridemando matena, li estis senĉese pensinta pri siaj gepatroj. Li revidis sian patron, revenantan de la policejo. Iu konkurenculo estis lin denuncinta ĉe la Gestapo pri kontraŭregistaraj paroloj, cele malprosperigi la malgrandan fabrikon pri kuracartaj sapoj, parfumoj kaj Kolonjakvo, kaj poste ĝin transaĉeti je bagatela prezo. Tiu plano sukcesis tiel, kiel aliaj milaj tiuepoke. La patro de Kern rehejmigis anime ruinigita post ses semajnoj da aresto. Pri tiuj li neniam parolis, sed vendis sian fabrikon al sia konkuranto por ridinda sumo. Baldaŭ estos elpelo, kaj kune komencis senhalta fuĝado. De Dresdeno ĝis Prago; de Prago ĝis Brunn ; de tie ili pernokte transiris la aŭstrian landlimon ; morgaŭe ili estis retropuŝitaj far la polico Ĉekoslovakion, el kie ili kaŝe ree-venis post kelkaj tagoj por iri Vienon, lia patrino kun rompita brako, kiun ili estis trudataj fiksi sur surogata splinto, ĉenokte, enarbare, poste de Vieno Hungarujon ; kelkajn tagojn pasigitajn endome de parencoj patrinflankaj, post denove polico ; poste la disigo disde sia patrino, kiu rajtis resti, ĉar hungardevena ; poste Vienon ; plian denovan fojon la kompatindan pord-post-pordan vendadon kun sapoj, boteloj da Kölnwasser,ŝelkoj, ŝu-laĉoj – la timon senĉesan esti denuncita aŭ esti kaptata, la vesperon kiam sia patro ne revenis, la monaton kiam li restis sola, migranta de unu kaŝejon la alian….
…………

-         Kien ci iros ? informiĝis la « viro-kun-la-kokido ».

-         Ĉekoslovakion. Kaj ci ? Hungarujon ?

-         Ne, Svision. Mi pripensis. Venu kun mi. El tie ni nin elpeligos Francion ! »

Kern nee svingis la kapon.

-         “Ne, mi estas provonta iri Pragon.”

Kelkajn minutojn poste revenigitis Steiner.

« Ĉu vi ja scias kiel nomiĝas la policano, kiu batis min je l’vizago, kiam oni arestis nin ? li demandis al Kern. : Leopold Schäfer. Li loĝas 27, Trautenaugasse. Tion mi sciiĝis, kiam ili al mi legis la protokolon.“ Li rigardis al Kern. „Ĉu ci kredas, ke mi estas forgesonta lian nomon kaj adreson?

-         Ne certe, Kern diris.

-         Mi ja samopinias ! »
...........................................................

(plurajn semajnojn poste)
...........................................................

Post iom da tempo, Steiner haltis.

„ Ni ’stas trans de la limo nun », li diris.

Liaj okuloj aspektis klaraj kaj preskaŭ vitrecaj en la lumo, kiu trakribriĝis. Li rigardis al Kern.

« Ĉu la arboj kreskas alimaniere ? Ĉu la odoro portata de l’vento varias ? Ĉu tiuj ne estas la samaj steloj ? Ĉu la homoj mortas malsame ?

Ili trovis lokon sub maljuna betulo, kie ili ne estis videblaj. Kontraŭ ili sterniĝis herbejo milde dekliviĝanta. En la malproksimo brilis la lumoj de slovaka vilaĝo.

« Mi konstatis, ke tornistro estas pli oportuna ol valizo. Tio malpli tiras al si atenton. Oni kredas vin nemalutila vagulo.

-         Ankaŭ la vaguloj estas submetitaj je kontroloj. Ĉio, kio aspektas malriĉa estas kontrolata. Aŭto estus bezonata.“

-         Ili bruligis sian cigaredon.
…………

Li leviĝis.

Foriras mi. Mi returniras. La doganisto ne imagas, ke mi povus repasi nun. Li atentis dum la unua duonhoro. Li denove atentos morgaŭ matene. Ke mi povus repasi intertempe ne venas al li en la kapo. Doganula psikologio. Malbedaŭrindas ke fine de ioma tempo la ĉirkaŭpersekutato iĝas pli ruzula ol la ĉirkaŭpersekutanto. Ĉu vi scias kial ?

-         Ne.

-         Ĉar la vetgarantiaĵo estas pli granda al ili. » Li frapis la ŝultron de Kern. Tial la israelidoj

estas la plej ruza popolo sur la tero. Danĝero akrigas la sentumojn, tio estas baza leĝo de l’vivo. »

-         Li donis la manon al Kern. Ĝi estis ampleksa, seka kaj varma.

« Provu elturniĝi. Eble ni nin revidos iam. Mi estos fojfoje ĉe la vespero en la Kafejo Sperler. Vi povos peti pri mi. Nu ! faru kiel eble plej bone. Ne forgesu la ludkartojn. Tio distras kaj malhelpas pensi. Vi estas nemalbona ĉe l’ jass kaj ĉe tarokoj. Ĉe l’pokero bezonas al vi iom pli riskiĝi. Blufi pli.

- Nu bone, Kern diris. Mi provos pli bone blufi. Mi dankas cin por ĉio, kion ci faris por mi. Dankon pro ĉio.

……………………………(plurajn monatojn poste)

Li foriris per la nokt-vagonaro. Li prenis la klason malplej multekostan en la trajno plej malmultekosta, kaj ĝisvenis post iom da ĉirkaŭiroj Innsbrück-on. El tiu li pluiris piede, esperante renkonti veturilon, kiu kunportus lin. Tion li ne trovis. Vespere li eniris malgrandan gastejon, kaj tie manĝis patekuiritajn terpomojn ; tio estas satiganta plado kaj ne multekosta. Li tranoktis en fojnostako. Li uzis la teknikon, pri kiu li estis instruita de la ŝtelisto en la malliberejo. Tio estis bonega tekniko. La morgaŭan matenon li trovis aŭton ; kiu veturigis lin al Landeck. La aŭtomobilisto donis al li kvin ŝiling-ojn por unu inter la malgrandaj diinoj de l’direktoro Potzloch. Ĉe l’vespero ekpluvis. Kern restis en malgranda gastejo, kaj ludis per tarokoj kun kelkaj arbohakistoj. Li malgajnis tri ŝiling -ojn. Li iĝis el tio tiom incitita, ke li ne ekdormis antaŭ noktmezo. Sed li estis eĉ pli incitita pri esti pagonta je du ŝiling -ojn por dormo, kiun li ne sukcesis haviĝi ; dum tiom da al tio pensado li fine endormiĝis. La morgaŭan matenon li reiris. Li haltigis aŭtomobilon, sed la posedanto petis de li kvin ŝiling -ojn por lin kunpreni. Temis pri Austro-Daimler dekkvin-mil-ŝiling–ojn-kosta. Kern rezignis je tio. Iom poste kamparano veturigis lin en sia ĉareto kaj donacis al li grandan ŝanviĉon. Vespere li tranoktis en fojno. Pluvis, kaj longtempe li aŭskultis unutonan la bruon de l’pluvo flarante la akrodoran kaj agresan parfumon de l’fojno, kiu fermentas.
................................................................

Tagiĝe, estis Kern ree en Prater. Li ne aŭdacis iri ĝis la ruldomo de Steiner, pro timo veki lin, ĉar li ne sciis tion, kio estis okazinta dumtempe. Li vagis tien kaj ien. La arboj, bunte koloritaj, envualitis de la nebulo. Aŭtuno estis alveninta dum Kern sidis en malliberejo. Kontraŭ la karuselo surtendita de graŭo, li staradis longetan tempon. Li tiam poste levis la ŝirmtolaĵon kaj enŝovis sin ene. Li sidiĝis en gondolo. Tiel li estis protektata kontraŭ policaj patroloj.

Li vekiĝis aŭdante ridi iun. Taghelis. Estis forigitaj la ŝirmtolaĵoj. Li leviĝis abrupte. Steiner kun blua laborsurvesto, staris antaŭ li.

„Lilo ! vokis Steiner direkte al la ruldomo. Nia bubo revenis. Li bezonas zorge preparitan matenmanĝon.”
...................

« Donu al li ŝiajn leterojn, Lilo, Steiner diris. Li ne matenmanĝos tiomlonge, ke li ne estos ilin leginta. »
……………

Tiuj estis la unuaj amleteroj en lia vivo. Ĉio malaperis kiel pro sorĉaĵo, li legadis, kaj la nigraj skribostrekoj lumiĝis iĝis fosforeskaj ; subite ekzistis homa estulo, kiu zorgis pri li, malesperiĝis el tio, kio okazis al li kaj diris al li : mi amas cin. Cia Ruth. Cia Ruth. “Dio mia, li diris sin, cia Ruth. La cia.” Tio estis preskaŭ neebla. Cia Ruth. Kio estis posedita de li ĝis tiam ? Kio estintis lia ? Kelkaj boteletoj, iomete da sapo, kaj la vestaro, kiun li surhavis. Kaj nun, homa estulo ? Homa estulo tuta ? Tio estis preskaŭ neebla ! Li levis la okulojn. Lilo foririntis en la ruldomon. Steiner fumadis cigaredon.
……………………………

« Lasu vin tristiĝi, junulo ! diris Steiner. Tion vi rajtas. La malnovaj helenaj herooj ploradis pli ol neniu ajn nuntempa maljunulinaĉo farĉita de sentimentalaj naivaĵoj. Ili sciis, ke oni ne retropremu sian ĉagrenon. Havas ni la nefleksiĝeblan kuraĝon de statuo kiel idealo. Tute senutila ! Lasi vin je la tristeco; des pli rapide estos vi senbalastigita de ĝi.

-         Tristeco, kelkfoje ….’stas la plej granda feliĉo », Lilo diris kviete, kaj ŝi donis al Kern teleron da bortĉ kun kremo.

Steiner ridetis, kaj karesis al ŝi la hararon.

- « La plej granda feliĉo al vi, juna kosmopolito, estas ĝis nun bona manĝo. Vi estas ia soldato ne tion forgesu. Antaŭgvardia gardstaranto. Skolto. Pioniro de la mondcivitaneco. Vi povas ja preterflugi dek landlimojn aviadile dum unu tago ; ĉiu lando bezonas la alian, sed ili estas kovritaj je feraĵo kaj mergiĝas en pulvo ĝiskole. Tiu stato ne ĉiam daŭros. Vi ja estas unu inter la plejunuaj Eŭropaj civitanoj, tion ne forgesu. Fieru pri tio. »

Ridetis Kern.

- « Ĉi ĉio ’stas ja bela. Mi tre fieras. Sed kion nu mi ekfaros ĉivespere, kiam mi estos tute sola ? »

Jes, historia romano (de viro, kiu ja travivis mem la epokon), sed …..  nur anstataŭu Innsbrûck-on per Sangatte !….






nun jen du plenaj noveloj:


Patrino


Tiu kruela, sed vee tiom vera, novelo estas de Henri Barbussse plej konita pro lia komunismaneco, kaj lia libro « Le Feu » pri 14-18-a milito ; sed ne justas
ĉar liaj plej valoraj kaj inde senmortaj verkoj estas lia dua primilita romano « Clarté » kaj lia antaûmilita novelaro, kies parto estas tiu-ĉi teksto.


La tagon postan je la entombigo, ŝi revenis malsanulejon, por preni la vestaĵojn de la infano Adrian’. Ŝi malfermpuŝis ĉe l’vesperiĝo la kradon dekstran, tiu, kiu surhavas skribitan tabulon, kaj laŭiris la aleon, kiun estis laŭirinta kontraŭdirekte la ĉerkoveturilo ŝarĝita de l’blanka ĉerko, tiel malgranda kiel puposkatolo.

Ŝi eniris la vestiblon, bone konata de ŝi. S-ino Izabela, en blanka antaŭtuko, trapasis, kaj trapasante ridetis al ŝi ĝenmiene. Ŝi aldirektis al la flegistino mallongan saluton, obtuza, por ne krii. Tiu peno igis ŝin preskaŭ falŝanceliĝi ĉe eniro de l’koridoro. Ŝi iris en ĝin, sidiĝis en la ĉambron, leviĝis kiam venis sia vico. Fine tra giĉeto ŝi ricevis la pakon. La viro, kiu ĝin enmanigis al ŝi, ne aŭdacis levi al ŝi la okulojn, kaj ŝi ne pensis pri lin rigardi : ŝiaokule plu estis en la mondo nur tiuj malmultaj vestaĵoj. Malmulte por teni : paketo granda kiel mano, volvita en papero, kaj cetere la helblua robo de la bebo, pura kaj gladita. Si fuĝe foriris.

Ĵusalveninta sur la sojlo de la precipa konstruaĵo, ŝi ne povis ne halti, malfaldi la robon, ĝin rigardadi.

Inter l’fingropintoj la robo aspektis ege, strange hela, ĉar ĉe vesperlumo bluo pli blankas ol blanko. La virino blindetiĝis pro l’apero de l’vestaĵo, ununura la aĵo viva, kiu plurestos de l’infano, nun orfo en Paradizo. Ŝi sentis teruregan singulton leviĝi al ŝi en la gorĝo.

Homoj plenigis la elir-aleon. Por ilin eviti, dum tiu minuto da suferego, ŝi sin turnis, haste malproksimiĝis al la ĝardeno, preteriris la brikan domegon, la pavilonojn, diversajn konstruaĵojn. Finfine aero kvietigis ŝin, abortigis la novan ĉagrenkrizon.

Ŝi ĉesis paŝi. Kie si estis ? En kiu distrikto de tiu malsanulejo, vastega kiel tombejo ? Ŝi ne povis determini, kredis returniri, vojiris pavimitajn aleojn, inter kraditaj fenestroj, kaj atingis trans korteto, konstruaĵon izolitan tiel, kiel insulo.

-          Kio estas tio ?

Antaŭ ŝi, ĉepiede de l’muro, amasiĝis strangaj formoj kuŝantaj. Ŝi proksimiĝis : kadavroj.

Tio estis la restaĵoj de la bestoj oferitaj en la vivsekcoĉambro. Ĉiutage oni ĵetis en tiun angulon tiujn humilajn bestorestojn uzitajn, traserĉfositajn kaj malplenigitajn, stumpigitajnn dispremitajn, laŭ la diverso de la lecionoj kaj esploroj, funebrece aliigitaj, ĉiu el ili pro la apartaj necesigoj de ĉiu eksperimento.

Ŝi tremetis, abrupte flankenpaŝis por ree fuĝi, ŝanceladis al la krado.

Sed, jen, ĝuste ĉe angulo de la kadavrejo, lasite dise de l’funebraĉa amasigaĵo, ŝi ekvidis malgrandegan kadavron, streĉiĝinta kaj terurege sanga.

Tio estis kateto, de ne pli ol kelkaj semajnoj li estis naskiĝinta. Metita surdorse, li ŝajnis tirlongigita, maldikigita ; ĝiajn malantaŭajn krurojn rektaj tiel, kiel du bastonetoj kunigitaj plilongige de ĝia korpo, ĝiajn antaŭajn krurojn refalditaj sur pecet’ da brusto. La kapo, buntita de malfermaj vundoj, el kiuj unu estis la makzelo duonmalfermita, ne pli dikis ol infanpugneto.

La virino ekhaltis. Ŝi estis sentinta skuon koran, kaj almetis manon al tiu vundo. Ŝi antaŭeniĝis, pli kliniĝis, plibone rigardis. Oni povis distingi la spuron far la spiralaj stringadoj, kiuj estis kvaronumintaj, sur la martiriĝtablo la delikatan organismon. La faŭko, malkunligita, vidigis fajnajn dentojn viciĝantaj kiel pinglopintoj ; kaj ankaŭ la ventro senhaŭtigita, nigra kaj glima, kuŝis malferma eksterenvidigante maldikegajn intestojn kiel fadenvolvaĵoj.

Ŝi estis konsideranta la kun tiom da kruelado, tiom da diligenteco buĉitan etegan kreaĵon. Ŝi diris : « ha ! »  kaj skuiĝis de l’kapo ĝis la piedoj, la okulojn vualitajn, sensentecita de tro da obtuzaj pensoj.

Ŝi prikonis la afeorjn de l’malsanulejo, kiun ŝi estis vizitadanta disde la tago, kiam tie oni portis kun singardo, sur piedpintoj, la junan Adrian-on, kaŝita en kovrilo. Si aŭdis interbabili unujn, aliajn. Ŝi sciis, ke se la kuracistoj ekkaptis tiun etan katidon, ja freŝan, ja silkecan, plenfeliĉan per ludoj, mem ravetan kiel ludileto, kaj ke se ili dissiris ĝin, tio estis por bono. La turmentado, kiu estis detruinta la beston utilis konjekteble, por pruvi la medicinon, por trovi mdikamentojn, kuracojn – ĉar estas, onidire, homoj, kiuj havas la bonŝancon havi seriozajn malsanojn, kiujn oni kuracas ! – sed spite tiujn informojn ŝi svingis la kapon, tremis pli kaj pli, snufis, dorsapogis sin al krado, kaj tutmalvenkita eksingultis.

Post kiam ŝi estis plorinta, post kiam ŝi estis suferinta eĉ iom pli ol antaŭe, ŝi pli kliniĝis sur la malgranda malvarmega estaĵo, soifanta al ekscii kial ŝi tiom bedaŭris, ke oni ĝin mortigis.

Ŝi ja sentis, ke tio estis kaŭze de ĝia eteco.

Antaŭ la brikoj de l’muro, la eta korpo sterniĝis, simile de la kuŝantaj homoj, kaj eĉ ĝi bildigis la figuron timege kvietan de la mortintaj beboj. Vidante preskaŭ krucigitaj sur ĝia apenaŭ perceptebla brusto ĝiajn krurojn ornamitaj per delikataj fadenecaj ungegoj, la unue vojkrucita virino pensus : « kiom malgrandaj brakoj ! »

Ha ! malgraŭ la kialoj, kiujn dirus la sciencistoj, se tiujn oni petis de ili (Kiel Dio dirus siajn, se, fine, oni scipovus lin pridemandi pri la malfeliĉo), kiel oni ja povis dispecigi, trapiki, dispremi tiom malgrandan aĵeton ? Vestitaj en siaj blankaj kiteloj ili estis ligitaj sur la tablo la besteton la animon streĉigita per doloro kaj dronita en emociego, havante kiel nura ŝanco pri savo la facileco per kiu probable ĝi ĉesis spiri ! Kaj ĉu eble, ke ekzistis iu ekster-ordinara, ke li donis al ĝi la unuan tranĉon ?! Kaj dum estas monstraj malsanoj, kiuj krueladas je la luliloj, povis ke ekzistis pluraj kuracistoj, kiuj torturis ĝin ĝis la maksimumo, tiun etegan vivulon, tiun estaĵon, senhelpa ĝis tio, ke ĝi ne kapablis forte krii ! . . .

Jes, tiu kondamnita estis ja tro malgranda ; tial estis tro malbone cikatriĝinta koro remalfermiĝanta antaŭ ĝi - kaj precipe ĝi estis tro novnaskita. Apenaŭ, kiam li estis turmentata, ekkomencis ĝi ludscipovi, hejmeciĝi je la vivo, kapriolante kaj dancante por tiun soleni. En ĝi estis la pureco, la naiveco de anĝelo . . .de anĝĉio . . .

Abrupte ŝi kriis, skuis sian frunton, vekigite el sonĝo : tamen, besto, infano, kiom de malegalo !

Sed ĉar la vespero estis venanta grizigi ĉion per sia neviŝebla ombro, mildigi la liniojn formdisigantajn, forigi la dekoraciojn de la mondo, malpli ŝi atentis pri tiu malsameco. Spite sin ŝi preteratentis ĝin, en la obtuza revado per kiu ŝi fiksstaris, streĉe malfermanta la okulojn, prove silabanta aferojn, aferojn . . .

Ŝi ekkomprenadis, ege lente. Nokto pli kaj pli densiĝis, mallumigante la funebrantan patrinon, tro malriĉa por estis nigrevestita dumtage. Ŝi ne plu kuraĝis forlasi per la okuloj la veindan mortrestaĵon, kiu, lokita tutapud ŝi, tamen estis en la nenieco kaj eterneco.

- Ha ! ŝi murmuris, ĝi estas mortinta !

Ŝi diras tion tiel, kiel tio estus rivelo : « ha ! ĝi estas mortinta ! » kaj efektive tio estis tia.

La besto, ĵetita sur la kadavrejo, estis nur nenio pli ol svaga makulo sen limoj … Nenia el la ĉarma kreitaĵo ritma, riĉa je delikataj detaloj. Nenio alia ol aperaĵo profunda, tragika, kaj tiel nigra de sango kaj senforma kiel la koron kiun oni havas.

Kaj ĵuste, tio estis la rivelaĵo : ĝia senmoveco estis multe pli grava, ol iam estis ĝia gracieco, malpurigita de la homoj ; la silento, kiu eliĝis de tiu neelĉerpebla fonto kiu estis ĝia buŝo frakasita kaj neniigita de la sciencistoj, estis ege pli grava ol la malfortaj vokoj, kiujn li estis dissemitaj dum sia vivo. Ĝi inte tiom malproksima de ni, tiom frenezeta, tiom malmulte homa, nun estis superhoma, kei iu ajn alia mortinto . . . Estas, ĉu ne vere, mil kaj mil da ekzistadoj vantaj kaj nuancaj, komplesaj kaj diversaj, sed unu morto al ĉiuj ?

Tial la malgrandaj estaĵoj estas similiĝantaj laŭmezure de ilia suferado, laŭmezure ke ili kontraŭmetas al la turmentistoj aŭ al la malsano sian malfortan dian kontraŭstaron, kaj precipe laŭ mezure ke ili agonias ; tiel, ke ĉiuj la malgrandaj mortintoj iĝas parencoj.

Tiel, kiam oni estas patrino tre funebra, kiel ŝi, oni estas ema al malkovro, ie kaj tie, iel, strangajn kompatindajn nekonatajn infanojn, iajn malgrandajn mortintojn, kiujn oni adoptas.

Tio pruvitis, tial ke ŝi iom agnoskis tiu ĉi, kaj tial ke, antaŭ ol disiĝi el ĝi, ŝi treme superlevis la bluan robon – la aĵon en mondo, kiu estis plej ŝia – kaj metis ĝin sur la mizeran kadavron, kiun la robo kovris ĝuste laŭ mezuro tiel, kiel ĝi estis farita tiucele.



Henri BARBUSSE –
« Ni » - novelaro1914 (1)

(1) libro ĵus finverkita en la monato antaŭ la ultimato …




Alesperantigis R. Platteau 24-30/4/2003




André MALRAUX




(1944, Malraux estas ĉefo en la Résistance batalado kontraŭ la okupaciantaj germanoj. Vundita, kaptita, li certas, ke baldaŭ li estos mortpafumita.)


« Kio estas via profesio ?

- Profesoro, kaj verkisto, mi prelegis en viaj universitatoj, en Marburg, en Leipzig, en Berlino.

Mian unuan libron, “La konkerantoj”, Die Eroberer, algermanigis Max Claus.

.....

... admiris mi la kristanan balbutbruon, kiu estis diskovrita tiun teron, sur kiu mem mi probable baldaŭ kuŝos -  mi ne kredis ĝin. Memorado je Sankta Johano pli fortas kontraŭ malfeliĉo, ol ties ĉeesto kontraŭ morto. En kiu orienta teksto ĉu mi nu legis: « Mondsenco tiom neatingeblas je la homo, kiom stirado de reĝaj ĉaroj je la skorpioj, kiujn tiuj diskrevas » ? Ĉio estas, Kvazaŭ plejalta valoro mia estus la Vero – kaj tamen kiom gravis tiunĉinokte la Vero ?

Mia paseo, mia vivrakonta vivo havis neniom da graveco. Mi ne pensis mian infanaĝon, mi ne pensis miajn familianojn. Mi pensis la ateajn kamparaninojn, kiuj salutis al miaj vundoj per krucosigno, la lambastonon alportitan de la timema kamparano, la kafon en la Hotel de France kaj tiu de la ĉefmonaĥino. Ĉe mia memoro restis nur la fratecaĵoj. En tiu silento monaĥeja, kie konjekteble estis dume preĝata por mi, kaj kiun marteladis la movoj malproksimaj de iu tanko, eĉ kiam mi pensis pri la skorpioj Babilon-aj, tio, kio vivis en mi tiom profunde, kiom proksimigo de morto, tio estis tiu kareso malespera, kiu fermas okulojn de l’mortintoj.

.....

En Albi …la gardsoldato sidvenis apud min, kaj eligis el poŝo du fotojn : Marŝalo Pétain kaj – tio ekmiregis min – Generalo De Gaulle. Fingro sur Pétain : « Tre bone ! » malllaŭde sur De Gaulle : « Teroristo ! » Li rigardis al mi. Mi atendis la sekvon. Li levis fingron por atentigi, diris : « Morgaŭ » kaj mallevis ĝin sur De gaulle « Eble : tre bone ? » poste sur Pétain : « Eble, teroristo ? » faris geston, kiu signifis ĉu oni eble scias ?



André MALRAUX – « Antimémoires »




esperantigis R. Platteau 5 mars 2005



Eltiraĵoj el « Azijade » de Pierre Loti

 

ĉapitro XLIX :



Kaj poste ŝi pensadis al l’estonto, je tiu estont’ nekonata kaj malklara, kiu fascinis sian penson.

Maljuneco, - afero tre fore, kiun ŝi ne bone prezentis al la menso… Sed kial ne maljuniĝi kune, kaj interami plu; - interami eterne en vivo, kaj post vivo.

- Sen koĝa, ŝi diris (vi estos maljuna); ben koĝa ( mi estos maljuna)...

Tiun lastan frazon ŝi apenaŭ elparolis, kaj laŭ ŝia kutimo pli bone mimikis ol diris; Por diri: „Mi ’stos maljuna“ ŝi rompigis sian junan voĉon, kaj dum sekundoj kelkaj ŝi kuntiriĝis tiel, kiel maljunulineto, kurbigante sian korpon tiom plena je arda kaj freŝa juneco.

- Zarar jok (ne gravas) estis la konkludo ; Ne gravas, Loti, ni amos nin ĉiam.




Ejub, februaron 1877


Kiom malordinara eko, se pensi pri tio, tiom komenco de la nia historio !

Ĉiaj malsingardoj, ĉiaj mallertaĵoj kolektitaj tag-post-tage dum monato en celo plenumi rezulton en si mem neeblan.

Sinvesti kiel turko en Saloniko, en kostumo, kiu al ĉiu iom atenta okulo, pekis eĉ nur rilate ĝustecon de l’detaloj ; tiel piediradi traurbe, dum nura demando farita de preterpasanto povus perfidi kaj perdi la riskeman « ĝiaur »-on ; amindumi al islamana virino sub ŝia balkono, senantaŭaĵa entreprenitaĵo en arĥivoj de Turkio, kaj ja tio ĉi, diable ! plibone por forkuri vivenuon.



lasta ĉapitro :


La malvarmaĵo, kiun mi tenis premege inter brakoj, estis marmorŝtono enfostita en grundo.



Por ŝi, kiu tie kuŝas, mi ĉion forgesis!....
Amis ŝi min, per amo plej profunda kaj plej pura, plej humila kune; kaj ŝi mildege, lentege, malantaŭ kradoj de l’haremo, mortis pro doloro, ne sendinte al mi plendon. Ja aŭdas mi plu ŝian seriozan voĉon diri: „mi ’stas nenio pli ol eta ĉerkesa sklavino, mi...Sed, vi, scias vi; foriru Loti, se tion vi volas; agu vian volon!“



Suno subiĝintis malantaŭ la sankta monteto Ejubo, kaj somernokto klarega sin metis sur Osman-heredaĵo …

…Tiu abomenaĵo, kiu troviĝas sube ĉi, tiom proksime al mi, ke mi ektremas, tiu abomenaĵo jam vorita de l’tero, kaj kiun mi ankoraŭ amas…Ĉu ĉio jen Dio ?…Aŭ ĉu eble estas nedifinita resto, spirito, kiu ŝvebas ĉi tie en pura l’vesperaero, io, kiu povas vidi min, ankoraŭ plorantan tie surĉitere ?…

Dio mia ! por ŝi mi apenaŭ ne preĝas ; mia koro, malmoliĝinta, fermiĝinta kontraŭ farseco de l’vivo, nun malfermiĝas al ĉiuj dolĉaj la eraroj de l’homaraj religioj, kaj faladas larmoj miaj sur la nuda tero. Ĉu ĉio eble ne finiĝas en malluma la pulvoro, tion mi eklernos eble baldaŭ, mi estas provonta morti, por ĝin scii…




(NB : la tripunktoj estas en la teksto mem)

Esperantigis R. platteau 16/11/2004





kaj:

La promenulo

far Ray Bradbury


Eniri tiun silenton – tiu de l’urbo je la oka horo de nebuleta novembra vespero – treti la ĝibumitan asfalton de l’stratoj, paŝi sur herbo kreskinta tra fendetoj kaj, manenpoŝe fendi al si vojon tra la ĉirkaŭantaj silentoj, tia estis la plej granda ĝojo de S-ro Leonardo Mead. Al li plaĉis halti ĉe vojkruco, observegi al la kvar direktoj longajn avenuojn lumigitajn de l’lunlumo, decidi sin pri la vojo sekvota (kio, por paroli verece, ne gravis : en tiu mondo de jaro 2052 li estis sola, aŭ jam ne multe mankis, ke tio estus), tiam, elektita la direkto, vigle ekmarŝi elĵetante antaŭ si vastajn plenblovojn da frosta aero, kiuj similaspektis fumon de cigaro.

Li iafoje piediris horojn, kilometrojn, kaj nur ĉirkaŭ noktomezo rehejmiĝis. Dumvojire li rigardadis la vilaojn, la domojn, kun ĝiaj mallumaj fenestroj, kaj tio iel similis la trairon de tombejo, kie nur la glimo de erarlumoj lampetis de malantaŭ la fenestroj. Jen al li ŝajnis, ke grizecaj fantomoj moviĝadis sur la enaj muroj de la ĉambroj kies kurtenoj oni estis forgesinta kuntiri, aŭ jen li aŭdis flustrojn kaj murmurojn, kiam estis lasite malferma fenestro de unu el tiuj konstruoj, kiujn li komparis kun tombaj monumentoj.

Tiam S-ro Leonardo Mead haltis, streĉis la kapon, aŭskultis, rigardis, poste plu iris silentpaŝe sur blanka la vojo. Ĉar delonge jam li decidis surmeti por siaj dumnoktaj promenadoj ŝuojn kun molaj plandumoj ; ĉar bruo eligata de malmolaj plandumoj vekis la hundojn, kaj ili laŭakompanis lian iron per iliaj intermitaj bojadoj, dume lumoj eksplodas, vizaĝoj aperas, kaj plena strato vekiĝas laŭ lia paso ; ĉar estis nur li ekstere dum tiu vespero komencnovembra.

Li estis ekinta tiun vesperon sian promenadon per direktiĝi al okcidento, almare. La aero estis frosta, pura tiel, kiel kristal’; ĝi haltigis al oni la spiron, kaj bruligis la pulmojn, tiel, kiel ĝoja kristnaskarbo: oni iel sentis la frostan flamon en- kaj el-iri, plenigantan al oni la bronkojn per nevidebla neĝo. S-ro Leonardo Mead aŭskultadis la etan knaron el siaj ŝuoj tretantaj la aŭtunajn foliojn, kaj li fajfis inter dentoj, per fajfado kvieta kaj mallaŭta; kaj iam tiam li kolektis folion, kies li ekzamenis ĉe lumo de malabundaj stratlumiloj angireton, kaj li plupaŝante priflaris ĝian rustecan odoron.

- Hej ! tie ! li  murmuris pasante antaŭ la domoj. Kio nova ĉivespere sur la kvara televida kanalo, sur la sepa, la naŭa ? kiadirekten nun impetas la vakeroj ? Ĉu finfine ni vidos la usona kavalerio aperi sur supro de la plej proksima monteto por nin savi ?

La strato silentis, ĝisvidfine malplena, nur lia ombro movis tiel, kiel ombro de nizo sur la grundoj. Se li okulojn fermis kaj restis senmova, li povis fantazii sin meze de dezerto en Arizono, malvarma, sen iu ajn loĝejo ĝis mil mejloj ĉirkaŭe, kaj kiel ĉia kunularo nur sekiĝintaj fluejoj de riveroj : la stratoj.

- Kioma horo estas nun ? li demandis al la domoj, kaj li ekrigardis al sia brakhorloĝo. La oka kaj duono ? Horo por (1) grandeta dekduopo da kunkonvenaj krimoj? Horo de l’komika teatraĵeto? Oni eble vidigas kanzonan revuon? aŭ aktoro eliĝas el scenejo?

Ĉu ridero tiu bruo flagre eliĝanta nun el iu inter tiuj blankaj domoj sublunlumaj? Dummomente li hezitis, kaj ĉar nenio okazis, pluiris. Li duonfalis ĉe trotuarangulo aparte plej difektita. Sub floroj kaj herbo malaperis la asfalto. Dum dek jaroj kiam li estis tiel promenanta, tielmaniere, tage kaj nokte, alkalkulante milojn da kilometroj, neniam li estis renkontinta alian promenanton, neniam unu en la daŭro de tiuj longaj jaroj.

Li alvenis trifoli-forman vojkruciĝon silentan, ĉe renkontloko de du gravaj trunkvojoj de la urbo. Dumtage tie estis tondra ondego da veturiloj, la malfermitaj benzinstacioj, ia zumado far dikaj insektoj, konkurega lukto de skaraboj klopodante preterveturi unu la alian, enŝoviĝi en pli bonan pozicion, ia maldensa incensfumo leviĝante de ellastuboj, ĉiuj glitantaj al malproksimaj celoj. Sed ante ankaŭ tiuj  vojegoj iĝis similaj je torentoj dum seka sezono, elŝtonaj tavoloj prilumitaj de l’lunlumo.

Li eniris por reveni flankan straton, turnante al sia domo. Nur malmultajn paŝojn li ankoraŭ havis farotajn por ĝisveni hejmen, kiam la soleca veturilo abrupte turnis angule de la strato, kaj direktis al li sian luman faskon blindigan. Li haltis blindumita, senkonsila, kiel noktopapilio antaŭ lumturo, kaj poste li antaŭeniris al tiu.

Metaleca voĉo kridiris lin :

- Halt ! Resti kie vi estas ! Ne movu !

Li haltis.

- Levu la manojn ! aŭ ni pafos !

Polico kompreneble, sed kia nekutima nekredebla afero ; en urbo kun tri milionoj da loĝantoj, plu ekzistis nur ununura policveturilo ; ĉu tio ne estis komprenebla ? la antaŭan jaron, 2052, jaro balota, al polico forprenatis du el inter ĝiaj tri veturiloj. Krimkvanto estis malkreskinta. Neniu plua bezono pri polico, krom tiu lasta aŭto vaganta senfine tra la malplenaj stratoj.

- Via nomo ? diratis al li metalecmurmure el la veturilo. Li ne povis vidi la viron pro la potenca lumĵetilo direktita al li.

- Leonardo Mead.

- Pli laŭte!

- Leonardo Mead.

- Metio aŭ profesio?

- Ni diru verkisto.

- Senprofesia”, diris la voĉo kiu eliris el la veturilo kiel parolante por si mem. La lumo najlfiksis lin sur la lokon kiel specimeno en montrejo de iu muzeo kun la korpon eltraborita de pinglo.

- Tion vi povas diri. » frazis S-ro Mead. Li ne plu estis skribinta linion disde jarojn. Revuoj, libroj ne plu vendiĝis. Ĉio okazadis post noktiĝo en tiuj domoj similaj je tombkeloj, li sin diris. Tombkeloj svage lumigita de la televidlumo, kie homoj kuŝis kiel kadavroj, la lumo, griza aŭ multkolora atingis iliajn vizaĝojn, ne iam atinganta ilin, mem, reale.

- Senprofesiulo, reparolis pli laŭte la metaleca voĉo . Kion vi faras ekstere ?

- Promenado, S-ro Mead diris.

- Promenado!

- Nura promenado, li diris kviete, sed li sentas sian vizaĝon frostiĝi.

- Promenado, nura promenado ? Promenado ?

- Jes.

- Promenado por iri kien ? Por fari kion ?

- Por spiri iom da aero. Promenado por vidi.

- Vian adreson!

- Dekunu suda, strato Sankto-Johano.

- Estas aero en via domo, klimatizita aero, s-ro Mead?

- Jes.

- Kaj vi havas televidekranon je via dispono.

- Ne.

- Ne ?” Aŭdiĝis mallaŭta kraketado, kiu estis kiel ia kulpigo.

- Ĉu vi estas edziĝinta, S-ro Mead ?

- Ne.

- Ne edziĝinta », la voĉo de la policisto diris de malantaŭ la blindiga lumfasko. La luno estis alta kaj hela meze de la steloj kaj grizaj silentaj domoj.

- Neniu bonvolis je mi, S-ro Mead diris ridetante.

- Parolu nur kiam vi estas pridemandita !

- Leonardo Mead atendis en la malvarma nokto.

- Nura « promenado » , S-ro Mead ?

- Jes.

- Sed vi ne diris kiucele.

- Mi diris; spiri iom da aero, vidi, promeni entute.

- Ĉu vi faris tion ofte?

- Ciuvespere, dum jaroj.

- La policveturilo kuŝis senmove en mezo de la strato, kun la radio-aparato zumanta mallaŭte en ĝia ventro.

- En ordo S-ro Mead.

- Ĉu finsufiĉas? Li demandis ĝentile.

- Jes, la voĉo respondis. Tien. » Aŭdiĝis ia spiro, ia elklako. La malantaŭa pordo de la veturilo malfermiĝis subite. « Enveturigu.

- Nu, atendu, nenion mi faris !

- Enveturigu.

- Mi protestas !

- S-ro Mead ! »

Li antaŭenpaŝis subite simila je ebria viro. Preterpasante la ŝoforujon li rigardis enen. Kiel de li atendite, ĝi estis malplena, en la veturilo ne estis vivantaĵo.

- Enveturigu !

Li sin apogis al la pordo, kaj rigardis al la malantaŭa benko ; tio estis ia etĉelo, malgranda malliberejo malhela kradumita. Tio odoris per ŝtalo ; tio odoris per antisepsaĵo; tio odoris je la malmola pureco de metalo. Ne estis iom ajn da mildo en tio.

- Nu nun, se vi havus virinon por liveri alibion, la metaleca voĉo reparolis. Sed …

- Kien vi kunprenas min ?

La veturilo hezitis, aŭ pli bone aŭdiĝis ene vico da klakoj tiel, kiel se stampmaŝino petus pri informoj al elektra okulo. « Al la Psikiatra Institucio por Esplorado pri la Malprogresaj Tendencoj. » 

Li eniĝis. La pordo refermiĝis kun mallaŭta obtuza bruo. La policaŭto veturis tra la dormanta urbo, siajn reflektorojn plenlumigitaj.

Tempero poste, en unu inter stratoj de tiu malluma urbo ili preterveturis domon ; unu inter tiom aliaj, sed tiu havis tion apartan, ke ĝi radiis per lumo, ke ĉiu el ĝiaj fenestroj, kvadrato da varmo en la malvarma nokto, estis helofonto viva.

- Jen mia domo, S-ro Mead diris.

- Neniun respondon li ricevis.

La aŭto veturantis preter la malplenaj trotuaroj, tra la malplenaj stratoj, kiel en fluejo de sekiĝinta rivero ; kaj neniu bruo plu, neniu movo plu difektis la kvietegon de tiu malvarma nokto en novembro.



Ray Bradbury

novelo el « La oraj pomoj de l’suno »



(1) tiu trafe profeta 1952-a verkisto estis eĉ tro optimista ! li ne pensis pri la invado kaj diktaturo de la stultigaj reklamoj! Simile li ne pensis, ke jam en 2002 la domaj fenestroj estos furioze ŝutrofermitaj vespere !




Esperantigis Roland PLATTEAU 13-25/6/2003



Scivolema sciuro


Supernobla teksto. Plej bela teksto, kaj plej grava, kie sentiĝas la fundamenta unueco de vivovaloro, kaj personovaloro. Ĉi tie, frunte al ĉiuj la aĉajoj fipolicemaj kaj « politike konvenaj » per kiuj oni detruas nin, ni re-trovas la verajn valorojn:

paĝo el  « Tridek mil tagoj » de Maurice Genevoix


Subite estis, antaŭ min, subkovre de altaj herboj, ŝtelrapida glito, kiu ekhaltigis mian paŝadon, kaj alatentigis la okulojn. Mi konjektis vidonta la irsulkon de vipero : nun estas sezono kiam ili eliras, kaj movas, kiam ili povas esti danĝere agresemaj. Nenia sulko, sed vigla rufkolora fulmo : kaj antaŭ mi, apenaŭ ne tuŝante miajn kruroj, kiel mi surprizita, kiel mi senmoviĝinta, sciuro, kiu rigardis al mi. Sciurido for de l’famili’ kaj de l’nesto. Mi konjekteble estis, se mi aŭdacas tiel paroli, ĝia unua homo. Inter lia konsterno kaj scivolo, kio estis pli forta ? La plej proksimaj pinoj staris dek paŝojn for, tro malproksime por tromemfida hejmofuĝintulo.

Devas mi ĉi-tie, eĉ se doloriĝos mia modesteco, eĉ se ridetigos la konfeso, laŭteme parentezumi. Laŭdire de la proksimuloj, kiuj partoprenas mian vivon, mi havas talenton, sorĉpovon, misteran elfluadon, kiun sentas bestoj kaj junfanoj.

Al tio bezoniĝis ne pli, laŭ mi, ol longa pacienco, ekstertempa, tute donita, tute kunsenteca.

Mi paciencis. La tuta mondo ne estis io ajn plu ol tiu besteto rufa en herbo, ĝia muzelo aldirektita, ĝia brila okulo, kiu min fiksrigardadis. Ĝis la momento kiam mia korpo ekmoviĝis. Etete, pro timo frakasi (ĉu tamen mi frazas tiel ?) la sorĉon. Kaj la sciuro kiel atendite movis. Sed anstataŭ impeti al la pinoj, ĝi saltetis : malgrandaj eksaltoj, unuopevicaj, hezitemaj, ĉiu lasante min tempon bezonatan por postplenumi, ne kurante, la distancon. La unua pino, kiun ĝi tiamaniere atingis, estis unu el la plej belaj, skvama, fortike branĉoza, altprotektema. Ĝiaj malgrandaj manoj skrapis la arbŝelon, ĝi malaperis malantaŭ la trunkon.

Mi denove atendis, starante je malpli ol unu metro for de la arbo, denove senmova, kaj spirtenanta : nepre eviti, ke tro abrupta movo ĝin pelus sur la suprajn branĉojn, el kiuj ĝi ne plu remalleviĝus. Tie ĝi plu estis, je mia altnivelo, tion informis al mi etetaj signoj, ia gratadbruo de ungeskrapata arbŝelo, apenaŭ perceptebla gruntado, kiu indikis alarmstaton kaj scivolemon. Tio ĉi estas emo je la tuta gento, ĝi finfine cedos al ĝi. Ĝi cedis. Mi ekvidis subite ĝian nazopinton, ĝian okulon, kaj mi tuj ekfervoriĝis per plezuro el ludo, kiu ĵus tiam apenaŭ skiziĝis, sed kiu, pri tio mi nepre ne plu dubis, estis nin baldaŭe kunligonta.

De tiu momento afekcio regis en mi, tumulta, pasia, kie miro, humila kaj serena malrifuzo, ekzalto, nekredo, laŭvice sinsekvantaj, sin miksantaj, poiome fariĝis unu ĝojon, dolĉega kaj freŝa, iafoje ĝis tiam antaŭfantaziita, kaj de antatempe, venintan la momenton, rivelita. Tial kaj tiel mi ludis tiun ludon. Tial kaj tiel povis mi tuŝeti ĝian felon, ankoraŭ porvintra, maldelikata, malvarma pro la aprila ventet’, meti sur ĝin la manon, tiun lasi la bezonatan tempon, ke mi sentis iom post iom kvietiĝi, maltajdi el ĝi iom post iom, la strangan timegan tremegon per kio skuiĝintis ĝia plena karno, ke mi finfine sentis la submetiĝon, la konfidon de ĝia korpeto, tiom malgranda, tiom vivanta, ĝian varmon sub la rufan surtuton.

Mi rakontis tion, tion ĉion. Sed kion mi el tio diris ? Ĝia dormo, jes, sur si memvolvita en perfektan cirklon : mia returniro konsternita je la momento por la adiaŭ, kiam mi vidis, ke ĝis sekvas min ; nia longa komuna migrado sur la kruta, malfacila vojeto, ne trotanta, sed salteganta per malpezaj baskulaj saltoj, nelacigeble refaritaj en la daŭro de unu kilometro, pli... Nia renkonto je hakisto volummezuranta jam faligitan lignon, lia severa vizaĝo iom platnaza, kaj la helo, kiu ĝin lumigis, vidinte la sciuron min sekvanta, kaj la tono de lia voĉo ripetante tiel, kiel saluton, kiel kortuŝita homaĝo : „ Sŝiuro! ... Sŝiuro!...“

Mi rekondukis ĝin la tujan vesperon, post familikonsilantaro, rezignaciinta je tiu solebla elfino. Ioma sango sekis sur la fingroj maldikaj, travideblaj vundetitaj de iu survoja gruzero. Ni kune revenis al alta pino nialuda.

Ĝin mi metis sur mian ŝultron, kaj subtenis per mano. Mi milde sternigis kaj glatigis mian paŝadon, ke mi ne skuu ĝin tro. Se vojskuo ŝanceligis min, ĝi antaŭĵetis siajn du fruntajn krurojn, kiel du braketoj tuj alkroĉigitaj je mia nazo, miaj lipharoj, kaj mi sentis la skrapadan tiklon de ĝiaj ungoj kunstreĉitaj. Ne unu fojon ĝi provis delasi min, terensalti. Per si mem ĝi trovis la maleksteran poŝon miajakan, kaj tie memvolvis circle kaj tuj endorme. Ankaŭ tion mi rakontis. Sed kion mi el tio diris?

Nokto supreniĝis tiam, kiam alvenintis ni je la granda pino. Mi milde vekis ĝin kaj diris „Tie nun estas“ Ĝi lasis sin demeti  sur la maldelikatan kaj bonan ŝelon, tuj rekonita, kaj alkroĉita. Sed ĝi restis apud mi. Mi tiam ĉeis la arbon, min premis al ĝi, mian bruston kiel unukorpa kun ĝi. Kaj tuj la sciuro movis. Sciuro ? aŭ ia arbarkoboldo, senpeza, kvazaŭ ne materia, nur tiom, ke per plenesto mi sentu la meandrojn de ĝiaj flirtemaj zigzagoj ? la ligaĵojn malpezajn kaj fortikajn per kiuj ĝi nin kunligadis, la arbon kaj mi. Aero malvarmiĝis. Fronton ĉe la brakoj, tamen mi perceptis tiun lumon de l’malhelo, kiun eligas la stelplenaj noktoj. Po sporaderoj ekbrua elfluo flustraltiĝis de l’river’, facile flugis super ni kun la odoro de proksima eglanterio. Sensoneco akceptis ĝin, redonis ĝin je la nokto. Silento ankaŭ grundoflanke, arbaĵoflanke, milda flugilfrotiĝo el iu dorma kolombo.

Kion do iĝis la sciuro ? Mi ne estis perceptinta la momenton, kiam ĝi estis alirinta la superajn brancojn, retrovinta la parencojn kaj neston. Mi ekmaltuŝis la arbon, resurvojis la paŝejon al « Les Vernelles ». Sed la viro, kiun mi estis, tiun saman tagon, kiam mi delasis tiun lokon, ĉu mi lin rekonos plenan ? Kiel al Florie, la juna ĉasistino en « La Perdita Arbaro », estis donacita al mi vidi ekmalfermi  antaŭ miaj okuloj mondon malfalsan, kie sola realajo  estas el simboloj kaj alrespondoj, kie kreitaro estas Dio mem, kaj Dio sian propran kreaĵon.

Sed kion mi el tio diris ?


Maurice Genevoix „Tridekmil Tagoj“ – 1980 - paĝoj 248-250





Sed je la nuna horo Maurice Genevoix mortis, kaj ankaŭ la juna sciuro……

Mais qu’en dirai-je ?


alesperantigis R. Platteau 16/1-15/4/2005





kaj laste sed ne balaste! :

AIME MICHEL: universala menso en la jarcento de teĥniko


Dum vintra nokto en Alpoj, mi estis paŝanta en diktavola neĝo, kie mi enprofundiĝis ĝis meze la femuroj. Tre malvarmis. La blanka pulvoro knaris sub miaj plandumoj, ununura bruo en la silento. La spaco estis nigra kaj kristalpura, kaj la montoj bluaj sublune. Mi estis supreniranta certan valeton de proksimume dudek minutoj kiam, transirinte irejon, mi trovis min antaŭ ligna barilo, kiu transgrimpendis.

Tuj kiam mi estis transpaŝegis la supran trabon, hazarde mia rigardo levigis al l’ĉiel’. Trans punto el iu nuda branĉaĵo, la ronda luno iel ŝvebis inter la supraj  branĉoj de iu lariko. Opinieble miliono da cirkonstancoj malklare celaranĝitaj atendis nur tiun lunon vortice de arbo por blindumi min. Dum unu sekundo eniris en mi pli da aferoj, ol iu ajn studado iam ajn akirigos, mi celas tiajn aferojn, kiuj kapablas plenigi animon, kaj kiujn racio poste esploras ĝis plendaŭra vivo. Ke tiu universo bonas. Ke bonas esti. Ke ĉiu penso disponas eternon antaŭ si. Ke ĉiu kaj ĉia amo estas sonĝo de l’motoro de l’mondo strebanta je vekiĝo. Sed kion mi diras ? La parolo estas nur signo, ĝi povas transdoni nur vulgaran sperton. La unuopula konscio estas netransmetebla.

Iuj diros : vi ofertas lokon al malraciaĵoj. Sed racio estas konkerado. Sen io por konkeri, je kio ĝi do utilus ? Kaj tio, kio ankoraŭ ne estas konkerita, kiel nomi ĝin?

Aimé Michel

                                                                        ( el artikolo en revuo Planète n° 40, 1968 )





  1. parolado de la fama Arundhati Roy
  2. eksterordinara okazaĵo en Neuville-Saint-Vaast
  3. Bela stratribelo
  4. Privatigo de la Instrusistemo
  5. Chaim Feldman
  6. Hagai Matar
  7. Jakob Katriel
  8. Taslima Nasrîn
  9. Mortintoj de l'nova Fer-Kurteno
  10. Kiel aferoj statas apud Sangatte
  11. Internacia laborista helpo
  12. Kubo
  13. Venezuelo
  14. Fabelo de Rozelando
  15. Aliaj formoj de milito
  16. Evo Morales
  17. Kiel ekas faŝismo?
  18. Mordechai Vanunu
  19. NOVA! Israel Adam Ŝamir
  20. Rano
  21. NOVA! Legante Milton Mayer

tio ne estas mia, sed tamen legu tiun tekston, kvazaǔ
verkita nun: KONFESO DE GENERALO BUTLER



Parolado eldirita autaŭ la Tutmonda Socia Forumo en Porto-Alegre la 27/2/2003

far

Arundhati Roy



Min oni petis paroli pri tiu temo « Kiel stari kontra
ŭ la Imperio ? », ‘stas grandega demando, kaj neniun facilan respondon mi havas.

Parolante pri stari kontraŭ la « Imperio », necesas, ke ni sciigu tion ,kion « Imperio » signifas. Ĉu tio aludas pri la usona registaro (kaj ties eŭropaj trabantoj), pri la Mondbanko, la Internacia Mon-Fonduso, la M.O.K.(Monda Organizo pri Komerco) kaj la transnaciaj firmaoj ? Aŭ ĉu temas pri io plia ?

En multaj landoj la Imperio elburĝonigis aliajn surogatajn kapvertojn, iujn danĝerajn kromproduktojn – naciismo, religia fanatismo, faŝismo, kaj kompreneble terorismo. Ĉi ĉiuj paŝas brak-en-brake kun la projekto de kapitalisma tutmondigo.

Mi ilustru al vi tion, kion mi volas diri. Barato – la plej ampleksa demokrata lando en la mondo – estas nune en pinto de la kompania projekto pri tutmondigo. Ĝian « merkaton », vasta je unu miliardo da usaj konsumantoj, la M.O.K. deziras avide „malfermigi“. Kapitaleca kompaniigo kaj privatigo estas aferoj akceptataj de la registaro kaj la hinda burĝaro. Ne hazarde la nunaj ministroj – la viroj, kiuj subskibis la intertrakton kun Enron en Barato, la viroj, kiuj estas vendantaj la publikan ekipaĵon de l’lando al kompaniaj transnaciaj firmaoj, la viroj, kiuj deziras privatigi akvon, elektron, nafton, ŝtalon, sanon, instruon kaj telekomunikon – ĉiuj anas aŭ admiras RSS-on. RSS estas dekstra, naciismega, hindua faraĵo, kiu malkaŝe admiris Hitler-on kaj ties metodojn.

Disrompigo de l’demokratio antaŭenpaŝas per rapido kaj efikeco simila al tiu de Programo pri Struktura Alĝustigo. Dum la projekto pri kompania tutmondigo traŝiras la vivojn de la popolo barata, amasprivatigo kaj « reformoj » en laborleĝaro ade pelas homojn for ilian teron kaj elen ilian loborlokojn. Centoj da malriĉiĝintaj terkultivistoj sin mortigas per gluti agrotoksaĵojn. Raportoj pri malsatmortoj elvenas de ĉie en la lando.

Dum la supra klaso vojaĝas al sia fantazia ircelo, ie ĉirkaŭ la pinto de l’mondo, la malposedigitaj kirliĝas malsupren en krimon kaj ĥaoson. Tiu etoso el frustrado kaj landskala seniluziiĝo estas la perfekta kovejo, tion nin diras historio, de faŝismo.

La du brakoj de la barata Registaro aranĝis plej efekta pinĉila agado. Dum unu brako vigle vendas Baraton per pecoj, la alia, por forkonduki atenton, orkestrumas hurlantan, bojegantan ĥoron da Hindua naciismo kaj religia faŝismo. Ĝi aranĝas provaĵojn pri nukleaj bomboj, reverkas la historilibrojn, flamigas kristanajn preĝejojn, kaj malkonstruas moskeojn. Cenzuro, kontrolo, malstarigo la civilajn liberaĵojn kaj homrajtojn, difino pri kiu estas Barata civitano aŭ ne, precipe konsiderinte je la religiaj malplimultaĵoj, fariĝis vulgaraj nun.

Lastan marton en ŝtato Guĝarat, du mil islamanoj estas buĉitaj kadre de ŝta-aŭspiciita « pogromo » . Kaj kun speciala celado al virinoj : tiuj estis nudigitaj kaj bande seksperfortitaj, antaŭ ol esti brulitaj dumvive. Brulatencantoj bruligis kaj prirabis butikojn, loĝejojn, teksaĵfabrikojn kaj moskeojn. Pli da cent kvindek mil islamanoj estis pelitaj for de iliaj hejmoj. La ekonomia fundamento de la islama komunumo estis ruinigita.

Dume, ke Guĝarat estis brulanta, la Barata Ĉefministro vidiĝis en televidkanalo MTV promocianta siajn freŝajn poemojn. Dum januaro ĉijare la registaro, kiu orkestrumis la mortigadon, estis pluenoficigita balote kun komforta plimulto da voĉdonoj. Neniu estis punita rilate la gentmortigo. Narendra Modi, aranĝinto de la « pogromo », fiera ano de RSS, enŝipiĝis en sia dua periodo kiel ĉefministro de Guĝarat. Se li estis Saddam Husajn, certe ĉiu el liaj teruraĵoj estus disteleviditaj far CNN. Sed ĉar li tiun ne estas – kaj ĉar la Barata « merkato » ‘stas malfermita je la tutmondigaj investantoj – la buĉado ne estas nur embarasiga ĝenaĵo.

Estas pli ol cent milionoj da islamanoj en Barato. Prokrastbombo malvolvigas sian tik-takantan radaron en nia antikva lando.

Ĉio ĉi estas por komprenigi, ke ideo, ke « libera merkato » elrompas naciajn barilojn estas entute mito. « Libera merkato » minacas ne regnan suverenecon, ĝi subfosas demokration.

Dum la malegaleco inter la riĉaj kaj la malriĉaj kreskas, des pli la batalo cele sekurigi al si riĉfontojn intensiĝas. Por akceli siajn komplezintajn kontraktojn, por firmae varigi la rikoltojn, kiujn ni kultivas, la akvon, kiun ni trinkas, la aeron, kiun ni spiras, kaj la revojn, kiujn ni revas, kompania tutmondigo bezonas ian internacian bandon da fidelaj, koruptaj, ordonemaj registaroj en la malriĉaj landoj, ke ili trudefektivigas malpopularajn reformojn kaj sufoku ribelojn. Kompania tutmondigo – aŭ ĉu ni eble nomos ĝin propranome ? – Imperiismo – bezonas gazetaron, kiu ŝajnigas esti libera. Ĝi bezonas kortumojn, kiuj ŝajnigas liveri justecon.

Dumtempe la landoj de l’Nordo hardas siajn landlimojn, kaj stakas amasmortigilojn. Ja, bezonas ili certigi, ke nur mono, varoj, patentoj kaj komercigitaj servoj estos tutmondigitaj, kaj nepre ne la libera moviĝo de la homoj. Ne ia respekto al homrajtoj. Ne la internaciaj traktatoj pri ras-malprivilegiigado aŭ kemiaj kaj biologiaj armiloj aŭ eligo je forcej-efektaj gasoj aŭ la klimat-ŝanĝado aŭ – dio malpermesu ! – justeco. Do tio – ĉio tio – estas “imperio”. Tiu lojala aliĝado, tiu malvirgega amasigaĵo da povo, tiu ege pligrandigita distanco inter tiuj, kiuj faras decidojn, kaj tiuj, kiuj estas ilin suferontaj. Nia lukto, nia celo, nia vido pri Alia Mondo estu forigi tiun distancon.

Nu do kiel ni kontraŭstaras je “Imperio”?

La bonaj novaĵoj estas, ke ne tro malbone tiu nia lukto fartas. Ekestis gravaj venkoj. Ĉi tie en Latinida-Ameriko vi havis tiom da – en Bolivio vi havas Koĉabamba. En Peruo la ekribelo en Arequipa, en Venezuelo, Prezidento Hugo Ĉavez plutenas, malgraŭ fortaj klopodoj de l’usona registaro. Kaj la okuloj de l’mondo fokusiĝas sur la popolo argentina, kiu provas reestigi landon el la cindroj kaj ruinado farataj de la IMF.

En Barato la movado kontraŭa la kompanian tutmondigon estas graviĝanta kaj ĉu ĝi eble iĝos la nura efektiva politika forto por kontraŭi religia faŝismo ?

Kaj se konsideri la plej brilajn heroldojn de l’kompania tutmondigo – Enron, Bechtel, WorldCom, Arthur Anderson – kie tiuj estis lastjare, kaj kie ili estas nun ?

Kaj kompreneble ĉi tie en brazilo ni demandu … kiu estis prezidento lastjare, kaj kiu nun ?

Tamen…. Multaj inter ni spertas mallumajn momentoj el senperspektivo kaj malespero. Ni scias, ke kontraktoj estas subskribataj, patentoj estas registrataj, naftotuboj estas muntataj, naturaj rimedoriĉoj estas elrabataj, akvo estas privatigata, kaj Georgo Buŝ planas militon kontraŭ irako.

Se ni rigardas tiun konflikton kiel ian rektan okul-al-okul-an kolizion inter „Imperio“ kaj tiuj el ni, kiuj kontraŭstaras ĝin, eble ŝajnas, ke ni malvenkas. Sed alimaniere oni povas rigardi al tio. Ni ĉiuj ĉi tie kuniĝintaj estas, ĉiu per sia propra maniero, eksieĝinta « Imperion ».

Eble Ja ni ne haltigis ĝin sur ĝia irejo, ne jam, sed ni estas nudigintajn ĝin. Ni igis, ke ĝi delasu la maskon. Ni trudis ĝin en la malkaŝecon. Nun ĝi staras antaŭ ni sur la mond-scenejo kun tuta sia maljustega bruta nudeco.

Ja eble Imperio ekmilitos, sed tio estas malkaŝe nun – tro malbele por rigardi sin spegule. Tro malbele eĉ por kuntreni sian popolon mem. Ne post longe plimulteco el la usona popolo fariĝos niajn aliancintoj.

Ĵus antaû kelkaj tagoj en Waŝingtono kvaron-miliono da homoj marŝis kontraŭ milito al Irako. Ĉiumonate la movado gajnas gravecon.

Antaŭ la 11-a de septembro 2001 usono havis sekretan historion. Sekreta precipe je sia propra popolo. Sed nun la usonaj sekretoj estas historio, kaj historio estas publika scio, surstrataj paroloj.

Hodiaŭtage ni ja scias, ke ĉiu pravigo, kiu estas uzata por gravigi la militon al Irako estas mensogo. Inter ili la plej ridinda estantas la usona profunda sindediĉo cele liveri demokration al Irako.

Mortigi homojn por savi ilin el diktatoro, aŭ el ideologia malboniĝo, estas, ni ja scias, usona registara ekzercado tradicia. Ĉi tie en Latinida-Ameriko vi tion scias plej bone. Neniu dubas pri Saddam Husajn esti senkompata diktatoro, murdisto (kies plej abomenindaj agoj esti apogitaj far la usonaj kaj britaj registaroj) Sendube Irakanoj estus pli bone sen li. Sed nu la plena mondo estus pli bone sen iu S-ro Buŝ. Fakte li estas multe pli danĝera ol Saddam Husajn.

Do ĉu ni bombumu Buŝ-on ekster la Blankan Domon ?

Plej klaras, ke Buŝ estas decideĝinta almiliti kontraû Irak, senkonsidere de la faktoj – kaj senkonsidere de publika opinio tutmonda. Dum sia varbklopodoj por aliancutoj Usono pretas fantazii faktojn. La artifiko pri priarmilaj inspektistoj konsistas la ofendan, insultan kompromison al ia torda speco de internacia afektado. Tio estas iel lasi la hundpordon malfermita por ke la lastminutaj « aliancanoj » aŭ eble la Unuiĝintaj Nacioj rampu enen. Sed efike kaj fakte Milito Dua kontraŭ Irakon estas jam ek.

Kion ni povas fari ?

Ni povas akrigi nian memoron, ni povas lerni el nia historio. Ni povas plu konstrui publikan opinion, ĝis ĝi estos iĝinta surdigan muĝon.

Ni povas, ke fariĝu el la milito kontraŭiraka iu kaptilkorbo al la usonregistaj misagoj.

Ni povas vidigi Georgo Buŝ-on kaj Antonĉio Blair-on – kaj iliaj aliancintojn – kiel la malkuraĝaĉajn bebomortigantojn, akvo venenigantojn kaj timemaĉajn de-(tre)-fore-bombumantojn, kiujn ili estas.

Ni povas re-elpensi civilan malobeon milionmaniere plej diverse. Alivorte ni povas entrudiĝi per milionoj da manieroj kiel ia kolektiva doloro en la pugtruon.

Kiam Georgo Buŝ diras « aŭ vi estas kun ni, aŭ vi estas kun la teroristoj », ni povas diri « ne, dankon ». Ni povas sciigi al li, ke la popolo de l’mondo ja ne bezonas elekti inter ia malica « Mickey Mouse » kaj la frenezaj mullahoj.

Nia strategio estu ne nur stari kontraŭ la imperio, sed ja ensieĝi ĝin. Ĝin senigi je oksigeno. Hontigi ĝin. Priridi ĝin. Per nia arto, nia muziko, nia literaturo, nia obstino, nia ĝojo, nia helo, nia plena malpardonemo – kaj nia kapablo diradi niajn proprajn diradojn. Rakontojn kiuj ne estas tiaj, kiaj tiuj, kiujn oni kredigadas nin enŝtope en la cerbon. La kompania Revolucio disfalos se ni malkonsentas aĉeti tion, kion ili vendas – iliajn ideojn, ilian version pri historio, iliajn militojn, iliajn mortigilojn, ilian nocion pri neevitebleco.

Memoru tion : ni estu multaj kaj ili estu malmultaj. Ili bezonas nin pli ol ni bezonas ilin.

Alia mondo ne nur eblas, ŝi paŝantas survoje. Kiam la tago ‘stas kvieta, mi povas aŭdi ŝian spiron.


Arundhati Roy


La 27-an de januaro 2003








Esperantigis Roland PLATTEAU 26/2/2003-19/3/2003







EKSTERORDINARA OKAZAĵO EN NEUVILLE-SAINT-VAAST


La jena pripensiga okazaĵo disvolviĝis niaregione decembre 1915, en Neuville

-Saint-Vaast, ĉe loko nomita « Abri Mercier », sur fronto de la tiama terura milito. La rakonto estas eltirita el la taglibro de militisto el Suda Francio.

Pluvegis de pluraj tagoj, kaj la militistoj estis lacaj batali kontraŭ inudo en la tranĉeoj.

-«  La 10-an de decembro, en multaj lokoj de la unua linio, la francaj militistoj devis eliri el la tranĉeoj por ne droni ; la germanoj nepre divis fari same, kaj oni vidis tiam tiun strangan vidaĵojn : du malamikaj armeoj unu antaŭ la alia kaj sen pafi iun ajn pafon. Samaj komunaj suferoj proksimigas la korojn, solvas la malamojn, naskas simpation inter indiferentaj homoj, eĉ inter kontraŭloj. Tiuj, kiuj neas tion, nenion scias pri la homa psikologio. Francoj kaj germanoj interrigardis unu la aliajn ; ili vidis, ke ili estas viroj ĉiuj egalaj. Ili alridetis unuj la aliajn ; paroloj interŝanĝiĝis, manoj etendiĝis kaj interpremiĝis ; inter si, oni partigis la tabakon, kruĉeton da kafo aŭ da vino. Ha ! Se ni parolus la saman lingvon !

Iun tagon, altstatura germana militisto supreniris monteton kaj faris paroladon kies vortosencon komprenis nur la germanoj, sed kies signifon ĉiuj komprenis, ĉar li kolere rompis sian fafilon kontraŭ arbotrunkon. Aplaŭdoj ekbruis el unu kaj alia flankoj, kaj “La Internacio” aŭdiĝis. Ha ! Vi devus tie stari, vi, frenezaj reĝoj, sangavidaj generaloj, senkompate militemaj ministroj, ĵurnalistoj mortkriegantaj, patriotistoj ekster la danĝero, por ke vi meditrigardu tiun noblegan vidaĵon !

Dume, niaj ĉefoj estis koleregaj. Ho dioj, kio okazos se la militistoj rifuzos mortigi unu la aliajn! Ĉu la milito tiel frue finiĝos ? oni do ordonis al niaj kanonistoj pafi kontraŭ ĉiuj indikitaj homamassiĝoj, kaj mortigi tute egale francojn kaj germanojn, guste kiel en la antikvaj cirkoj oni buĉis la sovaĝajn bestojn, kiu estis sufiĉe inteligentaj por rifuzi interbuĉiĝi kaj formanĝi unuj la aliajn ; Cetere, tuj kiam oni povis pli-malppli rekrei la unu-linian tranĉeon, oni malpermesis, sub minaco de tuja ekzekuto, forlasi tiun tranĉeon, kaj oni ordonis ĉesigi iun ajn familiarecon kun la germanoj.

Estis la fino, dua universala diluvio estus necesa por haltigi la militon, pacigi la furiozon kaj sangemen frenezon de la regantoj.

Kiu scias ? Eble iam, sur tiu terangulo el Artezo, oni starigos monumenton (1) por memorfesti ci tiun impeton de frateco inter viroj kiuj malamegis la militon, kaj kiujn oni devigis intermortigi sin malgraŭ ilia volo ».

(1)   ĉi-tiu monumento ankoraŭ mankas nun! (n d l t)

 

     

                                                            (esperantigis Roland PLATTEAU - printempo 2000)
Tiu ĉi teksto estas la unua, kiun mi esperantigis, kaj publikigis en la n° majo-aŭgusto 2000 de Norda Gazeto kun la helpo, tiam, de Annie Vanwalleghem, la lama (sekve de poliomelito) oficistino de la dokumenteja ofico de Arras-a « Akademia Inspektejo », kiu mortis en Saint-Flour dum aŭgusto de la sama jaro post ke ŝi estis fotokopiita artikolon pri E-o kaj transdonis min antaŭ mia propra feriad-eliro, skribante « bonnes vacances , à bientôt». kaj kies mort-sciigilon mi eliris el mia leterkesto revenanta el Skotlando kun Jacqueline.














Bela stratribelo

Rememorigu nin, antaŭ 15 jaroj, en 1989, la ĝojiga stratribelo startigita en Britio far la « Poll-Tax » de Thatcher montris la validecon de popola ribelo. Ni plu serĉu. Vivo finfine ridetas je tiuj, kiuj scias, ke digno ne estas fleksiĝemi sub la botoj.

Beltagon mi forvojaĝis en Anglion, kaj mizero reatingis min. En subteretaĝo kun nur kelfenestro al iu fervojo, mi memoras tiun elektomezurilon, kiu spitis al mi. La aĵo funkciis nur se oni enigis en ĝi 50-pencajn monerojn trans fendo. Tiomlonge, ke vi havis enpoŝe du oklaterajn monerojn, vi povis pretendi je varma duŝado. Sed se malfeliĉe via kredito elĉerpiĝis dum la afero, vi devis eliri sapoŝaŭmovestita por serĉo de tia monereto. Plimalbone : se vi estis forgesinta fariĝi al vi tianmoneran vian monon, endis eliri vaporfumanta en la straton, aŭ anoncsonori ĉeporde de via etaĝa najbaro. Kaj tio, tio farigas al vi malamecan senton. Tiom, kiom la auŭtomataj elprenoj de « Francio-Telekomunikado » aŭ la kontrakto, kiu ligegas vin je via poŝtelefono tiel, kiel je katenkuglego. La sento, kiun plenigas vin, estas tiu esti transirigaĉita al servuteco. Tiam kiam la vivkondiĉoj iĝas tiom acaj, ke homoj impetas en stratojn, vi kuniĝas je l’amaso por plivarmigi sin. Tiio okazis al mi en jaro 1989. jes, jus du jarcentojn post sturmado de « La Bastille ». Maggie Thatcher pistas la malaltavolan popolon kun spirhaltiga aroganteco : ŝi dispecigis la armeon de ministoj, ŝi superŝuldigis la familiojn insidlogante ilin al aliro je posedo de la propra domo, kaj poste altigis la rentumon, kaj nun ŝi surklabas la plebon per feŭdeca imposto, la « Poll-Tax ».. Per tiu “loka imposto” kalkulita po unu ulo, nobelo sola en sia kastelo estus pagonta kvarfoje malpli ol fvaropa familio enŝtopita en domaĉeto. Cetere, ĉar tiu imposto estus mastrumota de la urbregistoj, en la malriĉaj lokoj la imposto estus pli elta ! jes ja : por ebligi pagon de la servoj kiujn bezonas malriĉulojn. Logikas : la riĉuloj dungas vartistinojn, ili ne bezonas bebovartejoj, nek socihelpejoj, do ili pagos malpli da imposto. La malriĉuloj mem financos siajn edukistoj, kaj  policistaĉojn…

Surstrate Anglio rebatas tiun insulton energie. Stratbateletoj eksplodas en la malprivilegiaj kvartaloj kaj mizerigitaj urboj de l’Nord-Anglio. Poste granda nacia manifestacio aranĝitas en Londono, dum sunplena postagmeza sabato. Venintaj de la tuta lando centmiloj da « servutoj » malkontentaj kolektiĝas. Neniam mi forgesos tiujn avinjoj el Liverpool, kun sia flagrubando postulanta la reveno de Robin Hood. Vastega irantaro, kie kubut-al-kubute vidiĝas la sperto de l’maljunaj kaj energio de l’plijunaj. Perforto eksplodas kiel eble plej frue. Komence oni ŝtonumas la rezidejon de Thatcher, poste oni ekatakas la luksaĵajn butikojn. La policistaro baldaŭ estas superkvantigita. Kiam ili sturmas, por zonkapti frakasinton, tiu enigas sin en la manifestaciantaron, kaj tiu refermiĝas malantaŭ lin tiel kiel ostro. Kiam la policistoj aŭdacas eniri ĝin, la amaso el avĉoj kaj avinjoj, el patrinoj kaj infanoj malfermiĝas sub ties premo, sed malfermiĝante desegnas subridan labirinton kie, ili devojiĝas meldirekte al kien malaperis ilia predo. Sur Oxford Circus, maljunulino kaptas min perbrake por savi min je policista sturmo. « Ne kuru, juna sinjoro, nenion vi havas por kulpiĝi. » Ni malproksimiĝas kune per kvietaj paŝoj meze de l’tumulto de l’kunpuŝiĝado, de l’frakasitaj montrfenestroj. « Tiu lego ja estas tro maljusta, ĉu ne, juna sinjoro ? » Ĉe noktiĝo ne plu estas marŝantaro, sed plu estas la stratoj plenplenaj je homoj. Homoj scivolemaj kaj parolemaj, kiu trapaŝas West-End-on plengorĝe kantante, kaperante la pub-ojn kaj naskante miloble pli da amindumadoj ol ordinara sabatovespero. Stranga liberosento, kiu nin konsciigas tiomgrade tiuj stratoj kutimtempe ne apartenas nin. Timegintaj antaŭ tiu ĝua maldisciplinado la Instanco ordonas tujan fermon de la trinkejoj. Fatala eraro ! La policistaĉoj, kiuj kiuj sturmas en la pub-ojn ricevataj de festularo hipersentema, kiuj tute ne eltenas, ke oni venus ĉesigi tian solenadon. Multnobraj bobby-oj eliras el tiuj lokoj la vizaĝon skrapŝirita de la furiozulinoj. La morgaŭa gazetaro nombras la vunditojn, sed ankaŭ la multaj okazoj da nervkrizo kaj spleniĝo inter la ordofortoj… Kaj ĝi malaprobas la malnoblajn instinktojn de la furiozanta amaso. Kaj veras : la festo estis grandioza. La « Poll-Tax ».malfondotas kaj la regado Thatcher-a baldaŭ ĉesos, sed la plej grava afero estas estas la ĝenerala fervoro, kiun neniu partoprenito neniam forgesos. Al tiuj, kiuj dubas pri niaj sukcesoŝancoj indas rakonti tiujn belajn tagojn, kaj diri, ke la vera venko kuŝas en la plezuro, kiun oni ĝuas pro batali. Tiun tagon niaj malnoblaj instinktoj revekigis memfidon ĉe popolaĉo iĝinta reĝo. Amaso mala je tiu de l’vulgaraj tagoj, je tiu submetita kaj bruta kia tondota ŝafgrego. Bela stratribelo ? Ĝin provi jen ĝin elekti.


Nikolao ARRAITZ

Publikigita en CQFD n° 11 aprilo 2004

Esperantigis R. Platteau 5/5-6/10/2004




La du unuaj paĝoj de l’libro « Nigra Tabulo », de Gérard de Sélys kaj Nico Hirtt, eldonita en Bruselo.

Alarm !

Tiu libro malkaŝas, kiamaniere la riĉula klaso

planas elfari el ni

robotojn

plene subigitajn al ĝi.

Kiamaniere tiu klaso,

ebria per mono kaj per la potenco de ĝi aĉetita,

volas fari el la popoloj de l’tuta mond’

servutulojn

tiel, kiel eĉ ne revintus la malnovtempaj feŭdestroj,

sklavojn

tiel, kiel neniam konis homara historio.

Tiu libro eldiras, kiel tiu kasto volas posedigi al si konaron,

kaj ĝin malaperigi per pecegoj.

Ĝi diras, kiel ĝi volas ŝteli el ni nian historion,

historio de niaj gepatroj,

de niaj geavoj,

kaj gurdi al ni sian propran historion,

lulrakonton por morti starante,

por morti side,

por mortaĉi surgenue.

Dum tutdaŭro de nia vivo.

Rakontoj pri lukra mono.

Kiun ĝi volas, ke ni amasigu por ĝi.

Post preninte niajn brakojn,

ĝi volas priŝteli nin de l’kapo.

Tiu libro diskonigendas,

tradukendas.

Ĝi transpasu de man’ al mano.

Urĝe.

Ĝi vokas al malcedo, al mobilizo, al

ribelo.


Atentigo

Oni eble miriĝos pri trovi abunde en tiu verko la vorton “riĉuloj » prefere al « mastraro », « posedantoj », « fabrikantoj », « potenculoj », aŭ « decidistoj ». Nu, simple, tial ke la mastroj kaj posedantoj de la egaj transnaciaj firmaoj, pri kiuj ni parolas en tiu libro, estas riĉaj. Kaj tiaj ili deziras resti, aŭ fariĝi eĉ pli. Ni aludas pri homoj kiel Bill Gates (Bil Gejts), la mastro de Mikrosoft, kies propra posedaro superas la jaran enspezon de sume sesdek milionoj da afrikanoj. Ni parolas pri la dudek-kvin plej riĉaj homoj en Usono, kiuj sume nur ili posedas pli ol la jara enspezo de duona miliardo da homoj, viroj, virinoj kaj infanoj. Ni rifuzas la artifikon, kiu konsistas en mildigi realon, per sistema uzo de eŭufemismoj. Blindulo tiel fariĝas « malbonvidanton » , surdulo « malbonaŭdanton », maljunulo « personon en tria aĝo », milito « intervenon », maldungo « alistrukturigon », senhejmula « sen konstanta loĝloko », malriĉa « malprovizitan », aŭ  « malavantaĝitan », ktp.

Do, niabuŝe riĉa diriĝas riĉa.

La aferoj estu klaraj : temos en tiu libro pri novaj teknologioj de informado kaj telekomunikado. La aŭtoroj ne rifuzas ilian uzon en la instruado. Male, ili ja favoras tiujn, tiom, kiom tiuj povas kunefekti plibonige kaj demokratiige al la lernejoj. Sed ili firme kontraŭstaras al la nuntempe elpensata kaj praktikata strategio, kiu celas utiligi tiujn informadajn kaj telekomunikadajn teknologiojn, por submeti la instruadon tute al la mastraraj postuloj, kaj ĝin privatigi per pecegoj.

Vi disponas leksikonon verkofine. Tiu leksikono klarigas niamaniere vortojn, parolturnojn kaj konceptojn ofte utiligitajn de la riĉuloj kaj en la amaskomunikiloj, sen klarigoj sed por la ja pripensita celo nin trompi. Ekzemplo de tia vorto : fenomeno. Oni multe parolas pri fenomenoj hodiaŭ. Senlaborecon, malriĉecon, tutmondiĝon, oni kvalifikas « fenomenoj ». Egale kiel tertremojn, tsunamojn kaj uraganojn, kiuj estas naturaj fenomenoj kontraŭ kiuj homoj nenion povas, krom provi sin protekti, kaj nombri la mortintojn. Pli bone ol « fenomeno », se parolo temas pri ekonomio aŭ sociaj aferoj, ni uzas la vorton procezo. Ĉar procezo estas volata kaj iniciatita de homoj. Ne ventoj nek maro, nek ia ajn natura elemento, sed ja la riĉuloj rezultigas malriĉecon kaj sendungecon. Nenio, neniu alia. Ili provas fordirekti nian atenton parolante pri « fenomenoj ». Tiel, kiel la poŝ-ŝtelistoj fordirektas la atenton de siaj viktimoj. Nek ekonomio estas fenomeno ; Tio estas sistemo elfarita de homoj. La ekonomio tieldirite « merkata », kiu ĉirkaŭaĵas plejparte el inter ni, ne estas la ununura ebla ekonomio. For de tio. Tio eĉ estas la plej malbona. Tiu, kiun trudas la riĉuloj cele al pli riĉigi sin.

 
Esperantigis Roland PLATTEAU 21/9/2003

 






Chaim Feldman estas israelarmea rezervano estis jam en malliberejo dum 21 tagoj pro rifuzinte servi kadre de la okupacio de palestinaj teritorioj. La 12-an de julio li estis juĝonta denove pro tio. Jen la Antigon-maniera letero kiun li sendis al sia pera oficiro por klarigi siajn motivojn :

Al vic-leŭtenanto Adi Boneh, pera oficiro, unuo 02043

Ŝalom, (1)

Mia mesaĝo mallongas kaj klaras – mi neniom intencas surmeti la uniformon de la tielnomita “Israela Defendo-Forto” kaj neniel servos en ĝi. Mi tute ne deziras rilati kun organizaĵo, kiu pafas tank-obuse al amason da homaj estaĵoj, inkluzivanta infanojn kaj plenkreskulojn. Mi tute ne volas enrilati en organizaĵo, kiu konstruas krudan kaj racisman betonan muron, kiu disigas homojn disde sia laborposteno, siaj kampoj, siaj lernejoj kaj universitatoj, kaj eĉ disde sia tombejo. Mi ne rilatos en organizaĵo, kiu defendas la malleĝfarantajn koloniulojn, kiuj forhakas kaj bruligas olivarbojn, agresas infanojn, difektigas posedaĵojn, kaj humiligas ordinarajn homojn. Tutsimple mi volegas ne rilati en organizaĵo, kiu plenumas krimaĵojn.

La IDF devintus pluesti malgranda vigla armeo, sed fakte la regno igis ĝin monstron, ĉar tiu-ĉi regno estas fremdiginta sin disde siaj okcidentaziaj najbaroj per konstrui apartheid-muroj cele rabe protekti sian manian judecon ! Tiel farante ĝi tretas la egan potencialon je kun-ekzisto kun araba popolo, popolo ne malpli talenta ol la juda. Ja nur imagu kia raviga lando tio povus esti, se ni nur proksimiĝus al ili, kaj se ni ĉiuj lernus paroli la araban antaŭ la anglan ! Sed, ne, ni ne lernis la grandan lecionon de la « Holokaŭsto ». Ni plu malamas, kaj ni plu izoligas nin ene de nia poleca getto.

Ĉiuj miaj agoj celas veran pacon inter la popoloj, kiuj loĝas ĉi tie, kaj inter la popolo kaj sia ĉirkaŭaĵo. Tio estas la ververa servo, kiun mi havas por fari ĉi-tie en Israelo, kaj se la homoj klopodus por tio, anstataŭ por la armeo, ‘stas longtempo, ke tio-ci estus pli bona loko. Nun, julie 2004, mi estas kunaranĝanta lukton kontraŭ la „Trans-Israela ĉefvojo“, kiu minacas la „Menaŝe Heights“. Nia tendo esti starigita meze la olivarbaroj kaj persikuj-ĝardenoj de vilaĝo Kafer-Kara’a, kies arboj estas laŭplane elradikigotaj. Aldone mi agadis en lukto kontraŭ la abomena Apartheid-a muro, kiu minacas levigi plian malamon kontraŭ ni el inter palestinanoj kaj arabaj israelanoj. En la mizerigitaj tendaroj de rifunĝintaj palestinanoj kelkaj bravaj homoj kaj mi provadas helpe al fondado ĝardenojn kaj aliaj agrikulturejojn por mangoprodukto al la vilaĝanoj. Cetere mi devas helpi miajn senlaborajn gepatrojn, kaj respondecas la vivtenon de nia hejmo, do mi petas liberu min el tiu juĝpersekutado. Mi ne intencas false malaltigi mian kapablo-potencialon, kiel tiom multaj faras por eviti kaj la militservon kaj la malliberejon. Mi estas militisto kaj fieras pri tio, sed nun mia vera milito estas por paco inter homoj kaj al la tero.

Eĉ se vi decidas sendi min karceren por du jaroj, mi rifuzos. Mi neniom bedaŭras. Io ajn pli bonas ol esti krimulo en IDF-a uniformo.

Dankon

Chaim Feldman

>(1)     En la araba : salam (…) t.e. … paco ; Esperante : saluton !


Esperantigis Roland PLATTEAU/19/7/2004



Mesaĝo de la refuznik-o Hagai Matar

Jen mesaĝo de Hagai Matar, juna juda Israelano, tiun li skribis antaŭ ol esti enkarcerigita por unu jaro, pro rifuzinti militistan servadon en la okupaciitaj palestinaj teritorioj. Tio estis en decembro 2002., En decembro 2003 li ĵus denove kun kvar aliaj similaj refuznikoj estis kondamnita je unu plia jaro da karcero.

« Hodiaŭ, la 23-a de oktobro 2002, mi estas sendota en armean malliberejon, tio estas konsekvenco de mia persistemo efektivigi miajn politikajn opiniojn, kiuj tute malkongruas kun aniĝo en la armeon de mia lando. Malgraŭ mia juneco (mi aĝas apenaŭ 18 jarojn) mi el mia koro deklaras, ke Israelo malleviĝis ĝis neniam antaŭe vidinta malalta nivelo morala. Tiu ega difektiĝo komencis kun la memdiritaj « malavaraj proponoj » de Barak. Hodiaŭ la kaporalaĉa mensostato kaj rasismo en la juda loĝantaro fariĝis ĝis grado de faŝismo. Subpremo al ĉia kritika penso, la konsento, kiel evidente normalajn aferojn, al la krimoj de la okupacio, la kreskiganta akcepto je la ideoj de « genta purigado », ĉiuj ĉi eroj konsistigas, laŭparte, ĉar estas aliaj, aspekton de la disfalo de nia socio. Ja ankaŭ aldonendos je tiu listo la sistemaj mistraktadoj suferigitaj al la palestinaj civitanoj de Israelo, la malama perforto ŝutita sur la pacajn manifestaciantojn kaj ĝenerala indiferento, tuta senkompatemo kontraŭ la nenormaluloj kaj malfortikuloj.

Al mi nepenseblas kunlabori kun tiaĵoj.

Voĉo de la konscienco kaj kune la lecionoj, kiujn homaro povus, devus, lerni el sennombraj similaj pasintecaj situacioj ne lasas al mi elekton alian ol rifuzi aniĝo en Israela armeo, false honorigta de la insida titolo “Defendfortoj”. Mia refuzo je plenumi mian militistan servon estas nepre neŝanĝiĝebla. Subpremo suferita de la popoloj ĉiregionaj dum la tempoj de la grandaj imperioj, la suferegoj de la sklavoj kaj indianoj en Nord-Ameriko, la  porsendependeca  milito de Alĝerio kaj Apartheid en Sud-Afriko, ĉiuj tiuj antaŭaĵoj igas ke mia rifuzo neŝanĝeblas. La heroecaj agoj de mia avo dum la Dua Mondmilito, en lia batalo kontraŭ la nazia faŝismo, kaj lia humanisma ideo, jen kio prilumas mian armerifuzon. En mia familio mi eklernis tion, kio estas subpremo kaj justeco. Fronte al malbono tia, ke iu ajn povas ĝin konstati nun kaj ĉi tie, alia vojo ne estas. En tiu tago gravega en mia vivo, akompanate de mia familio kaj amikoj, kiuj tiom subtenas min, mi volas homaĝi miajn kunluktantojn, nevideblaj herooj : tiu palestinano, kiu elportas la okupacion tamen necedante al la tento je perforto kontraŭ la civilula Israela loĝantaro, kiu persiste batalas por la kunvivado de la du popoloj, malgraŭ senĉesaj ĉiutagaj humiligoj, la israelaj junuloj kiuj kiel mi faras sian eblon por ne kunlabori al okupacio, la eŭropea porpaca aktivulo, kiu proprakorpe defendas la palestinojn en la okupaciitaj teritorioj ; kaj laste sed ne balaste mia amikino, junulino kreskiĝinta en dekstrulara familio, kiu enamiĝis al arabo, sekve de tio ŝi estis forpelita el sia familio. En malliberejo, kiam mi estos trudita saluti la Ŝtato kaj Armeo, mi en mia kapo kaj  mia koro salutos ĉiujn miajn kuraĝajn amikojn, ĝis kies nivelo mi ne povas leviĝi, pro mia identeco : ĉiuj tiuj, kiuj oferas multe pli da aferoj ol mi mem faras. »

Esperantigis R. PLATTEAU 11/1/2004

 

Ricevita


Ricevita al la organizo « Centrale Sanitaire Suisse » en Ĝenevo (http://www.css-romande.ch/palestine%20katriel.htm) :

ATESTADO DE JAKOB KATRIEL,  ISRAELA UNIVERSITATANO


Haifo, la 24-an de oktobro 2002-11-24


Karaj sinjoroj,

Personaj informoj : mi estas ĥemioprofesoro (juda) en la Priteknologia Instituto de Haifo. Mi naskiĝis en Israelo en 1945, mi servis en la israela armeo kaj estis liberigita el rezervanaj devoj en 1996.

Sabate la 19-an de oktobro 2002 mi iris (kun grupo da israelaj civitanoj anantaj al organizo Taajuŝ, dediĉita al komunaj agadoj judaj-palestinaj por la paco) en la palestina vilaĝo Savja. Sur parto el ĝiaj terenoj, juda kontraŭleĝa kolonio, Rechelim, estas staplita de kelkaj jaroj. La kialo nian viziton estis pri ĉeesti, kaj helpi la rikolton je la olivoj en la regiono apuda de tiu kontraŭleĝa kolonio. Ni estis dirintaj, ke la ĉefo de la centra komandejo armea estis ordoninta, ke tiu agado estu permesita. Tio, kio okazis, estas, ke grupo da kolonianoj proksimiĝis al ni kun pafiloj, krude atakis du palestinajn virinojn, kaj insiste ordonis nin forlasi la kampojn, kie ni troviĝis, malgraŭ ke tiuj estis posedaĵo de unu el la kamparanoj, kaj estadis tia de pluraj jarcentoj. Ses militistoj, inter ili tri oficiroj unu majoro kaj du leŭtenantoj, kune kun policistoj alvenis, kaj minacordinis nin, ke ni foriru. Alia grupo da kamparanoj akompanataj far aliaj anoj el nia solidarec-grupo, kaj kiu provadis kolekti olivojn ĉe la mala flanko de la sama kontraŭleĝa kolonio, estis atakata per pafado « alĉiele ». unu inter la partoprenantoj de la grupo (judo) estis vundita de kuglo resaltinta.

Dimanĉo la 20-an de oktobro, la gazetoj raportis, ke la loĝantoj de alia apuda vilaĝo, Jannun, estis forlasintaj sian vilaĝon kaŭze de agresadoj, je kiuj anoj el alia kontraŭleĝa kolonio, Itamar, estis ilin suferigis. Estas tio, kion la kolonianoj kaj iliaj poruloj en la Parlamento kaj la registaro nomas « la libervola translokado ». Grupo el Taajuŝ-aj anoj estis aranĝita por returni kun la loĝantoj ĝis tiu vilaĝo forlasita, kaj tie resti dum iom da tempo. Rabeno Arik Aŝerman, respondeculo pri la grupo « Rabenoj por la homaj rajtoj », petis min akompani al tiu vilaĝo grupon da israeliodoj kaj « internaciaj » la proksiman tagon. Ĝisveninte ni babilis kun iuj inter la loĝantoj. Tial estis ni klarigitaj la kialojn pro kio ili estis devigataj foriri : interalie la kolonianoj ekflamigis la generatoron de la vilaĝo (instalita pro donaco fare de la Eŭropa Unio ), kaj ili ree bruligis ĝin riparintan ; armitaj kolonianoj eniris en la domoj de l’vilaĝo, la loĝantoj estante tie, por eldetrui iliajn posedaĵojn. Kiam la logantoj de l’vilaĝo petis helpon al la polico (israela), oni sendis ilin al la armeo. La armeo retrosendis ilin al la polico.

Decidiĝis, ke ni partoprenos al kolekto je olivoj ene de certaj ĝardenoj de bienoj de certaj loĝantoj de l’vilaĝo. Vojo al la ĝardenoj estis barita far grupo da kolonianoj kun malgrandaj traktoroj. La priparolo inter la kolonianoj kaj unu inter la palestinoj (iu loĝanto de la vilaĝo) disvolviĝis en la hebrea lingvo. Mi estis tutapude.

La palestino petis permeson kolekti siajn olivojn, la koloniano respondis, ke la tuta regiono apartenas al ili de la bibliaj epokoj, kaj ke la Palestinoj forlasu ĉion. La palestino rebatis, ke tiu regiono estantis posedaĵo de liaj prauloj de multaj generacioj. La respondo de la koloniano tekstis : « Vi estas mortinta popolo ».

Ĉi tie devas mi momente ĉesi por interdiri, ke mia bopatro, kiu postvivis Aŭŝvitc-on (Auschwitz) rakontadis al mi, ke li aŭdis tiun tute saman frazon direktita al li far nazi-a militisto.

Iu kapitano alvenis, oficiro kiu – tion oni finfine komprenis – estis la respondeculo pri la regiono, kaj kiu do devus prirespondi pri la « indifenteco » de la armeo kontraŭ la misfaroj, kiuj estis kondukintaj al la forlaso de l’vilaĝo kelkajn tagojn antaŭe. Lin akompanis du soldatoj, kaj li minacordonis nin forlasi la regionon, deklarante ĝin : « fermita primilita regiono ». Bonŝance, ĉeestis ĵurnalisto, kaj fotisto inter ni. Tial post longa diskuto ni estis permesitaj je kolekti la olivojn tie, kie ni troviĝis, sed ne je pluiri al nia dekomenca celloko.

Kelkajn horojn poste, dumreturne, ni renkontis voj-baradon – kelkajn kilometrojn okcidente de Jannun, proksime al palestina vilaĝo Aŭarta. Dum ni (judoj kaj alilandanoj) pasis glate trans la barado, ni rimarkis grupon da proksimume dek palestinoj – inter ili unu virino – vestitaj speciale zorge ; konjekteble ili estis irantaj al iu solenaĵo. Ili ĉiuj estis vicigitaj unu malantaŭ la alia. La respondeculo pri nia grupo, rabeno Aŝerman, haltigis nian etbuson por demandi pri kio estis okazanta ; tiel li sciiĝis, ke la kapitano, kiu estis malhelpinta nian transiron al la palestina olivĝardeno, apoge je la kontraŭleĝaj kolonianoj, respondecis la baradon, kaj ke la palestinoj estis atendadintaj de jam tri horoj pri permeso al pluiri sian iradon. Tio estis nura rekta arbitreco, nura humiligo : neniu kialo donita, nenia pravigo. Porenmiksiĝo de l’rabeno Aŝerman kaj ĉeesto de ĵurnalistoj finfine igis, ke tiuj kompatindaj homoj transiru la baraĵon.

La postan tagon, mi ricevis ret-mesaĝon, kiu sciigas min, ke iu kamparano el vilaĝo Aŭarta – kiu estis kolektinta olivojn, sole en sia kampo – estis turmentita per flamanta plasta tubo, fare de kolonianoj el Iramar, kaj estis kondukita en vivendanĝeranta stato al malsanulejo Rafidija en Napluz. Memkompreneblas, ke nia « kapitano » pasigadis sian tempon malhelpante nin transpasi por plaĉi al la kolonianoj, kaj blokante la palestinoj ĉe la voj-baradoj, dum ene de la sub lia regado regiono terura krimo estis okazanta, fare de kontraŭleĝaj kolonianoj kontraŭ palestino.

Bonvolu legi mian mesaĝon ekzamenmaniere: mi prenas sur mi respondecon pri nur la partoj kiujn mi vidantis mem.

Klaras, ke la krimeca perforto direktita al la palestinojn fare de kontraŭleĝaj kolonianoj estas favorata de la armeo, kiu nenion faras por malhelpi ĝin. Male, tiu kontribuas al persekutado la palestinojn sisteme kaj krude.

Tio, kio plenumiĝas estas netege krimo kontraŭ homeco. Ĝi celas frakasi la animon de la palestina nacio, kaj ĝin trudi fine ĉion forlasi kaj foriri. Ĉiu honesta persono en la mondo estas morale devigata protesti.

Jacob Katriel


Alesperantigis Roland PLATTEAU ; 25-27/11/2002

 




Parolado eldirita autaŭ la Franca Nacia Asembleo la 16/6/2001

far

Taslima Nasrin 

« Saluton al vi.

La hodiaŭa tago estas aparte grava tago. Ĉi tie estas ni por solenado de la 50a datreveno de la 1951-a Ĝeneva Interkonsento, tiu, kiu garantias la azilrajton ; se tia leĝo ne ekzistus, estus mi delonge mortigita far religiaj fanatikuloj, ĉar bandoj da islamaj fundamentismanoj marŝis tra l’stratoj Bengladeŝaj petante mian senprokrastan morton. Ankaŭ la registaro Bengladeŝa kulpigis min pri blasfemo. Se mi ne estus forfuĝinta la arestordonon, estus mi kaptita kaj malliberigita, same kia aliuloj, kiuj havas malsamajn opiniojn, kaj tie en la malliberejo estus mi mortigita, ĉar politikaj murdoj ne maloftas en niaj malliberejoj. Sed kaŭze de la 1951-a Ĝeneva Interkonsento mi bonŝance nun estas politika rifuĝinto en la Okcidento, kaj mi estas sekura, kaj estas vivanta. Mi tre fieras esti en Franclando ĉe la hodiaŭa soleno, ĉar Franclando estas la lando, kiu laŭ historio esta rigardita kiel la landon de azilo. Diras nin la historio, ke Francio ĉiam estis nobla hejmo de la persekutitaj verkistoj kaj artistoj el la tuta mondo. Iu diraĵo estas, kiu frazas, ke ĉiu havas du patrolandojn, la unua estas la sia, la alia Francio.

Nuntage kun bedaŭro mi diru, ke iuj okcidentaj landoj rigardas la Ĝeneva Interkonsento kiel fortempiĝinta, kaj petas por ĝian revizio. Kaj tamen tio signifus finon de la idearo je kiuj la Interkonsento celas, en la sekvaĵo de dua mondmilito elpensita idearo. Ia ajn starigado de rigoraj limoj al rajto de individuo ŝerci rifuĝejon, per enigado de listojn da nuraj landoj pri kiuj la rajtpeto estus akceptita, estus antaŭaĵo danĝera, ĉar azilrajto estas esence demokrateca rajto, tiel grava, kiel liberec’ de parolo aŭ de kunveno.

La minimumaj juraj reguloj, kiuj provizas rajton je azilo, starigitaj en la Ĝeneva Interkonsento, iĝis maldezirindan, nesufereblan ŝarĝon al siaj subskribintoj. Multaj okcidentaj landoj suferis egajn fluadojn da rifuĝantoj en sin, kaj decidiĝis interpreti la Interkonsenton en maniero malvastiga. Kaj sekve la kiomo da azilserĉantoj estas malpliigita, eĉ en Francio. Antaŭ nelonge la brita Internlanda Ministro proponis, ke denun persekutitaj homoj serĉu rifuĝejo en landoj apudajn, anstataŭ riske iri al Okcidento.

Sed tiom facila ĉu tio estas ? El sperto, mi ja scias, ke, persekutata en mia lando, neniu apuda lando estis sekura al mi. Kunhelpe de okcidentaj demokratiaj registaroj tamen, kaj de homoj kredantaj je homrajtoj kaj liberec’ de parolo, bonŝance eblis al mi veni en la Okcidenton, kaj ricevi azilon. Pensu pri tiuj kompatindaj Afganaj virinoj :. Ili estas suferintaj en Afganio sub la Talebana rego. Kiel ja povus tiuj malbonsortaj homaj estaĵoj iri for de sian landon, kaj fuĝi al sekurec’. Plejparte da ili povas ne, kaj mortas. La apudaj landoj iel ajn ne estas sekuraj por ili. Fakte nur 0,3% el la tutteraj rifuĝintoj iam ajn iras ĉe la Eŭropa Unuiĝo. Plej el la rifunĝintoj afrikaj estas tenitaj en tendejoj de la apudaj landoj, ĉu sekuraj aŭ ne.

En malriĉaj landoj homoj malsatmortas, ili mortas, kaj ili ne havas okazon por eliri sian hejmlandon. Estas tute ekster ilia fantazio jam entute ilia kapablo iri Okcidenton. Ĉe senesperaj kaj eksterordinaraj situacioj ja kelkaj povas elturniĝi pri iri Okcidenton, kompreneble, sed tiuj estas el la privilegiaj tavoloj, kaj ili estas truditaj forvendi sian tutan posedaĵon por ebligi sian vojaĝon. De la plej fora antikveco forlasis homoj siajn hejmojn pro ekonomiaj, politikaj kaj religiaj kialoj. Ili iris for por ĝui pli bonan vivon. Moviĝi el loko al alia cele al propra komforto ja estas la natura eco de ĉiu viva estaĵo. Homoj movadas de Oriento al Okcidento aŭ de Sudo al Nordo ĉar mankas socio-politika kaj ekonomia stabileco en iliaj landoj. La liberala tradicio postulas, ke limoj ĉiam estu malfermitaj al tiuj serĉantaj sekurecon, samtiel al la strebado je feliĉo.

Nu kial do Okcidento eble decidu fermi siajn pordojn al la azilserĉantoj? Fermi la pordon ne estas la finofara solvo. Tion ĝi neniam estis. Okcidento, principe tiuj registaroj de l’ekonomie evoluintaj landoj, grandparte kulpas pri la fratecaj murdadoj, kiu enspacis Afrikon, Balkanion, la Hinda subkontinento, Mez-Oriento kaj aliloke. Mi tute ne komprenas, kial en tiuj tagoj de atingpovaj scienco kaj teknologio, homoj devas suferi pro manko de la bazaj bezonaĵoj. Tiom milionon da homoj trasuferas vivon mizeran, kun malmulte aŭ neniom da manĝaĵo, nenia ŝirmo, nenia vesto, nek edukado, kaj fuŝita sano – Iliaj Homaj rajtoj estas malobservitaj ĉiel. Ni ĉiuj anas en la specio Homo Sapiens,kaj vivas niajn mallongajn vivojn sur tiu malgranda planedo en tiu neimageble vasta universo. Do kial ni eble kreu limojn inter la landoj ? Kial ni eble mortigu unu la alian ? Kial ni eble malamu unu la alian ? Ĉu ja estas neebla al ni vivi kun am’, simpatio kaj solidareco ? Ĉu ja estas neebla disdoni juste la riĉojn de l’mondo kaj same ĝian terenon ? Ne estas iu ajn aĵo pli grava ol homa vivo. Ne estas iel ajn kulturo supera aŭ malsupera. Estas nur diversaj kulturaj trajtaroj, kiuj tiun belan buntan mozaikon kune konsistigas. Kune kun la interna ideo de la 1951-a Ĝeneva Interkonsento igu ni tiun mondon vivebla. Ni povas igi la homojn feliĉaj. Ni povas labori por reduktado suferojn de la homoj ĉie ajn. Ni povas fari homan karakteron kun amo, anstataŭ kun malamo, kaj ni povas sekurigi, ke nia specio pludaŭrus.

Merci beaucoup. » (multan dankon)


Taslima Nasrin

(kuracisto kaj virinisma verkisto bengladeŝa)

Kaj ni legu tion:
http://www.monde-diplomatique.fr/2007/04/GARNIER/14594


Esperantigis Roland PLATTEAU 26/2/2003-19/3/2003





 Fortreso E
ŭropo

Aŭ

La mortintoj de l’nova Fer-Kurteno

La jenaj estas listo da okazaĵoj kiam usaj enmigrantoj mortis provante eniri Eŭropon. Tiu nia nuna « Fortreso » Eŭropo, kiun ĉiuj registaroj unanime zorgas plihardigi. La listo ne estas pleneca ! tiu konsistas nur el la trovaĵoj de unu aktivula organizo (« noborders ») dum regula krozado tra la diversaj infornkomunikiloj – ne kun ekstraj serĉklopodoj laŭcelaj – Tiu ilia kolektado ekestis komence de decembro 2002 ; ĝis fino de februaro 2003 ili trovis informojn pri 186 mortintoj…..

Legu :

2 dec. 2002 : La korpo de 32 afrikanoj el sude de l’Saharo, kiuj estis provintaj atingi insularon Kanarioj estas terenportitaj sur la marbordo de suda Maroko. (fonto : NEWS.com.au)

2 dec. 2002 :12 personoj provantaj marveturi trans la Mediteraneo por iri Italujon droniĝis pro la sinko de ilia boato ekster la Libia marbordo. 56 pliaj ankoraŭ “mankas”. (Fonto: Reuters)

5 dec. 2002 : En la londona flughaveno Heathrow du 12 jaraj kaŝvojaĝuntoj estas trovitaj malvivaj en la radekipaĵujo de Ghana-a aviadilo alveninta el Akkra, Ghanao. (fonto : Edinburgh Evening News)

13 dec. 2002 : Afrika enmigranto, kiu estis enirinta Grekujon malleĝe el Turkujo estas trovita malviva apud iu landlima vilaĝo en Trakio Hieraŭ. Supozeble li mortis el malvarmo kaj elĉerpiĝo dum la longa nokta piediro ĉe subnulgradaj temperaturoj. (Fonto :Ekathimerini)

16 dec. 2002 : Kadavro de iu juna viro, supozite Irak-regnana, estas trovita de la franca polico sub kamiono ĉe la trair-depag-budo de Saint-Omer nemalporoksime de la franca haveno Kalezo. La kamiono estis ironta Britujon. ( Fonto : fr.news.yahoo.com)

20 dec. 2002 : Dekdu personoj droniĝis, kaj pri pluraj aliaj timiĝas, ke ankaŭ ili mortis, post , ke du boatoj kie veturis proksimume 100 personoj –precipe Irakaj Kurdoj kaj afganoj – estis trafitaj de ventego ekster insulo proksima al Ateno. ( Fonto : news.com.au)

24 dec 2002 : Tri kadavroj estas elakiritaj post, kiam ŝvel-boato sinkis ekster la orientegea insulo Hios. El tio 14 almigrantoj estis savitaj, dume 4 aliaj ankoraŭ “mankas”. (Fonto: sky news)

25 dec 2002 : ( ….) Almenaŭ tri personoj droniĝis post, kiam boato en kiu veturis dekdu-oj da homoj provantaj atingi Grekujon kunpuŝuĝis al marbordo sur la Helena insulo Korfu. (Fonto : deutscher welle)

3 jan. 2003 : Ses inter la 41 pasaĝeroj en kaŭĉuka ŝvel-boato-kun-motoro dronas pro ĝia sinko post kolizio kontraŭ rifoj kiam transirante la markolo de Ĝibraltaro el Maroko (Fonto : the Guardian)

7 jan. 2003 : Dum la tri lastaj tagoj la kadavroj de kvin viroj kaj unu virino dronitaj estis trovataj sur la strandoj de la Helena insulo Symi. La korpo de alia viro estis malkovrita sur strando en Evia. Ĉiujn oni kredas esti droniĝintaj provante atingi la Grekujan marbordon. (Fonto Ekathimerini)

8 jan. 2003 : Tri Baratanojn 25-30 jarajn oni trovis senvivaj en Vysna Rybnica, apud la Slovak-Ukrjnia landlimo. Konjekteble ili mortis el elĉerpiĝo post sia longa piediro tra la montaro ĉe frostaj temperaturoj. (Fonto : Times of India)

8 jan 2003 : Du Afrikanoj mortis ĉe la landlimo inter Turkujo kaj Grekujo devojiĝinte en minkampon en densa nebulo, provante eniri Grekujon kaŝe, tria el la viroj suferis seriozajn vundojn pro kiuj lia kruro estis amputita. (Fonto Ekathimerini)

12 jan 2003 : Naŭ afrikanoj provantaj atingi la insularon Kanarioj dronis post sinko de sia boato apud Fuerteventura. Kvin aliaj personoj estis oficiale konsideritaj kiel mankajn. (Fonto : news24.com)

19 jan 2003 : Almenaŭ 16 homoj dronis ekster la marbordo de Maroko post, kiam ili haste iris en la maron por eviti armean patrolon. Ili partoprenis grupon da enmigrantoj precipe el nigra Afriko kaj estis sur ŝvel-boato ironta al Hispanujo. (Fonto : bbc news)

24 feb. 2003 : Sarkaŭat Hussejn, 18 jara, mortis provante utiligi kamionon por kaŝveturi al Anglujo. Lia kapo estis dispremita de la kamionaj radoj kiam li falis el ĝi dum ĝi retroveturis ( Fonto : zpajol mailing list)

25 feb. 2003 : 12 migrantoj mortis pro elsekiĝado en boato sur la Atlantiko post, kiam la du personoj, kiuj estis plane gvidontaj ilin al Fuertaventura forlasis grupon da 16 homoj kiam la motoro de la boato kaputiĝis. (Fonto : the guardian)

kaj “fine” (sed ve kompreneble, ne vere fine….) 28 feb. 2003 : la 27-an de februaro anoj de la ukrajnuja limpolicaro trovis la senvivan frostitan korpon de juna viro, apud vilaĝo Kamanitsa en Uzgorodska oblsto, nur kelkajn metrojn for de la Ukrajna-Slovakuja landlimo. Polico trovis en liaj vestoj pasporton je la nomo de 26 jara baratano. (fonto : obozrevatel.com.ua)

esperantigis R. Platteau aprilo 2003




En Sangatte, apud Calais, marborde de la Kaleza Markolo inter Francujo kaj anglujo, kie multe da usaj almigrantoj al Britujo kolektigxas kun espero pasi (tre dangxere, legu la en « voĉoj » aperitan tekston pri « Fortreso Eŭropo »), staris helpcentron de la « Ruĝa Cruco. Ĉar tio tro vidigxis oni, kredante « solvi » la problemon fermigis gxin. Sed la migantoj daŭre alvenas, sen oficiala helpo kaj ĉasitaj de la polico. Nenio nova sub la suno : legu la romanon far Erich-Maria Remarque « La ekzilitoj ». Jen la lastvicaj novaĵoj el iu neoficiala aktivula, kaj malbone rigardita de la aŭtoritatoj asocio :

Situo de la migrantoj je la 1-a de decembro 2003:

Unu jaro kaj monato post la fermo de la Centro de la « Ruĝa Kruco » en Sangatte, la migrantoj daŭre alvenas Kalezon kaj vagadas en kompatindaj kondiĉoj dum plena vintro. La Kolektivo Subtena Urĝece al la Rifuĝintoj (C’SUR) kiu aktivas sur tiu tereno de 1997 klopodas mildigi ilian mizeregon. La senpagaj volontuloj de la Kolektivo prizorgas po 2 manĝaĵaj disdonoj tage, po 7 tagoj semajne, po unu vestaĵdisdono semajne, kuracajn flegojn ĉiuposttagmeze.
Tempo malserenas : la duŝejo fermis siajn pordoj, definitive, ni devos redoni antaŭ la 31-a de decembro 2003 la eks-preĝejon kie ni staplis la stokon da vestaĵoj, ni ne kapablas oferti varmajn manĝaĵon ĉiutege.

Post la arestoj far la polico (70 ĉiutage) restas inter 80 kaj 150 personoj en Kalezo ĉiun nokton, sen ia ajn loĝado, en malvarmo, persekutitaj de la polico, predo de la pasantoj…

Ili estas el Sudano, Irano, Irako, aŭ afganio.Nur la Afgano, ne returnkondukeblaj leĝe ĉimomente, rajtas peti azilon enkadre de la regularon de la Sub-Prefektejo ; la aliaj (90%) estas lasitaj sen rajton, kaj ni devas akompani ilin dum iliaj aladministraj paŝoj, ekzemple veturigi ili ĝis la Prefektejo de Arres, 100 kilometrojn distanca, sen espero pri loĝo. Kian malvaloran bildon de nia lando ili ricavas ! kaj kial tiujkondiĉe ili eble ĉesus riski siajn vivojn por transiri en Anglujon ?





Kio estas la Fondaĵo por internacia laborista helpo

Kio nu estas la Fondaĵo por internacia helpo ? Tiu rezultiĝas de la rifuzo far la Laborista Partio ricevi ian ajn suvencion el iu ajn instanco aŭ registaro. Tiun fonduson mastrumas estraro konsistanta el laboristaj aktivuloj, plejparte eksteraj je la Laborista Partio. La Laborista Partio igis fudamenta, ĉe sia naskiĝkunveno (10an kaj 11an de novembro 1991) la demando pri sia sendependenco politika kaj mona. Tial, dum ke ĉiujare la Oficiala Ĵurnalo de la franca Republiko publikigas liston de la partioj kaj organizoj, kiuj ricevas subvencioj el la Ŝtato, inter ĉiuj tiuj organizoj, Laborista Partio estas la ununura pri kiu la Oficiala Ĵurnalo preciziga : « konforme laŭ la kompreno pri la financado de sia organizo, kiel difinita okaze de ĝia kvara Kongreso, kaj pro escepta malobservo al la modela prezento-maniero de kontoj fiksita far la CCFP, la Laborista Partio alkalkulis publikan helpon sur apartan linion kiel « financajn enspezojn ». »

Kaj ĉiujare, de 1995, jaro de l’unua ŝtata financado, transspezas al la fonduso por laborista helpo la tutan sumon, kiu estas al ĝi pagita de la Ŝtato. Tiu sumo estas proporcia laŭ la nombro da voĉdonoj ricevitaj ĉe la porasembleaj balotoj. Sekvas, ke ĉiu kandidatiĝo prezentata de Laborista Partio ĉe tiuj balotoj estas ago internacie solidareca. Ĉe tiu hieraŭo de la 1an de Majo 2002 pli ol neniam gravas kaj la politika kaj mona sendependenco, kaj la tutmonda solidaraco de l’laboristoj.

Palpeblan ekzemplon pri tiu vi legos en la jena paĝo :

M.D.

Ikbal Maĝumder,

Generala Sekretario de la Federacio de Bengladeŝaj Laboristoj estis murdita en Dako, ĉefurbo de tiu lando, la ĵaŭdon 2an de aŭgusto 2001. Sindikata Aktivulo, li estis unu el la fondintoj de Demokrata Partio de la Bengladeŝaj Laboristoj, filiiĝinta al la Interkonsenta Organizo de la Laboristoj. Post dek-ok monatoj, malgraŭ la kampanjo organizita en Bengladeŝo mem kaj internaciskale, ankoraŭ ne estas konita la vero, kaj ankoraŭ  ne estas plenumita la justo pri murdo de Ikbal Maĝumder. Bengladeŝo, unu el la pej malriĉaj landoj  de la modo, prirabita far la egajn multnaciaj firmaoj, ruinigata de la aranĝoj de l’IMF kaj Mond-Banko, de tiam travivis polikajn skuadojn. Fonduson estas kolektiĝitaj ene de Bangladeŝo mem kaj internaciskale. La Fondaĵo por Internacio laborista Helpo decidis kompletigi la jam kolektiĝitan sumon, por ebligi la konsistigon, interkonsente kun la familio de Ikbal Maĝumder kaj sindikata komitato, prezentanta l’diversecon de la sindikata movado de la lando,fonduson ebligantan precipe sekurigi l’estonton de la infanoj de Ikbal Magumder.

La 15-a de Aprilo, en la ĉesto de ĉ. Kvindek aktivuloj kaj sindikataj kaj de l’estruloj kaj de l’familio de Ikbal Maĝumder, la kolektiĝita sumo estis enmanigata al S-ino Ikbal Magumder.

Tiuokaze bengladeŝaj sindikatanoj dankis tielfraze :

« Al ĉiuj kamaradoj kaj amikoj, al la sindikatanoj, al la internacia Komitato por subteno al la familio de Ikbal Maĝumder kaj al la Fonduso por internacia laborista helpo :

Karaj kamaradoj, ni subskribintaj sindikataj estraranoj kaj aktivuloj Bangladeŝaj, ni dankas vin plenkore pro la solidareco, kiun mi esprimis, kaj la subteno, kiun vi donis al la familio de nia kamarado Ikbal Maĝumder. Unuecon de la laboristaro mondskale tiu subteno palpeble simbolas. Ni ĉiuj estas viktimoj kaj predoj de la sama ekspluatado. La nuna « Tutmondiĝo » kaj la super-ekpluatado, kiun ĝi rezultigas, signifas, ke tiu, kiel Ikbal, kiu stariĝas kontraŭ ekspluatado, estas sub minaco esti « forigita ». Per perdo de Ikbal laboristoj begladeŝaj estas pertintaj amikon, grandan batalanton por la afero laborklasa. Ni estas dankaj al vi esti sentintaj tiun perdon sammaniere, ke ni mem sentis en Bangladeŝo. La solidareca fonduso estas lokumitaj en ŝparkason je la nomo de l’edzino de Ikbal Maĝumder. Interezoj po 6 000 « daka »-oj (120 usonaj dolaroj) estos spezataj al ŝi monate.

 La ĉefa kapitalo estas lokumita en Banko Solani. Poste de kvin jaroj, povos ŝi eligi tiun ĉefan kapitalon por iu ajn uzo, kiun ŝi taksos necesa. Fine volas ni diri al vi, ke estis via subteno grandan kuraĝilon al la lukt-spirito de la aktivuloj ĉilandaj. Ni ĉiuj ja sentas fakton, ke ni ne estas izolaj. Denove dankon, kune kun nia solidareco.

Abul Bashar,

Shahidullah Choudhury,

Lutfar Rahaman,

Abdul Mannan,

Tafazzul Hussain

"On August 4, Iqbal Majumder, General Secretary of the Bangladesh Textile Workers & Employees Federation, was assassinated while walking home from work. Labour leaders in South Asia are charging that Majumder was murdered because of his efforts to build democratic unions, his pioneering role in the movement against privatization and deregulation, and his opposition to "the selling off of Bangladesh to foreign investors." No charges have been laid in his murder. Local and regional labour organizations are calling on the government to launch a full and open enquiry into his death."





Tiom dezirata  „Demokrata transiro en Kubo“

De jam jardekoj la oligopolo amaskomunikila ne ĉesas tondri, ke en Kubo estas diktaturo, ke la gazetistojn oni enkarcarigas po dekoj, ke ne okazas balotoj ... kaj do, ke necesas transiro al demokratio, kun balotoj, en kiuj sin prezentas multaj partioj kun eblo gajni – nu, du kiel en Usono estus sufiĉe, se ambaŭ proponus la saman ekonomikan modelon – kun buntaj balotkampanjoj en kiuj la egaj financaj kaj firmaaj imperioj povos investi je kandidatoj. Temus pri „demokratio“ simila je usona, en kiu ne riskus voĉdoni la nigruloj, nek la malriĉuloj. Kaj kompreneble ne rajtus voĉdoni la laboristoj el aililandoj, nur labori, pagi impostojn, kaj enkontrakti en la armeon.

La « demokratika » Kubo estos bonokaze malmultekosta al la « demokrata » registaro : ne estos plu tiom da kostoj por la sano aŭ la edukado. Jes ! vidu ĝiajn najbarojn Hoduraso aŭ Dominika Respubliko, ili estas landoj perfekte « demokrataj », kiuj tre domaĝas tiaj multekostajn publikaj servoj, kiuj havas nenian rilaton kun demokratio !

Cetere la civitanoj evitiĝos multe da cerbumado : ili ne plu devos kolektiĝi, kiel ili faras sub la « diktaturo » kuba, en asembleojn komunumajn, provincajn, aŭ sindikatajn, por elekti siajn represantantojn. Voĉdonante unufoje ĉiu kvara jaro plene sufiĉos por demokatio. Kaj nepre ili ne devos zorgi pri la efikeco de sia registaro en mezmandato por plenumi leĝarojn pri duontempa eksiga baloto, kiel hodiaŭ estas en la kuba diktaturo.

Se Kubo forlasas la kruelan sociismon, kaj fariĝas « demokrata », ĝi povos kondamni kaj ekzekuti homojn je mortpunoj ne mallaŭdite de Unuiĝintaj Nacioj, kiel okazas en Usono, (kiu eĉ permesas sin mortkondamni neplenkreskulojn, rifuzinte subskribi la Internacian pakton pri Infanrajtoj, kiu estus malpermesinte tion) , kaj tio ebligos ĝis estis Konstanta Ano de la Konsilantaro pri Sekureco. Ĝi rajtos ankaŭ starigi koncentrejoj por malliberuloj sen juĝisto nek advokato, kaj tio ie ajn en sia teritorio, ne nur, kiel okazas nun, en Guantanamo.

Avantaĝoj al kuba « demokratio » eston multaj. Ili estos bonvenitaj en la batalo kontraŭ terorismo, kio inplicas inter aliaj privileioj, tiu ke ĝiaj firmaoj povos gajni profitdonajn kontraktojn cele rekonstrui la « malbonajn » landojn, kiujn ĝiaj bomboj estos antaŭe malkonstruitaj.

Pluse Kubo ne plu havos malbonajn rilatojn kun la aliaj « demokrataj » landoj ; ĝi refondos diplomatajn rilatojn kun la registaro de El Salvador, de la sama partio, kiu aranĝis la Skadronoj de Morto kaj kun Nikaragvo, kiu sukcesis ĉesigi la alfabetigan planon ke Sandinismo estis ekiginta. « Demokrata » kuba prezidanto povos post emeritiĝo komforte retiriĝi tiel, kiel siaj „demokrataj“ kunuloj Pinochet en propra lando, Mobutu en francio aŭ Marcos en Usono.

Krome kaj krone ĝi ne plu havos problemojn kun Eŭropunia « demokratio », en kies balotoj 30% de la civitanoj partoprenas.

Se Kubo elektas « reĝimon de libereco », ĝi rajtos malpermesi al la civitanoj viziti siajn familioj, se tiuj vivas en lando socialisma. Se la kubanoj estus « demokratiaj » kaj egalaj antaŭ leĝo, ili ĝuus la malpermeson sendi ŝinkon aŭ sapon al siaj fratoj aŭ filoj, se tiuj anas an la komunista partio tiel, kial ĝuas jam la kubanoj sub « demokratio » en Miami.

La ununura afero, kiun ne kompreneblas , estas ke antaŭ tiom da avantaĝoj la kubanoj obstinas ne deziri esti « demokrataj ».

Pascual Serrano


(esperantigis Roland Platteau 9-10/7/2004)











Atestaĵoj el Venezuelo

Kolektitaj far Pierre-Alain Vandewalle

 

N°1

« Saluton al la amikoj de Latinida Ameriko, kiuj estas en Eŭropo kaj al ĉiuj personoj, kiuj iam aŭdis pri Venezuelo.

Mi estas dommastrino kun malmulte da enspezoj, ĉar al homoj kiel mi, la intaj registaroj ĉiam forlprenis la rajton je laboro, je edukado kaj je sano.

Ekzemple, de multaj jaroj agrikulturistoj ne povas kulturi grundon siajn.

Mi estas indio-devena, popolo kiu estis humiligata, buĉata, seksperportata, turmentata, kaj hodiaŭ ili (la opozicio al Chavez) volas rei la samon.

La nuna registaro redonis al ni rajton esprimi nian opinion, labori, partopreni, nin organizi kaj partigi.

Antaŭe ni la plej humilklasaj ne povis, eĉ se ni tion volis, alproksimiĝi la pordoj de l’teatro Teresa Carreño, ĉar ni tie ne estis bonvenaj. Kaj ĉiukaze, ni neniam povis esprimi nian opinion. Dum multaj jaroj ni, la indianoj, viroj kaj virinoj, ne havis rajton je io ajn, ni vivadis en timo, kaŝitaj en la kamparoj.

Hodiaŭ la Prezidento de nia Bolivara Republika de Venezuelo redonas al ni niajn rajtojn, skribitaj en tiu konstitucio unuafoje, kalkulas je ni.

Hodiaŭ ili deziras elpreni el ni tiu prezidenton balotelektita de la popolo. La opozicio diras, ke ĝi konsistigas la plimulton. Sed do kie ja estas la kamparanoj, la nigruloj, la mestizoj kaj la indianoj ? Aŭ ili ne ekzistas (ni ne ekzistas) aŭ ili nin ne kalkulas. Tamen ni estas homaj estuloj tiel, kiel ili, pensas ni, suferas ni, ploras ni, ridas ni, suferas ni el la malsameco. La opozicio ne gravigas nin ĉar ni ne havas la potencon, kiun havas tiujn ĝeneraloj, kapitanoj, koloneloj, FEDECAMARAS ( venezuela organizo de la majstraro ; n d l t) kaj  komercaj televidoj kiel RCTV, Venevision, Televen kaj Globovision

Je la nomo de ĉiuj la indiĝenoj kaj kampkulturistoj, mi petas al vi, bonvolu, publikigu mian atestadon, en Latinida Ameriko kaj en la ceteran mondon.

Mia nomo estas Irma Ĉazoy. Mi naskiĝis en Aragŭa, Venezuelo.

Sinjoroj la sekvantuloj de la opozicio, mi diras sekvantulojn de la opozicio, ĉar la veraj oponantoj al  tiu granda ŝanĝado , kiun travivas nia lando, estas la grandaj potencoj personigitaj per tiuj personoj, kiuj estris nian landon dum pli ol 50 jaroj, kaj kiuj nun nomigas CTV, FEDECAMARAS, Demokrata Kunordigado, kaj preskaŭ ĉiuj la komercaj amaskomunikiloj (se ne ĉiuj). Kiam ni diras, ke la nafton posedas la plena venezuelanaro, tio estas ĉar pere de la mono, kiun ĝi lukrigas, povas nia registaro pagi, aŭ provi pagi, la ŝuldon de la intaj registaroj. Sed tiuj opoziciuloj volas ke ni ne repagu, ĉar tio plifortikigus la nunan nian registaron. Gesinjoroj, se ni plu iros kun la tradicaj registaroj, maskitaj en ŝajno de demokratoj, ni alvenos ĝis la stato, ke edukado kaj san, (kiuj estas neforpreneblaj rajtoj de ciu homo) iĝos privatigitaj, kio signifas, ke ne plu ekzistos publikaj kuracaj centroj, nek gimnazioj, nek universitatoj PUBLIKAJ (al ĈIUJ ALIREBLAJ), inter aliaj. Neeblas, ke oni forprenus de ni niajn riĉaĵojn tiel, kiel la nafto; kaj ili ja volas ĝin forpreni, kaj plej serioza afero estas, ke ili estis tuj vendontaj ĝin al transnaciaj firmaoj, donante akciojn al la estruloj de PDVSA (la nacia entrepreno pri nafto) kaj al la mandatitoj de tiu opozicio (la oligarĥuloj, kiuj de ĉiam estris tiun landon).

Sinjoroj la aprobantoj de la opozicio, kiu vekiĝas, ne lasu vin kunpreniĝi en la morteman ludon de tiu opozicio. Por la estonteco de nia lando, kiun konsistigas niajn infanoj. La nunaj opoziciuloj, tute ne zorgas ĉu vi mortos, sekurigite ke ili povu posedi, profiti el siaj interesoj. La nuna opozicio estas malesperiĝanta, ĉar gi estas perdanta siajn privilegiojn, kaj ĝi konsciiĝas, ke Prezidento estas  posteno, kiun ili ne povas gajni.


Esperantigis R.Platteau jan 2003




LA FABELO DE ROZELANDO

 

Unu fojon tio okazis dum tempoj foririntaj :

En la graflando Rozelando vivadis loĝantaro diligentema. Prospero kaj kunvivemo tie regis.

Nokolao, kvina filo de iu farmisto ĵus atingis plenkreskiĝon. Li iris al sia patro kaj diris : « Patro, la farmbieno ne bezonas kvinan paron da brakoj pro prosperi plu. Nu aŭdiĝas multaj loĝantoj de la graflando bedaŭrantaj la mankon je festvestoj; Tial mi dezirus establiĝi kiel teksisto».

« Jen bona ideo », respondis la patro. « Mi povas doni al vi la malgrandan garbejon, ke vi tie instaliu vian laborejon. Sed, kiel vi scias, mi ne havas tro da mono por niaj aĉetadoj en foiroj. Kaj dume vi bezonos sufiĉe da. Iru do viziti, je mia nomo, al la Ĉefa Montenanto de la graflando, sinjoro Oro ».

Tiel dirite tiel farite. Nikolao tre mirigatis, dum la interparolo, vidi la Ĉefan Montenanton tiom komprenema kaj aferoj tiom facilaj. « Vi bezonas 250 eskudojn ? Vi ekhavos ilin. Alportu tiun bileton al la kasisto. Li donos ilin al vi tuj. Bonan kuraĝon, Nikolao ! »

Nikolao dankegis; sed en la koridoro li eksentis dubon: „Li ne difinis al mi repagdaton, nek interezokvanton“, li do reiris frapi enirpeton al la pordo, por demandi pri la kondiĉoj de tiu prunto.

„Ni ne pruntedonas al vi tiujn eskudojn, ni donas ilin al vi. Ekvilibro de la mona cirkulado estas nun efektivigita en nia graflando. Do bezonatos iom pli da elspezpovo al nia regatoj, por aĉeti vian belajn vestaĵojn. La mono, kiun ni donas al vi por aĉeti vian lignopecojn, viajn lanaĵojn, viajn tinkturojn, sed ankaŭ por ke vi povu krei familion, iros en iliaj poŝoj pere de viaj aĉetoj. Vi utilos al la socia kolektivo kaj la ekvilibro plu ekzistos.

Tio simplas ! Iru do ! Kaj benu vin Dio ! »

Admonkonkludo de tiu fablo :

- 1) La mona maso devas konstante esti kunligita je evoluoj de progreso teknika kaj de la loĝantaro de la nacio. Se plinombriĝas la loĝantaro, aŭ se kreskas la faradoj, ankaŭ la cirkulanta monmaso kresku, tio ne estas inflacio. Ekzemple por povi labori devas la virinoj helpigi sin en la domo ; tiel kreitas du laborpostenoj, kio pliigas la Brutan Nacian Produkton, kaj bezonigas monkreadon.

- 2) Mono estas socikolektiva posedaĵo. Ĝin emisias ties mandatiito. Ĝi kostas nenion pli ol la prezo de la papero kaj la salajroj por ĝin fabriki. Sed Hodiaŭepoke ĉar ŝtato abdikis sian regan potencon elfari monon, la necesigita pliiĝo de la monmaso faratas en formo de buĝeta deficito. Tiu financatas pere de pruntado, kaj kostas multekostegajn  interezojn. La mono kreita, kreitas en formo de ŝuldoj, ĝi iĝintas posedaĵo de la bankoj, ne plu de la socia kolektivo. T. e. : la popolo perdintas sian suverenecon. Ĝi estis forprenita de tiuj, kiujn ĝi estis balotinta kiel reprezentantojn.

- 3) Kio okazintus pri Nikolao, se la monon, antataŭ prudente doni, oni estus pruntedoninta, kaj cetere pli kontraŭ interezo ? Per elspezi la 250 pruntedonitajn eskudojn, li ja kreskigintus la monan mason de la kolektivo. Sed per repagi ilin, tio estas senigi sin je ili, li tiufoje estus malkreskiginta la monmason, kiu estus reveninta al sia komenca nivelo. Krome per pagi interezojn ( kiuj povus esti samvaloraj, nome 250 eskudoj, se lia prunto estus je 8% en 20 jaroj aŭ 11% en 15 jaroj), tiam li estus malkreskigita la monmason. Fine lia nova agado, anstataŭ pliriĉigi la kolektivon, estus ĝin malriĉigita. Ja tiel aferoj okazas hodiaŭepoke! ... Des pli vi laboras, ju pli vi malriĉiĝas.

A-J Holbecq

Esperantigis R. Platteau

28-29/8/2003





la ekonomia teruro


En 1960 en Eŭropo ne plus ekzistis almozuloj, elĵetuloj nek senhejmuloj .... nun novliberalismo reaperigis kaj multobligas ilin ade.


Eltiraĵo el la libro « La ekonomia teruro » far Vivianne Forrester
- 1996 – kies eksploda famigo igis ĝin tradukita al 22 lingvoj
.

“Veras, ke se ni akceptas la ekziston kaj ties pejzaĝojn tiaj, kiaj ili prezentiĝas, aŭ oni al ni ilin prezentas, se ni aliĝas al la konsilitaj, por ne diri aŭtoritataj, vidpunktoj, al la aŭspiciitaj tendencoj, se ni estimas, ke estu ĉiam pli favoritaj la favoritojn, kaj flankenŝovitaj la aliajn, se ni glate glitas, laŭ la aranĝita ordo laŭlonge de la irejo difinita, se ni eĉ entute aprobas tion, kion ni estas severe admonitaj lasi fari, ni perceptos nur la harmonion tiel elfaritan…..

Ni estos forŝteliĝe evititaj ioman ajn demandadon pri la aliaj…. Ni estos obeintaj je l’malpermeseco, kiu fordeflankas nin de la stagnaj mizeregoj, samtempaj je niaj vivoj….

Juna, esti energio dekomence, kaj senĉese, kontinue, malestimata, kastrita; aŭ maljuna laceco, kiu ektrovas neniun repoz-ejon kaj, memevidente, neniom da komforteco, nek ian ajn rigardon. Angorego, senkonsileco de tiuj « elĵetuloj », de tiuj estontaj iĝi tiaj, kaj pri kiuj oni forgesas, oni rapide forgesos, ke ili estas, ĉiu, malespere enskribita en unu nomo, ĉiu en unu konscienco, se ne ĉiam en ia loĝejo « fiksa ». Ĉiu predo de tiu korpo nutrenda, ŝirmenda, kuracenda, estigenda, kaj kiu sufere balastigas. Tie ili estas kune kun sia aĝo, siaj manartikoj, siaj vejnoj, la malsimpla fajneco de sia nerv-sistemo, sia seks-organo, sia stomako. Sia tempo difektigita. Sia naskiĝo, kiu iam okazis, kaj estis al ĉiu La komenco de l’Mondo, la arbarrandlumo je la daŭro, kiu kondukis ilin tien.

..... Rigardoj pli neelteneblaj kiam, kiel po foje okazas, ia atendo tie plu vivas. Ofte ne estas pli kruela angoro ol espero. Pli kruela tremo. Kaj nenio estas pli terura ol la fino de si okazinta longe antaŭ morto, kaj kuntrenonta dum la vivo. Tiuj paŝoj defalintaj. Tiu malĉeesto ekde nun je vojo, kaj kiu travojendas.

.....Unu el tiuj, kiujn oni ne „rigardas“ nek agnoskas, kiuj ne rajtas je la karno de vortoj sed je mallongigaj literaroj, tiuj fantomoj de vortoj : SDF (= senhejmuloj N.dT.), RMI-uloj (= kiuj ricevas Minimuman Renton de Insertado N.dT.), aŭ fojfoje ... nenio. Danĝero altiĝas ĉe sennomeco. Tiuj komencliteroj oficialigas elĵeton al sensignifeco, ili konsekvencas la fortranĉon de l’estinteco, la forkonfiskon ĉian biografion, etigita al kelkaj majuskloj, kiuj eblas komparati al la signoj, kiuj stampas la brutojn en gregoj. Komencliteroj, kiuj emas banaligi la nekonsenteblan, ordigante ĝin en konvenaj kategorioj, sub mutaj literoj, kiuj maldiras la neelteneblan kaj senbalastigas nin el la skandalo per sankciante ĝin.“

Tradukis Roland Platteau 14/8 18/10/2003






Preteratentitaj vizaĝoj de milito

« Vi preterpase rimarkos, ka la leĝofaranto kondamnas uzon de fizika perforto sed, ke neniu jam kondamnis uzon de mono kiel trudrimedo. Dum la draŝadoj ebligitaj per potenco de mono estas ege pli dolorigaj ol uperkuto sub la mentonon. » (Algarath)

« La .oligaĥkuloj kaj iliaj trabantoj, pelitaj de potencavido, monavido, kaj ordonekzalteco senlimaj, gardas per faŭko kaj ungo sian privatigon de la mondo. » (Jean Ziegler, speciala raportisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj pri rajto je nutrado)

En skalo de la malplejaj penoj, la ago eligi bondeziron lokiĝas tuj post la ago spiri. Bondeziri, ke la milito ne okazu (temas pri la milito al Irako, teksto publikigita en januaro 2003) tio estas implicigi, ke ni nun vivas en stato de paco. Nu tiu timata milito, tiu per bombaviadiloj, rakedoj kaj aliaj tankoj, estas ne pli ol la perarmila paroksismigo de tre reala kaj ĉiemerganta milito, tiu, kiun la riĉuloj direktas ĉiutage kontraŭ la malriĉuloj de la planedo, t. e. kontraŭ plejparto de la homa gento.

Mi ĉi tie vole lasas ekster mia temo ĉiujn la perarmilajn konfliktojn, kiuj estas okupomilitoj kaj, kiuj de Palestino ĝis Kolombio pasante tra certaj afrikaj landoj sin vestis danke al lingva artifikado per pudoraj kaj falsaj nomoj tiel, kiel «batalo kontraŭ terorismo ». Mi volas fokusumi je la kolektivaj murdoj, kiujn sistemo eligas pro sia nura konsekvenceco kaj, kiuj estas faktece rezultado de milit-agoj.

Temas pri milit-ago tiam, kiam aĝiotistoj sinkigas valuton kaj rezultigas ĉe la la plej malprosperaj malriĉiĝon, kiu transigas ilin en malsanon kaj morton. Temas pri milit-ago tiam, kiam la Internacia Mon-Fonduso kaj la Mond-Banko altrudas al la malriĉaj landoj inferajn kaj mortigivajn investado-kondiĉojn, laŭmaniere de la « baptopatroj » mafiaj farantaj proponojn nerifuzeblajn. Temas pri milit-ago tiam, kiam la subaĉetitaj elituloj de la malriĉaj landoj, transiga rimeno de tiuj en la riĉaj landoj, malriĝigas siajn sampopolanojn eligante el sian patrujon la komunajn profitojn, cele meti tiujn ekster atingpovo de la popoloj en la impost-paradizojn.

Sed tie ne ĉesas la ĉeno militeca. Ĝin ekstremaĵo de logiko oni iru. Temas pri milit-ago, kiam la burĝa leĝeco de niaj riĉaj landoj permesas al bankoj teni filiojn en tiuj impost-paradizoj mem. Ĉar tiuj ebligas al ĉiaj mortigil-negocistoj, mafiaj kaj aliaj, fari sian ŝakro ene de sekreto plej malnobla. Temas pri milit-ago kaj kuŝas sango sur la kontraktoj, kiam certaj inter niaj samlandanoj iras kaj kuŝas siajn riĉegaĵoj en sama lito, kiel la krimeguloj, en la komforto de tiuj mem impost-paradizoj.

La vortojn milito kaj paco oni redifinu konsiderinte de la hodiaŭa realo. Dume de la agresmilito usona en Vjetnamio, bombaviadilaj pilotoj mortigis aŭ bruligis per napalmo, de super en la aero, dekmiloj da personoj, ne vidante iam iun ajn kadavron. Oni estis mortigadanta je distanco, ne malpuriganta siajn manojn. Tielmaniere temas pri certaj ekzekutistoj de l’kapitalo, kiuj presas klavojn de komputilaj klavaroj cele faligi la prezon de krudaj materialoj, mergante en la malsaton (la maleston ?) plenajn logantarojn.

Kaj kion diri pri tiuj juristoj, kiuj argumentaĉas pri avantaĝoj de la rajto je intelekta posedorajto, kiam temas iafoje pri gardi sub patento kuracilojn, kiujn la sanktsankta merkato-leĝo igas malhaveblaj je milionoj da homaj estaĵoj. Oni invokas la posedorajton, dum fakte temas pri mortigrajton. Ĉar ne ni forgesu : lasi morti estas mortigi.

Temas pri milit-ago kiam la riĉuloj de la planedo akumulas sen malsatofino sensencajn monsumojn kies amplekso tiomas, ke eĉ la vorto « riĉego » perdas ĉian signifon. Temas pri milit-ago, ĉar tiu maldeca riĉaĵo, kiu estas “privata” nur per nomo, ofte ne submetatas je impostoj aŭ akcizoj simple, ĉar ĝi fariĝas kaj moviĝas en nebulozo de la super regnaj financaj spekulacioj. Ĉu necesas rememorigi, ke tiu nedispartigo pri la riĉaĵoj grandparte kialas pri la 100 000 ĉiutagaj mortoj, kiuj la Organizo pri Nutrado kaj Agrikulturo (angle FAO) denuncas en sia lasta raporto pri malsato en la mondo. Ankaŭ temas pri milit-ago, kiam oni postulas rapagon de ŝuldo al loĝantaro, kiun ni elsangis per pago de interezoj sumiĝantaj pli alte ol la pruntita kapitalo, kaj el kiuj rezultiĝas parte nian riĉecon.

Ĉe ĉiuj tiuj milit-agoj ekzistas aganta kunkulpeco de certaj lakeaj intelektuloj, komisiitaj pri pravigi tiun ordon, kiun ili kvalifias natura. Tiuj ideologiistoj, primerkataj fundamentistoj, alvokas al la raciismo cele subteni la logikon de tiu ordo, dum la realo malkaŝas ties ruiniga malklerecon.

Ĉiu vereca paciismulo ne prave povas limigi sin al lukto kontraŭ tiu pli malkaŝa kaj kruda militiro forgesante la alian, tiun, kiu mortigas homojn po milionoj ĉiutage, tiun, kiun la riĉuloj en nia planedo faras kontraŭ la malriĉuloj.

Robert Jasmin Prezidento de ATTAC-Kebeko

http://www.republique.ch/journal/jan-mars03/guerre/index.html

alesperantigis Roland PLATTEAU 28/6-23/8/2003






PAROLADO de EVO MORALES

Plenumanta Sekretario de la

 kvin federacioj de kamparanoj en malsupraj terenoj de Bolivio

(kaj sukcesonta duan lokon en la porpresidenta baloto de Bolivio dum Julio 2002)

eldirita antaŭ la speciala kunsido pridroga de la Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj

en New-York 8-10-an de junio 1998

Sinjoro Prezidento de tiu speciala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, delegitoj.

Mi pensas, ke tio ne estos la lasta internacia konferenco pri la drogoj. Tamen mi volas esprimi mian dankon pro la okazo alparoli al vi, humile kaj sincere, sed ankaŭ firme kaj klare, kiel kamparano inter ĉiuj tiuj kamparanoj, kiuj kultivas la « Coca » folioj en Bolivio, Peruo kaj Kolombio.

La folio de « coca »

En la Anda mondo kultivi la folio de « coca » neniam estis krimo, pli bone privilegio. La klimato igas la kultivo malfacila sed egale rekompensema, ĉar « coca » havas multajn kultivajn avantaĝojn kaj uzojn positivajn al la consumantoj. Kiel vi scias « coca » estas daŭra arbedo, kiu kapablas prosperi eĉ en plej sendankaj grundoj, havas malpli da ĉirkauŭumaj kromefikojn ol aliaj kreskaĵoj, estas rezistema kontraŭ malsanoj kaj plagoj, kaj la folio estas pli facile stokebla kaj transportebla ol iu ajn alia terkultiva produktaĵo. Kaj vi ankauŭ sciu, ke la tradicia kuracarto And-a estas utiliginta « coca-n » dum jarcentoj por mildigi gastrajn problemojn, ĉesigi sangelverŝojn, fermi vundojn, kaj malakrigi doloron. Per « coca » laboristoj maksimumigas l’utiligon de iliaj energioj, kaj vojaĝantoj kontraŭas la problemojn ligitaj kun granda altoniveloj. La andaj familioj esprimas korinklinon kaj solidarecon al « coca ». kiel produkti tiom profitdonan planton povus ne esti ja inda agado ?

Sed kulturaj antaŭjuĝoj ĉiam kontraŭbaris la vojon al tion kompreni. Dekomence de nia kolonia historio tiuj, kiuj kondamnis la indianojn kiel sovaĝojn kaj sensciulojn, kondamnis « coca-n » kune kun kulturoj al siaj malsamaj. Nia muziko ne estis muziko, ĝi estis folkloro, nia lingvo nur dialekto, nia religio idolkulto, nia « coca » malvirtaĵo. Kaj ili provis altrudi ilian muzikon, ilian lingvon, ilian religion, ilian mavirtojn.

Temppasinte alformiĝis la antaŭjuĝoj al « studoj », kiuj estis la fundamento por la nejusta Interkonsento en 1961, kiu proponis ekstermi la kultivadon kaj elradiki la konsumadon de « coca » Kaj nuntempe la misuzo de « coca » alligis plian riproĉon al la folio : tio esti la materialo al malleĝa stimulilo.

Kiam ulo falpuŝiĝas kun ŝtonon, kaj tiam kulpigas la ŝtonon, ni pridiras tiun personon nematura, iu , kiu forkuras el siaj responsoj. Kion povas ni do diri pri l’ŝtatoj kaj socioj, kiuj kulpigas la drogojn pri l’sociaj problemoj ?

La kontraŭdroga milito

Kaj same kiel tiu, kiu kulpigas la ŝtonojn pri sia duonfaliĝo, neniam paŝos trankvile, senĉese rigardanta l’ŝtonojn kiel minacon, neniam kapablos ni solvigi sociajn problemojn niajn, se ni kulpigas la drogojn pri ili.

Hodiaŭ pli da rimedaĵoj, pli da policanoj, pli da juĵistoj, prokuroroj kaj malliberejoj estas dediĉitaj al tiu problemo ol en iu ajn epoko el la tuta homara historio. Hodiaŭ pli da homoj ol iam ajn kuŝas en karcero, kulpigitaj pri produkti, ŝakri aŭ vendi drogojn. Do, pli da familioj ol iam ajn suferas forlasiĝon kaj malfacilaĵojn pro juĝa kaj leĝaplikiga sistemo, kiu kreskas kaj kreskas plu, sed kiu ne solvas la problemojn. Hodiaŭ produktado, uzo kaj konsumado pri pli kaj pli da substancoj estas malpermizitaj aŭ reguligitaj. Tamen en la hodiaŭa mondo pli kaj pli estas da produktantoj kaj konsumantoj pri drogoj ol en iu ajn epoko de historio ;

Mi ne estas kontenta. La kamparanoj ne estas kontentaj. Neniu devus esti feliĉa kiam la rimedoj de l’Homaro estas malŝparitaj tiele.

Tiu situacio ekigas suspektanta. Kiam malsukceso estas tiel plena kaj konstanta, tio sugestas nur unu aferon : tio estas intenca. Ĝi sugestas, ke neniu havas intereson pri solvi la efektivajn subsidantajn problemojn, ke tio estas hipokrita milito, kiu cele forkondukas kaj deflankiĝas atenton de l’homoj.

Ni demandu al ni : ĉu volas ni obstini en tiu fiasko ?

Ĝustaj respondoj al la malĝustaj demandoj

Kiel trakti la drogan problemon estis, kaj estos priparolata ĉi tie. Multaj unuelaj respondoj estos ja bonaj, kaj sinceraj. Sed la politikoj plu estos  malbonaj se ni plu provizas respondojn al la malbonaj demandoj.

La milito kontraŭ drogo gviditis per maltaŭgaj priokupoj kiel : kiu estas la pli ege konsumita drogo ? kiom da tiu estas konsumita ? kiel kaj kie ĝi estas ŝakrata ? Tiuj demandoj igis nin fiaski, ĉar ili malhelpis nin demandi pli gravajn demandojn, la demandoj, kiun kondukus nin al l’fundamento de la afero, ĉar nin ili trudas rigardi al ni mem. Nenia drog-politiko iam estos trafa tiomlonge, ke jenaj demandoj plu estos senrespondaj : kial estas drogoj konsumitaj ? kial homoj konsumas iun drogon kaj ne aliajn ? kaj plej grave, kial estas homoj, kiuj bezonas drogojn ?

Liveri respondon ne facilos. La usonanoj estu priklarigontaj la senesperecon en la nigrulaj kaj hispaneskaj kvartaloj, la malplenecon en la vivo de la eminentularo, la adorado al kemiaĵoj  meze de la averaĝaj klasoj Kaj ni bolivianoj, peruanoj, kaj Kolombianoj estu klarigontaj la malricĉecon de plejuloj, la mankon pri rimedoj je tiuj el ni, kiuj volas plibone vivi, la ambiciecon de tiuj, kiuj imitadas la riĉajn kaj famajn. Malfacilos respondi tiujn demandojn, sed farinte povos ni pritrakti al tiujn problemojn. La milito kontraŭ drogoj estos aliigita en tion, kion ĝi estu :lukto por homecigi vivon mem.

Ne ni estas la problemo, ne volas ni esti la viktimoj

La politikoj pridrogaj, kvankam ili nekapablas solvi la subsidantajn problemojn, influas gravflanke al niajn vivojn. Al ni ĉiuj malutilas, kiam rimedoj estas fordirektitaj, aŭ leĝoj estas aligitaj por redudkti niajn rajtojn. Sed indianoj kaj kamparanoj en Latina Ameriko ja pli suferas. Nia “coca” kultivado estas deklarita malleĝa, ni estas rigardataj kaj traktataj kiel deliktulojn, ni estas persekutataj kaj mistraktataj senĉese.

Ili diras, ke ili uzas « la karoton kaj la bastonon » al ni. Ili reduktigas la prezojn de « coca », kaj ili atendas, ke la malriĉigitaj kamparanoj risku kultivadon pri novaj produktoj, kiuj ne estas adaptitaj al la kondiĉoj, kaj pri kiuj ne ekzistas merkatoj. La registaroj uzadas malriĉecon kiel bataliion en la milito kontraŭ drogoj. Ĉu justa ? Ĉu morale ĝusta? Reduktado la prezojn de « coca », krome, ne nur suferigas la kamparanojn, sed helpas al la aĉetontoj, ambaŭ la leĝaj kaj la malleĝaj. Tiuj ĉi profitas el la « karoto ».

Kaj kio pri la « bastono » ? Tiun ĉi nuran jaron en Bolivio militistoj kaŭzis morton de 12 homoj dum siajn streboj al trude elradiki kultivon de « coca ». Tiu morto-kvoto estas multoble pli granda ol la morto-kvoto rezultanta de trouzo je kokaino en Usono. Esploro montras, ke en 100 000 kokain-uzantoj, po 4 mortas pro trouzo aŭ toksiĝo. Surbaze de tio, kion ni travivis tiun nuran jaron, la milito kontraŭ drogoj rezultas po 12 mortoj inter ĉiuj 15 000 kamparanoj (aŭ en 100 000 po 80). La kuracilo pli malbonas ol la malsano. La registaroj sentas sin devigitaj, kaj estas sub insistado pliigi la dozon. Kaj ĉiam malpli kaj malpli da ebleco al dialogi aŭ al serĉi alternativajn solvojn

Ni la kamparanoj mobilizis nin por defendi niajn vivtenojn, kaj ni serĉis interkonsenton pri politikoj, antaŭmetante kompromisontaj proponojn por intertrakti. Ni petis al helpo por industriigi « coca-n » cele eviti ĝian malleĝan uzon. Ni petis merkatojn por niaj rikoltaĵoj aliaj. La registaro nin forĵetas argumentanta , ke ĝia politiko devas laŭiĝi laŭ la internaciajn sindevontigoj. Tio signifas, ke Kunvenoj kiaj tiu-ĉi, kiuj formulas kaj aŭtoritatas Interonsentojn kaj internaciaj Traktatoj , kunkulpas kaj kunrespondecas pri la subpremado. Kiu ja ĉi-tie pretas respondeci pri la mortoj de miaj fratoj kaj fratinoj ? Ja pri la suferigaj fiaskoj en tiu milito hipocrita, kaj pri la profitegoj kiuj el tiu akiriĝas al unu malplimulto ?

Estas mi kamparano, sudamerikana indiano, el la Aymaraa-gupo, heredinto je miljara kulturo, kaj egale je multcentjara suppremo. Estas mi civitano de malgranda malriĉa lando, kaj partoprenanto de tuttera mondo. Tio estas la kaŭzo, ke mi sentas,ke mi rajtas peti el vi esti honestaj ĉe viaj pripensoj, kaj singardemaj ĉe viaj decidiĝoj. Ne kulpigu la ŝtonojn pri viaj mispaŝoj kaj elpensu rimedojn pri l’problemoj de homoj, la problemoj el marĝenuleco, kiuj igas unujn misuzi drogojn kaj aliajn sin vivteni per kultivado la materialojn al ili.

Ni ne estas la problemo ; ni volas esti parto en la solvo. Tial petas mi al vi: ne plue pelu nin, ĉesu premi nin, ne aliformu nin malleĝulojn nur pro, ke vi ne volas aŭ ne kapablas konsenti la veran econ de viaj problemoj. Ni esperas, ni petas, ni postulas, ke vi respektu nin kiel homajn estaĵojn, ke vi donu al ni eblecojn vivi kiel terkulturistoj, ke vi aŭskultu nin kiel civitanojn. Ne ni estas la problemo. Helpu al ni esti parto en la solvo









Le Pen kaj la koncentrejoj

Retmesaĝo sendita en iu babilforumo de iu Bernard Coadou, la 14/8/1998

Saluton,

Kiel multaj, mi estis profunde ŝokata pro la hontindeco de National-hebdo. Sed pli bone ol elversiĝi pri la naŭzo kiun, tio rezultas al mi, volus mi memorigi fakton : kiel ĉia politika movado faŝismo havas komenco kaj fino. La finon ĉiu konas :tio estas la eksterm-koncentrejoj. La komenco, la ek-komenco, la malpli ekstrema speco de faŝismo estas iel ene de ĉiu el ni : tio estas opinii, ke unu grupo malsama je la sia estas malpli bona ol la sia. (Mi emfazas, ke la aserto ne estas nuancigita). Ekzemple, oni povas rigardi la deliktulojn kiel krimulojn (kiel ĉiuj faŝismuloj faras), aŭ pli subtile rigardi la anojn de sekto kiel danĝerajn frenezulojn (tio estas afero de pli da homoj ol nure la faŝismuloj).

Kontraŭ tiu malbono do, kiu nin ĉiujn infektas, oni luktu : oni forkondamnu ĉiujn trorapidajn prijuĝojn, kaj ĉiam pripensu defore la aferojn antaŭ ol taksi iun grupon, inkluzive la plej malbonajn (faŝistoj aŭ pedofiluloj ekzemple), por ne riski iam fali en deliraĵojn hitlerecajn. Ni ne forgesu, ke laŭ iuj buĉadi la faŝistojn aŭ la pedofilulojn estas inda afero, same ni ne forgesu, ke al Hitlero buĉado de la judoj estis inda afero.

Mortu la trorapidaj juĝoj, rektaj alirejoj al ĉiaj faŝismoj !






MI ESTAS VIA SPIONO

poemo de Mordechai VANUNU

Mi estas la dungito, la teĥnikisto, meĥanikisto, ŝoforo.

Ili diras : tion faru, kaj nun tion, ne rigardu dekstre, nek maldekstre,

Nepre ne legu tion, kion skribitas. Ne rigardu la tuton

De la maŝino. Vi

Respondecas pri nur tiu-ĉi bolto. Nur tiu-ĉi kaŭĉuka stampilo....

Jen ĉio, kio rilatas al vi. Ne zorgu

Pri tio, kio okazas super vi.

Ne provu pensi por ni. Ek ! ŝoforu !

Pluiru. Antaŭen, antaŭen.

Tion pensis la plenkapuloj, la inteligentuloj, la futurologoj.

Ne estas por timi. Ne maltrankviliĝu.

Ĉio iras glate.

Nia eta dungito estas diligenta laboristo.

Li estas

Simpla meĥanikisto.

Tio estas sengrava viro.

Oreloj de la sengravaj homoj ne aŭdas, iliaj okuloj

Ne vidas.

Havas ni cerboj, ili ne havas da.

Respondu mi, diris al si, diris

La malgrava viro,

La viro kun proprepropra cerbo. Kiu

Respondecas ? Kiu scias

Kien veturas la vagonaro ?

Kie kuŝas ilia cerbo ? Ankaŭ mi havas cerbon.

Kial mi vidas la tuton de la maŝino ?

Kial mi vidas la abismon,

Ĉu estas ŝoforo sur tiu vagonaro ?

La dungito-ŝoforo-teĥnikisto-meĥanikisto

Levis la okulojn.

Li malantaŭenpaŝis, kaj vidis - kia monstro !….

Neeblas kredi. Frotis al si la okulojn kaj – jes,

Ja ! Mi ne deliras; Ja mi vidas

Monstron. Mi partoprenas la sistemon.

La oficialan dokumenton mi subskribis. Nur nun mi legas

ties ceteran tekston.

Tiu bolto estas peco en bombo. Tiu bolto estas

Mi!

Kial tion

Mi ne pli frue vidis, kaj kial eblas, ke

La aliaj

Plu enlokigas la boltojn ? Kiu alia scias ?

Kiu vidis ? Kiu aŭdis – La imperiestro

Ja tute nudas.

Lin vidas mi. Kial mi? Tio ne estas afero konvena al mi.

Tio egas tro.

Stariĝu, kaj kriu. Stariĝu kaj al popolo diru.

Vi kapablas.

Mi, la boltulo, la teĥnikulo, meĥanikisto –

Jes , vi.

Vi estas la sekreta agento de la popolo. Vi estas

La okuloj de la nacio.

Spion-agento, diru al ni tion, kion vidis vi. Diru al ni

Tion, kion la inicitaj, la intenligentaj, al ni

Kaŝis.

Sen vi estas nur la abismo,

La katastrofo.

Mi ne havas elekton. Mi estas eta viro,

civitano,

unu el la popolo.

Sed mi faros tion, kion mi devas fari. Mi aŭdis voĉon de mia konscienco

Kaj ne estas loko kie mi povus kaŝiĝi.

Mondo malgrandas, malgrandas kontraŭ Big Brother.

Mi deĵoras mian komision. Mi plenumas mian devon. Ĝin forprenu el miaj manoj.

Venu, vidu mem. Malpezigu mian ŝarĝegon. Haltigu la vagonaron.

Elvagoniĝu ! La plejposta stacio : Nuklea Katastrofo. La plejposta libro, la plejposta maŝino. Ne ne plu estas da.



Mordechai VANUNU,
naskiĝinta en 1954 en juda familio en Maroko,. laboris inter 1976 kaj 1985 kiel teknikisto en Israelo en la sekreta nuklea esplorejo Dimona. li malkovriss , ke Israelo elfaris atombombojn.  Antaŭ la publikigo de la Vananu-a artikolo en la londona SundayTimes, li estis la 30-an de septembro en 1986 far Misraela Sekreta Servo forrabita en Italio. La israela registaro neis dum 6 semajnoj, ke ili scias ion pri loko de Vananu, sed tiam Vananu sukcesis doni vivsignon al ĵurnalistoj, per vortoj markitaj sur manplato ŝtelmontrita al la gazetfotistoj. Li estisjuĝita pro spionado juĝita je 18-jara mallibejo, el kio li plenigis 11 jarojn en solĉelo. Dum tiuj jaroj li verkis tiun poemon..


Esperantigis Roland Platteau 28/4/2004



Israel Adam Ŝamir


De kelkaj jaroj oni aŭdas aŭ legas pri tiu viro, judo naskiĝinta en soveta Rusio, li elmigris en Israelon, partoprenis en ties armeon, sed poste ekkonsciensiĝis, kaj iĝis firma defendanto de la Palestinoj. li ankaŭ fariĝis kristano, kaj deklariĝas sin ne plu « judo » sed « juddevena palestinano ». Li apogas ne du-ŝtatan solvon, sed (same kiel antaŭ li Martin Buber aŭ Jehudi Menŭin) unikan ŝtaton kun plena egaleco inter judoj kaj nejudoj). Pri la agresoj kiujn celas lin kaj la esenco de lia penso ni lasu al li la parolon : Jen « Averto », kiun li metis komence de lia libro « Nia-Damo de la Doloroj »


Averto


[Grava dekstra israela taggazeto, Maariv, publikigis tre longan artikolon (kvar paĝoj, formato A3) atakantan min, sub titolo « Malamiko Ene ». La aŭtoro, Ben Dror, enketis pri mia persono, li kontrolis miajn deĵoratestojn, kolektis citaĵojn, kaj kvalifikis min « kontraŭsemida rasisto » antaŭenpuŝiĝanta « naŭzigan rasisman teorion ».]

Tiu juna gazetisto forgesis ja nur unu aferon. Kio do Israel Ŝamir, tiu malamiko de l’popolo, proponas, ke oni faru je la judoj, kiujn li tiom malamas, se oni kredas Ben Dror? Kion li alvokas? Ilin likvidi? Genocidon? Malprivilegion? Kial estas liaj artikoloj tradukitaj al pluraj lingvoj, de la franca ĝis la turka kaj de la rusa ĝis la hispana? Kial li estas invitita por fari prelegojn en la plej laŭdataj universitatoj, ekde la kalifornia Standfordo ĝis la norvega Tronheimo, kaj tiu de Kuala Lumpur en Malajzio ? Por, ke li alvoku al ekstermo ? La respondo al tiu demando ne estas kaŝita je la vido de Ben Dror: ĝin li ja konas tre bone, ĉar tio estas skribita je ĉiu fojo, kiam mia nomo menciatas. Sed se li ĝin skribus, disfalus la plena skafaldaĵo liaartikola.

Ekde jaroj mi alvokas en miaj verkaĵoj je la plena egaleco por ĉiuj la loĝantoj de Palestino, je unu Ŝtato, kaj je egalaj rajtoj por ĉiuj ties civitanoj, el kiun balotrajto, estu tiom bone por aŝkenaza judo el Ramat Aviv aŭ palestinano  el Nabluso, por maroka judo el Ofakimo aŭ ruso el Hajfo. Mi admonas, ke oni frakasu ĉiujn la leĝojn, kiuj starigas diskriminon inter judo kaj nejudo, ĉefe la fia leĝo tielnomita de « malĉeestaj posedantoj » (kiu ebligis konfiskadon de la domoj kaj kampoj de la palestinanoj). En la enirpaĝo de mia retejo www.israelshamir.net, estas skribita tutlitere : « kun Edward Said, Israel Ŝamir aprobas la satrigon de l’principo « Unu homo – unu voĉdono – Unu Ŝtato » en nia karamata Palestino (la tero de Israelo), plena kaj ne partigita, sen « verda linio » nek violkolora, nek sekurecmuro,. Ŝtato por ni ĉiuj, indiĝenaj kaj adoptitaj gefiloj de Palestino ; « Vi havos ununuran leĝon », diras Biblio. Mi alvokas, ke estu vastigita la voĉdona rajto ekde la venontaj balotoj al  la tuto de la loĝantoj de la Gazaa strio kaj Cisjordanio, kaj ke estu enigitaj tiuj teritorioj en ununuran Ŝtaton.

Jenas la koro de mia instruado, la tuta cetero estas nuraj komentoj. Se tio, al kio mi alvokas estas « rasismo », tiam eterna milito konjekteble nomiĝas « paco kaj sekureco » ? kaj la terura Ŝabako (la sekreta israela polico) « Ministrejo de Amo » ? (http://eo.wikipedia.org/wiki/1984_%28romano%29) ? En la daŭro de jaroj, mi alvokas la loĝantojn de Siono je etendi la manon al niaj gefratoj, la gefiloj de Palestino, kaj vivadi kun ili en paco kaj frata amo tiel, kiel ni tiel vivas en mia marborda urbo Jafo. Ve, la direktoroj de la israelaj taggazetoj rifuzas publikigi tiun alvokon. Ili ofertas parolpodion al iu ajn rasisto. Ili utilas kiel laŭtigilo je iu ajn voko al forveturigi la palestinanojn kaj al “genta purigo”. Sed miaj alvokoj al egaleco ne povas tie esti esprimitaj.

Ne temas nur pri persona opinio mia : opiniesploro far la taggazeto Ha’arec elmontris, ke 30 centonoj el la loĝantoj de la lando favoras tiun solvon, ĉar ne estas alia. Estas neniom da ŝanco, ke ia palestina ŝtato povus esti kreata en landlimoj tiaj, ke tiuj certigus justecon. Se eblus tio, delonge  tio estus farita. Tiomlonge, ke ne ekzistos egaleco por la palestinanoj, ne estos egaleco por la aliaj gentkomunumoj, nek la orientaj judoj, nek la rusoj. La balota frunto antaŭnelonge konsistigita per alianco inter rusoj kaj palestinanoj estas unua paŝo direkte la novan realon : plurecan Palestinon por ĉiuj siaj gentkomunumoj.

Mi rifuzis renkontiĝi kun tiu juna gazetisto, ĉar mi preferas vortigi miajn opiniojn mem, sen peranto. Samtiale, mi ne intencas polemiki kun li pri liaj diversaj asertoj malpravaj. Tamen farendas rimarko : Ben Dror decidis, ke unu el la esprimoj, kiujn mi uzas, « juda paradigmo », estas « kontraŭsemida ». Ni tamen rimarku, ke li hebreigas ĝin per « erkei jahadut », kio signifas « judaj valoroj », esprimo aperintaj en la paroloj bone konataj de Ami Ajalon, eksa ĉefo de sekreta polico, kiu estis kritikinta la israelan politkon tiufraze : « Nia konduto kontraŭdiras je la erkei jahadut (  la judaj voloroj ) », tiom bone ĝi aperis en la paroloj de aliaj israelaj politikistoj, ekde la komenco, ekde la Deklaro pri Sendependenco.

La debaton estas anta en Israelo, pri la demando ĉu nia konduto « kontraŭdiras la judajn volorojn » aŭ ne. La problemo kuŝas en tio, ke « nia konduto » malkongruas je la universalaj homaj valoroj. Kial tiom multe da judaj pensistoj – ekde la humanisma profesoro Jeshajahu Lejboviĉ ĝis naciista rabeno Mejr Kahan – tion montris, la judaj valoroj jes ja malsamas de la universalaj homaj valoroj, tiuj de la kristana civilizo ekzemple. La opinio de la gazetisto de Maariv Dror Jamini estas malfalse kontraŭsemida, pro tio, ke li forĵetas, ŝajne, eĉ la simplan ekziston de judaj valoroj kaj, ke li konsideras ke la judoj estas « popolo sen valoroj » …

Kaj nun, vi lasu vian glason, kaj bonvole respondu je la demando : kio afliktus vin plej, se oni dirus al vi :

  1. Via patrino estas putino
  2. Kristo neniam ekzistis, kaj Reviviĝo estas mito.
  3. Judoj havas tro da potenco en Usono.

Se ni noĉas la trian aserton, tio signifas, ke vi havas problemon, kaj tio, kio pli seriozas, vi estas parto de l’problemo ; Longtempe tio estis la problemo pri Palestino, sed ekde komenco de la dua Intifadao, la kontraŭpuŝiĝo inter la denaskaj palestinanoj kaj la juda ŝtato estas parto de la Tria Mondmilito. Ĉu en la tereno politika, arta, kultura, aŭ religia, kaj ne nur pri kiom temas la milito en Sankta Tero en Okcidentazio, sed ankaŭ rilate la kadukiĝon de l’kristanismo, la kreskiĝon de l’politika dekstro kaj alveno de la tutmondigo, ni alfrontas unu nuran kaj saman problemon. Povas la milito en Palestino  halti hodiaŭ, sufiĉas, ke estu garantiita malfalsa egaleco je ties loĝantoj judaj mal nejudaj. Kaj tiu solvo eĉ ne estas temo de debato. La aŭtoro ĝojiĝus, se li povus  revui la admirindajn efektivigaĵojn de la judoj, se tio povus emi ilin al preni en siajn brakojn siajn palestinajn najbarojn. Sed tio jam etis provita, kaj la fiasko estis grandega. Laŭ mia vidpunkto, la precipa malhelpo je la solvo estas la juda hubriso, kaj tial la ĉi-sekvaj artikoloj celas al malkonstrui la judecon,  al subfosi ĉion, kio povus esti uzata kiel pretekston je la delira orgojlo. Tio eble kaŭzos ĉagrenon al miaj gefratoj judaj, ebriigitaj de la prospero, kaj insiditaj de la mantro de l’judaj suferegoj. Sed nepras forsorĉigi la judan apartismon, por reenigu la judojn en la grandan rondon familian de l’nacioj. Hubrison rigardadis la malnovaj helenoj kia la plej malbona peko, kaj ĝi ĉiam kondukadis al katastrofo. Rabeno Adin Ŝtejlac, nuntempa fakisto kaj eldonissto de l’Talmudo, priskribis kristanismon tiel : « simpligita  judismo,  kongruigita al la fiinfana menso de la nejuduloj ». Jen afero, kiu meritas solidan malvarman duŝadon, kaj ĝin nepo de rabeno, Karlo Markso, regale provizas : « Kristanismo estas la plejsublima esenco de la juda penso, dum judismo estas ŝlimmensa utiliga apliko  de kristanismo ». Mi preferas sekvi la instruon de Rabeno Markso, pro tio, ke ĝi liveras metodon por malkonstrui la judan ŝtaton kaj por enigi la idojn de l’judoj en novan patrujo, kaj ĉien ajn.

Temas ankaŭ al mi pri amafero. Mi ’stas profunde enamiĝinta  je la Sankta Tero, je ties fadenaj rojoj, ties olivujoj, ties loĝantoj, la palestinanoj denaskaj kaj adoptitaj. Tiu tero plu kapablas restarigi la ligon inter la homo kaj la spirito, dank’ al siaj antikvaj tomboj kaj unikaj naturaj pejzaĝoj. La estanta ruinigado de la Sankta Tero, se ĝi pluirus, kreus neretroeblan situacion, kaj signifus plenan sklavigon de l’homaro far la fortoj subpremaj. Savante la Sanktan Teron  ni savos la mondon.


La « Malamiko de l’Popolo »
Israelo Adamo Ŝamir, en Jafo


malinformado pri Israel Ŝamir:

http://quibla.net/edito/tribune24.htm



Esperantigis Roland Platteau 31/8/2007

Ankaŭ legu:

http://pacujo.net/esperanto/politiko/palestino/enkonduko.html






Rano kaj la nuna socio


Nu, imagu poton plena per malvarma akvo, ene de kiu trankvile naĝas

rano.

La forno brulas sub la poto, la akvo malrapide varmiĝas. Jam ĝi estas varmeta. La rano taksas tion sufiĉe agrabla, kaj plu naĝas ;

La temperaturo plu altiĝas ; Nun la akvo varmas. Tio estas iomete pli ol tio, kion ŝatas la rano, tio lacigas ĝin iom ; sed ĝi ne freneziĝas pro tiom malmulte.

La akvo estas nun vere varma. La rano ektaksas tion malagrabla, sed ĝi malfortiĝis, tial ĝi elportas, kaj nenion faras.

La temperaturo plu kreskos, ĝis tiam, kiam la rano entute finfine kiuriĝos kaj mortos, neniom farinte por eligi sin el la poto.

Se la sama rano estintus senpere mergita en akvo je 50°, ĝi estus tuj farinta la taŭgan eksalton, kiu estus ĝin eligita jam el la poto…

Tiu eksperimento elmontras, ke kiam ŝanĝo fariĝas sufiĉe malrapide, ĝi estas preteratentita, kaj naskas plejofte nenian reagon, nenian kontraŭstaron, nenian ribelon.

Se ni rigardas tion, kio okazadas en nia socio, de kelkaj jardekoj, ni suferas malrapidan fidrivadon, al kiu ni kutimiĝas. Amaso da aferoj, kiuj antaŭ 20, 30, 40 jaroj terurigus nin, estas po iom banaligitaj, kaj malplaĉas nin nur mole, aŭ entute lasas plejparte de la homoj indiferentaj.

Je la nomo de konkureckapablo, de « nepra » tutmondiĝo, aŭ de sano, de sekureco, la plej aĉaj batoj al la individuaj liberoj, al la digno de la homaj personoj, al beleco, kaj al la feliĉo vivi, plenumatas malrapide kaj senesperige, kun la konstanta kunkulpeco de ties viktimoj, sensciaj aŭ senkonsilaj, kaj anstataŭ estigi skandalitajn ekribelojn, nur psike antaŭpretigas la popolon pri akcepti vivkondiĉojn misigitajn, se ne eĉ terurajn. La seninterompa propagando amaskomunikila plenŝovanta la servutajn (sub la insida nomo de « civitaneco ») brutigitajn cerbojn, kiuj ne plu kapablas kribri la aferojn sane.

Do, se vi ne jam estas, kiel la rano, duonkuiritaj, ekstartu la savigan krurimpeton antaŭ ol, estos tro malfrue.




Roland Platteau, el Jean-Claude Caty, 22/8/2003




LEGANTE MILTON MAYER





Jen teksto, kiu esprimas situacion kaj pensojn, kiuj forte elvokas la nunan situacion de kelkaj jaroj, kaj pli kaj pli ĉiu jaro nun, en la landoj de Eŭropo, kaj ankaŭ en Usono. Ĉu ne ?

« Travivi tiun procezon implicas esti tute nekapabla konsciiĝi pri ĝi – bonvolu ja kredi min – krom se iu havas treege pli sagacan politikan senton, klarvidon tian, kian plejaj inter ni neniam havis la okazon disvolvi. Ĉiu antaŭeniro estis tiom malgranda, tiom nekonsekvenca, tiom bone pravigita, aŭ foje « bedaŭrita », ke krom se iu estus tute fremda je tiu procezo ekde la komenco, krom se iu estus kompreninta ĉion, kion tio signifis en la fundamento, tion al kio estis kondukontaj ĉiuj tiuj « paŝetoj », kiujn neniu povis dece kritiki, tiun procezon oni ne vidis disvolviĝanta tag-post-tage, ne pli ol terkultivisto en sia kampo ne vidas la tritikon kreski. Tamen iam ĝi altas pli ol li.

Kiel tio povus esti evitita ĉe ordinaraj homoj, eĉ ĉe la kleraj ordinaraj homoj ? Verdire mi ne scias. Eĉ nun mi tute ne vidas kiel. Oftege, post kiam ĉio tio okazis nun, mi pripensis tiujn du grandajn maksimojn : « Principiis obsta et Finem respice » - « Rezisti la komencaĵojn » kaj « Antaŭvidi la finsekvon ». Sed por rezisti necesas la finsekvon antaŭvidi, aŭ eĉ la komencaĵojn ekvidi. Necesas, ke oni antaŭdeterminu la finon certe kaj klare, kaj kiamaniere tio fariĝos, de ordinaraj homoj, aŭ eĉ de neordinaraj homoj ? Aferoj eble fariĝos. Kaj ĉiu kalkulas je tiu « eble ». « Vidu », pluparolis mia kolego « oni ne klare vidas kie, kiam, kiel elpaŝi »

Vi kredu min, tiel estas. Ĉiu ago, ĉiu nova evento pli malbonas ol la antaŭa, sed nur iomete pli malbonas. Do vi atendas al la sekva, poste la sekvan pli. Vi atendas grandan eventon, kiu skuas, pensinte, ke aliuloj, kiam tia skuo venos, kunligos sin kun vi por rezisti iel. Vi ne volas agi, aŭ eĉ paroli, sole, vi ne volas « depaŝi el la vojo por fari ĝenaĵojn » Kial ne ? Vi ne kutimas konduti tiel. Kaj ne nur timo fortenas vin, la timo sin retrovi la sola, sed ankaŭ la necerteco.

Necerteco estas gravega faktoro, kaj anstataŭ malpliiĝi laŭ la tempopaso, ĝi male pliiĝas. Ekstere, en stratoj, en la ĝenerala socio, « ĉiuj homoj » estas feliĉaj. Neniun proteston oni aŭdas, kaj neniun oni vidas. Ene de via universitata komunumo, en via propra komunumo, vi babilas private kun kolegoj, kelkaj inter ili sentas ja la samon kiel vi, sed ili diras : « la cirkonstancoj ne tiom malbonas » aŭ « vi imagas al vi aferojn » aŭ « vi estas trotimigulo ».

Kaj trotimigulo vi estas. Diras vi, ke tio kondukos al tio, sed pruvi ĝin vi ne povas. Estas la ekkomenco, jes, sed ĉu vi ja povas esti certa pri tio ? dum vi ne konas la finon, kaj kiel vi tion scias, kaj vi perdiĝas en pensadoj pri la ebla onta fino ? Sur unu flanko viaj malamikoj, la leĝo, malaplombigas vin. Sur alia viaj kolegoj taksa vin kiel pesimiston, aŭ eĉ neŭrozulon. Al vi restas nur viaj amikoj plej proksimaj, kiuj memkompreneble ĉiam pensis kiel vi.

Sed malpli da amikoj vi havas nun. Kelkaj ŝanĝis la fakon aŭ enprofundiĝis en sian laboron. Vi renkontas malpli da dum renkontadoj aŭ kuniĝoj. la maloficialaj rondoj maldikiĝas, la vizitadon en la malgrandaj societoj malaltiĝas, kaj la asocioj mem malkreskas. Nun kun amikoj vi havas la impreson, kvazaŭ vi parolus al vi mem, kvazaŭ vi estus izolita for de la vera realo. Pro tio malfortiĝas eĉ pli via memfido, kaj malemas eĉ pli vin pri fari, fari ? kion ? Konstante estas klare, ke se vi faros ion, tiam vi kompreneble estos « agitisto ». Do vi atendas, kaj atendas. Sed la granda evento, tiu, kiu skuas, kiam dekoj da miloj kuniĝos kun vi, okazas neniam. Tio estas la tubero en la afero. Ne tiel aferoj okazis. Inter la du estis centoj da malgrandaj antaŭeniroj, kelkaj apenaŭ percepteblaj, ĉiu el ili alkutimigante vin je ne esti ŝokita de la sekva. La C ne estas tiom pli malbona ol la B kaj, se vi ne ekstaris kontraŭ B, kial vi tion farus pro C ? Kaj la sekvo ĝis D.

Je tiu nova nivelo, vi vivadas, vi estis vivinta ĉiutage pli komforte, kun novaj moralaj valoroj, novaj principoj. Vi estas konsentinta pri aferoj, kiujn vi neniam estus konsentinta antaŭ kvin jaroj, antaŭ unu jaro, aferoj, kiun via patro neniam povus eĉ imagi !

Kaj jen, ĉio disfalas, en unu fojo. Vi ekvidas tion, kio vi estas, kion vi faris, aŭ pli precize kion vi ne faris (ĉar tion estis petintaj de ni ĉiuj : nenion fari) Vi memoras viajn antaŭajn renkontojn en via fakultato en la unuversitato, kiam, se unu estus ekstarinta, la aliaj estus ekstarintaj eble, sed neniu ekstaris. Eta problemo, kiu temis pri dungi tiun viron aŭ tiun ĉi, kaj vi dungis tiun pli bone ol tiun ĉi. Vi memoras ĉion nun, kaj la koro krevas. Tro malfruas. Vi estas jam multe tro kompromitita, ol ke vi povus ripari. »

Nu, nur estas eta detalo : ĝi ne estis verkita hodiaŭepoke. Ĝi troviĝas en libro eldonita en 1955. La aŭtoro, Milton Mayer, elvokas konversacion, kiun li havis kun kolego, kiu kiel li travivis la saman epokon. Kiun epokon do ?

Nu, la titolo de la libro estas : « Ili pensis sin liberaj – La germanoj 1933-45 »






  1. Kio estas amiko?
  2. Homoj, kiuj ŝatas katojn
  3. Graveco de l'karesado
  4. NOVA!  du eltiraĵoj de Karl Popper (scienco-filozofo)
  5. Sanaj moroj
  6. Neandertala homo plu vivas ?
  7. Obskura heroeco
  8. NOVA! Unu ĉapitro el la "Mallongega priskribo de la eldetruo de la Hindioj" far Bartolomeo de Las Kazas

Kio estas amiko ?

Kio estas amiko ? Tion mi tuj diros. Estas persono kun kiu, vi aŭdacas esti vi mem. Via animo povas nudi kun li. Ŝajnas ke li petas de vi surhavi nenion, nur esti tion, kio vi estas. Li ne volas, ke vi estus pli bona aŭ pli maolbona. Kiam vi estas kun li, vi sentas, kiel sentas malliberulo, kiu ĵus deklaritis senkulpa. Vi ne bezonas timatenti. Vi povas diri tion, kion vi pensas, kondiĉe, ke tio estas malfalse via. Li komprenas tiujn memkontraŭdirojn en via naturo, kiuj igas aliajn misjuĝi vin. Kun li vi libere spiras. Povas vi konfesi viajn vantojn, kaj enviojn, kaj malamojn, kaj malvirtajn puŝojn, viajn etmensaĵojn kaj sensencecojn kaj, malfermante ilin je li, ili forfandiĝas, solvitaj sur la blanka marego de lia maljuĝemo. Li komprenas. Vi ne bezonas esti singarda. Vi povas lin insulti, lin neglekti, lin toleri. Kaj plej unue, vi povas resti silenta kun li. Ne gravas. Li ŝatas vin – Li estas kiel fajro, kiu purigas ĝisfunde. Li komprenas. Li komprenas. Vi povas plori kun li, peki kun li, ridi kun li, preĝi kun li. Tra  ĉio ĉi – kaj sub ĉio ĉi – Li vidas, elkonas, kaj elamas vin. Amiko ? Kio estas amiko ? Simple iu, mi rediras,kun kiu vi aŭdacas esti vi mem.

C. Raymond Beran


esperantigis Roland PLATTEAU 23/8/2004
(à Marie-Josée)


Homoj, kiuj ŝatas katojn ...



Homoj, kiuj
ŝatas katojn evitas fortorilatojn. Ili malŝatas ordoni, kaj timas tiujn, kiuj laŭte parolas, kaj skandale koleras. Ili revon mirindan tenas pri mondo de kvieto kaj mildo,
kie ĉiuj kune vivus harmonie. Ili deziras povi esti tion, kion ili  estas, de neniu riproĉataj.

Homoj, kiuj ŝatas katojn lertas pri fuĝi konfliktoj, kaj tre malbone sin defendas kiam agresitaj. Al ili pli plaĉas silenti, eĉ se ili  tial ŝajnas malkuraĝaj. Ili havas emon al enmemiĝo,
al sindediĉo; Ili fidelas je infanrevoj, kiujn ili ne aŭdacas riveli al iu ajn. Ili tute ne timas silenton.
Homoj, kiuj ŝatas katojn, ŝategas ties sendependon,ĉar tio garantias same al ili la propran liberon. Ili maleltenas katenojn, nek por si nek por aliuloj. Kaj nature revas, ke amo 
estu memkomprenebla, sen klopodo, kaj ke ilin oni neniam forlasu. Ili mal
ŝatas akiri la aĵojn per trudo, kaj deziras, ke ĉio estu donita.
Homoj, kiuj ŝatas katojn, kun senlima respekto kaj tener’, ŝatus esti amataj en sama manier’ – ke oni taksu ilin belaj kaj molaj, ĉiam, ke oni ilin ofte karesu, ke oni ilin akceptu
tiaj, kiaj ili estas.
Homoj, kiuj ŝatas katojn fidas, foje tro forte, je intuicio, instinkto pli precipas ol pripenso. Ili emas al l’neracia, al okultaj sciencoj. Ili kiel plej alte taksas la unuopulon kaj ties
kvalitoj personaj. Se iliaj konvinkoj igas ilin sindevontigi, parto de ili  ĉiam restas observanta, ĉiam preta al retreto en sian intiman kaj idean teritorion, konstante su rando, same
kiel siaj kunbestoj, inter pakto kun socio, kaj reveno en la sova
ĝa vivo memmensa.
Homoj, kiuj ŝatas katojn ofte estas fornosidaj. Ili bezonegas esti konsolataj. Pri ĉio. Ili ŝajnas esti plenkreskuloj, sed sekrete tenas deziron ne kreski. Ili domaĝas ĵaluze sian 
infanecon, kaj en ĝi forkuras sekrete malantaŭ
siajn duonfermitaj palpebroj, kun kato surgenue.



Annie Duperey, la Hazardaj Katoj
Eld. Points Seuil, p. 15-16




Esperantigis Roland PLATTEAU 7 marto 2007


Graveco de l’Karesado

« Ĉefe per l’haŭto iĝis ni amantpovajn estaĵojn. »

Pr. HARLOW

[ en « La patrina dorlota sistemo ĉe la rhesus simio » Rheingold Eld.]

“Haŭto estas emocifonto.”

Dro. Leleu

„Karesi ne estas tuŝi aĵon, tio estas kiel knedi iom da animo mem.“
 
R.P.

Karesmanko ĉe la bestoj


Plej el la bestoj ŝatas karesojn de la homo ; la dombestoj – precipe hundoj kaj katoj – petas ilin. La sovaĝaj bestoj kvietiĝas pro efiko de milda mano. Ekzemple al la delfenoj plaĉas, ke oni gratas ilian dorson.

La haŭta stimulado plej grava ĉe la bestoj estas lekado. Ĉu ili sin lekas (memlekado), ĉu ili lekas siajn idojn (amlekado).

La eksperimentoj fare de Harlow pri simioj estas plej pruvefektaj. En kaĝo li lokigas sur unu ekstremo simiinaspektan manekenon el dratreto kovrita per densa lanaĵo kaj varmigita per elektra lampo. Sur la alia ekstremo li lokigas dratretan manekenon nudan kaj malvarman.

Dum unua eksperimento oni disponigas aŭtomate liverantan suĉbotelon en la lana manekeno : oni konstatas, ke la bebo pasis 18 horojn el 24 apud ĝi, kaj neniu apud tiu el nuda dratreto. Dum unu dua eksperimento oni lokigas la suĉbotelon en la patrina surogato el nuda dratreto ; la bebo pasigas unu horon apud ĝi, kaj 7 ĝis 16 horojn apud la lana !

La patrina « funkcio » do ne reduktiĝas je sia nutriga tereno ; la funkcio estas ankaŭ liveri korpan agrablan kontakton. La mamnutrado plenumas ne nur nutran rolon, sed ankaŭ emocian rolon, kiel emfazas Harlow plivastigante je la homoj : « Ja la homo ne vivas nur el lakto » (1) Jes ĝi vivas el kontaktoj varmaj, koraj kaj mildaj. Tio estas « la lakto de tenereco ».(2)

Dum aliaj eksperimentoj Harlow metas nur manekenojn el simpla dratreto. La idoj tiam buliĝas sin sur sin mem kaj sinkas en obtuziĝo el kiu ili eliĝas nur por pasiege suĉi sian polekson kaj piedfingrojn, aŭ balanciĝi senfine. Ili iĝas agresemaj kaj memvundas.

Poste tiuj orfoj havos sociajn kaj seksajn kondutojn misregulitaj : ĉeestigitaj je siaj samspeculoj ili evidentiĝas malkapablaj al ludoj, kaj evitas kontaktojn ; ĉeestigitaj je virsimioj la simiinoj ne alprenas sekskuniĝan pozicion. Post la nasko ili ne plenumas sian patrinrolon kaj restas indiferentaj je siaj idoj.

Tiuj perturboj estus malpliaj aŭ ne ekzistus, se oni estus eniginta en la kaĝon de la orfaj beboj infansimiojn po unu horo tage. « Lekado aŭ ĝiaj samvaloraĵoj aliforme plezuraj, estas unu inter la faktoroj, kiuj kunlaboras al iĝo de la kapablo ami. » (Ashley Montagu)

Aliaj eksperimentistoj interesiĝante pri ratoj montris, ke la karesitaj individuoj estas malstresaj, kvietaj, fleksiĝemaj, fidemaj, kaj eĉ aŭdacaj ; ilia lernigado estas pli sukcesa, ilia kresko pli rapida, ilia eltenemo kontraŭ infektoj pli alta, ilia cerbo pli peza. Male la ratoj ricevantaj la nur necesaj prizorgadojn, en pura indiferenteco, estas stresaj, malkvietaj, streĉaj, timemaj kaj agresemaj.

(nun pripensu la problemojn de la nuna socio …)

Ĉe la infanoj

Kompreneble ĉio ĉi des pli validas pri la homaj estaĵoj.

En la usonaj orfejoj, ĝis la komenco de ĉi jarcento (la XX-a), 90% el la infanoj mortis antaŭ aĝo de unu jaro, post malrapida konsumiĝo. Tamen la nutrado kaj higieno liveritaj al ili estis neriprocheblaj. Kuracistoj ekkonsciis, ke ili mortadis pro ammanko, kaj rekomendis al la laborantaro dorloti al ili samkiele al siaj propraj infanoj. La mortkvanto iĝis 10% .

En la malsanulejoj, kie ili loĝas longtempe, aŭ en la orfejoj, la infanoj montras malfruiĝon rilate sia kresko kaj psiko-mova malvolviĝo ; ilia haŭto estas mola kaj pala ; ila konduto estas stranga : ili rifuzas kontakton, restas rigidaj en brakumo, ne estas amumemaj ; ili suĉas sian polekson kaj balanciĝas. Tio ĉar al ili mankas la karesoj, sen kiuj estaĵo ne povas ekflori kaj plenumiĝi.

Kaj la plenkreskuloj

La furoro ĉe niaj samtempuloj je la « karesoj » de l’maro aŭ l’suno, evidentigas konjekteble, akrecon de la vivo kaj manko pri tenero ; kiel egale adopto pli kaj pli ofta je dorlotbestoj utilas kiel surogato je la karesado kaj varmo homaj.

Kaj oni trovas ĉi tie la plena karavano de la psiko-somaj malsanoj tiom bone studitaj de Freud, Grodeck kaj Balint.

Oni retrovas en la korpsinteno kaj la konduto de tiuj senkaresaj plenkreskuloj la samajn deteniĝojn, rigidecoj, kaj mallertecoj, kiuj ekmontriĝis ĉe infanoj, kaj kiuj plejaltas ĉe iuj maljunaj fraŭloj aŭ fraŭlinoj, aŭ ĉe la disputemaj edzinoj kaj frostmienaj edzoj.

el Doktoro Gérard Leleu



(1) aludo al la diro de Jezuo Kristo
« la homo ne vivas nur el pano, sed el la parolo de Dio ».

(2) konata esprimo de Ŝekspiro : « the milk of human kindness »



esperantigis R. Platteau

junio 2003






Pa
ĝojn el filozofo Karl Popper – el libro « la objetiva kono »

ĉap. II

Pri la nocio de certeco


Estas nocio de certeco de l’komuna prudento, kiu signifas, por diri ĝin mallonge, « sufiĉe certa por praktikaj celoj ». Kiam mi rigardas al mia poŝhorloĝo, kiu estas tre fidinda, kaj kiam ĝi montras al mi, ke estas la oka, kaj kiam mi povas aŭdi ĝian tiktakadon (indiko, ke mia horloĝo ne haltis), mi tiam estas « prudente certa » aŭ certa por ĉia praktika celo ke estas tre proksime je la oka horo. Kiam mi aĉetas libron, kaj ke la librovendisto redonas al mi 20 centimojn per moneroj, mi estas tiam « absolute certa », ke la du moneroj ne estas falsaj ( miaj kialoj, por kredi tion, estas tre kompleksaj : il rilatas iel kun inflacio, kiu igis, ke ne valoras la penon por monfalsigistoj elfari dekcentimajn monerojn)

Se oni demandus min : « Ĉu vi certas, ke la momero, kiu kuŝas en via mano, estas dekcentima monero ? », eble mi direktus al ĝi denove rigardeton kaj mi dirus : « jes ». Se io grava estus rezultonta de la vereco de mia aserto, mi konjektas, ke mi plenumus la penon iri al la banko plej proksima kaj demandi al kasisto, ke li ekzamenu la moneron atente ; kaj se la vivo de homo dependus de tio, mi eĉ provu iri viziti la Direktoron de la Banko de Francio  por peti, ke li certigu la aŭtentecon de la monero.

Kion mi volas montri per tiu  rakonto ? Ke la « certeco » de kredo ne tiom estas afero pri intenseco ol pri situacio : ke ĝi ligitas je nia atendo pri ties eblas konsekvecoj. Ĉio dependas de la graveco, kiu ligitas je la la vereco aŭ malvereco de la kredaĵo.

« Kreo » estas ligita je nia praktika vivo ĉiutaga. Ni agas laŭ niaj kredoj. (Kondutismano - http://eo.wikipedia.org/wiki/Kondutismo - rajtus diri: « kredo » estas io laŭ kio ni agas.) Tial, ne tro forta grado de certeco sufiĉas en plejmulto de la okazoj. Sed se io grava dependas de nia kredado, ne nur la inteseco de la kredo ŝanĝas, sed ties tuta biologia rolo.

Miajn manojn enpoŝe, mi ‘stas tute certa,  ke mi havas kvin fingrojn  je ĉiu mano; sed se la vivo de mia plej kakra amiko estus dependonta de la vero de tiu propozicio, eblus (kaj estas mi opinias mia devo) ke mi elirigus miajn manojn el miaj poŝoj por „dufoje certiĝi“, ke mi ne perdsi unu aŭ alia el miaj fingroj per miraklo.

Al kio finatingas ĉio tio? Al montri, ke la “absoluta certeco” estas limesa ideo, kaj ke la certo sentita aŭ subjektiva ne dependas nur de la grado de kredado kaj de la sento pri memkomprenebleco, sed ankaŭ de la situacio – de la graveco de la vetgarantiaĵo ;

….

Gravas konsciiĝi tiuteme, ke estas multaj situacioj kie la rifuzo agi, ekvivalentas je ia ago : en la ordinara vivo ni senĉese devas agi, kaj tio estas farenda surbaze de neperfekta certeco (ĉar  perfekta certeco apenaŭ ekzistas). Kutime, plej maldetala ekzameno sufiĉas, ke ni adoptu la senton de memkomprnebleco laŭ kiu ni agas ; kaj la kritika diskutado pri la konkurantaj teorioj, kio konsistigas bonan sciencon, iras (kutime) multe pli malproksime ol la speco da aferoj je kiu ni kontentigas nin tutplene dum la praktika vivo.
(Scienco, kiu estas esence kritika, ankaŭ estas pli konjekteca kaj malpli certa pri si ol la ordinara vivo, ĉar ni estas konstante starigintaj al la statuso de problemo tion, kio en la normala vivo estis parto de nia fundamenta konostoko.)

Sed tio ne signifas tamen, ke ni povas iam ajn atingi la stadion kiam ne eblus ke elpensema sciencisto povus eltrovi malfortecojn en niaj argumentoj : eblaĵojn al kiuj neniu pensis ĝis tiam, kaj tial neniu estis entrepreninta ĉu kontraŭdiri ĉu akcepti.


Vidpukte de la objektiva kono, ĉiuj teorioj do restas konjektecaj.






alesperantigis R. Platteau - 1-3/8/2007 -



ĉ
ap. IV

Pri lia koncepto de „tria“ mondo (n.b. liajn piedpaĝnotojn mi enigis en la tekston mem)

Distingeblas skemece du grupoj da filozofoj. La unuan konsistigas tiuj, kiuj laŭmaniere de Platono, agnoskas la ekziston de iu tria mondo memstara, kiun ili rigardas kiel superhoma, kiel eterna kaj dia. La duan tiuj, kiuj, kiel Locke (lok), Mill, Dilthey aŭ Collingwood (Kolingŭud), rimarkigas, ke la dirado, kune kun ĉio, kion ĝi esprimas kaj komunikas, estas elfaro de la homa agado, kaj kiuj tial, asimiligas ĉion, kio estas prilingva je la „unua“ mondo (t. e. la fizika laŭ koncepto de Popper) kaj je la „dua“ (t..e. tiu de la travivataj konsciaĵoj laŭ koncepto de Popper); ili  rifuzas ĉia ideo pri ekzisto de ia  tria mondo. Rinmarkinde plej el tiuj, kiuj studas la “homaj sciencoj” anas je tiu dua grupo, tiu, kiu rifuzas la trian mondon.

Tiuj en la unua grupo, la platonecaj, apogas sin per la fakto, ke ni povas paroli pri eternaj veroj : ĉiu aserto estas, nedepende de l’tempo, aŭ vera aŭ malvera. Tio ŝajnas decidiga: la eternaj veroj nepre estadis veraj eĉ de antaŭ ekzisto de l’homo. Ili do ne povas esti produkto de nia agado.

La anoj de l’dua grupo samopinias, ke la eternaj veroj ne povas esti elfaro de nia agado; sed pro tio ili konkludas, ke tiuj eternaj veroj ne povas esti „realaj“ : estas „reala“ simple nur nia uzado la predikativon : „vera“ kaj la fakto, ke almenaŭ en iuj kuntekstoj ni uzas „vera“ kiel predikativon sendependa de la tempo.

Mi opinias, ke eblas defendi tezon, kiu malsimilas je tiuj de ambaŭ tiuj grupoj : mia ideo estas, ke eblas konsenti realecon aŭ (kiel direblas) memregadon de la tria mondo, kaj konsenti samtempe, ke la tria mondo naskiĝas kiel produkto de la homa agado. Eĉ agnoskeblas, ke la tria mondo estas elfaraĵo de la homa agado estante dume , tre klarsence superhomaj. Ĝi trascendas siajn kreintojn.

[ Kvankam ĝi estas rezulto de la homa agado, la tria mondo (tiel, kiel mi konceptas tiun esprimon)  estas super-homa tiusence ke ĝiaj  enhavaĵoj estas pensaĵoj ne realaj sed virtualaj, kaj ke inter tiuj virtualaj aĵoj malfinie nombraj, estas nombro nur finia , kiu eblece povus iĝi iam realaj pensaĵoj. Oni tamen gardu sin kaj ne rigardi tiuj aĵojn kiel pensojn de ia konscio superhoma, kiel tiel faris ekzemple Aristotelo, Plotino kaj Hegel. ]

La tria mondo ne estas fantazio, kaj ĝi ekzistas « reale »,  tion oni klare konsciiĝas se oni pensas pri la la grandega influo, kiun ĝi efikas al la unua mondo, pere de la dua. Ni pensu nur pri la efikado de la teorio pri transiĝo de elektra energio, pri tiu de la atoma teorio, je nia ĉirkaŭaĵo organika kaj  malorganika.

Laŭ la starpunkto, kiun mi elektas ĉi tie, la tria mondo (kies parto estas la homa lingvado)  estas elfaraĵo de la homoj , tutsame kiel mielo estas elfaraĵo de la abeloj, aŭ kiel la araneretoj estas elfaraĵoj de la anareoj. Egale kiel mielo, la homa dirado kaj sekve ampleksaj partoj de la tria mondo estas la senintenca rezulto de la homa agaro, ĉu temas pri solvi biologiajn problemojn aŭ ĉu aliajn problemojn.

[ Rilate la gravecon de la neintencitaj rezultoj de la intencaj homaj agoj, Hayek kiel unua atentigis mi pri linioj el la Diskurso pri la Metodo, kie Kartezio priskribas la disvolviĝon kaj plibonigon de la « grandaj vojoj » kiel rezulto neintenca el uzado ilin.
( « La grandaj vojoj, kiuj turniĝadas inter la montoj, iom post iom iĝas tiom ebenaj  kaj oportunaj pro tiom da uzatado, ke multe pli bonas ilin sekvi, ol provi iri pli rekte, grimpanta sur la rokegoj kaj mallviĝante ĝis malsupre la profundegaĵoj. »
Kartezio, Diskurso pri la Metodo, 2-a parto ) ]

Ni konsideru la nombro-teorion. Kredas mi (malsimile kiel Kronecker) , ke eĉ la naturaj nombroj estas homverko, produkto de la homa diro kaj la homa penso. Tamen estas senfina kvanto da, pli ol kiom la homoj povos iam ajn nombri, aŭ kiom la komputiloj povos iam kalkuli. Kaj estas malfinia nombro da egalaĵoj veraj kaj malveraj inter tiuj nombroj ; pli ol kiom ni iam ajn povos predikativi veraj aŭ malveraj..

Sed, kio estas eĉ multe pli interesa, aperas novaj problemoj neatenditaj, kiuj estas la krom-produktaĵoj neintencaj el la vico de l’naturaj nombroj ; ekzemple la nesolvitaj problemoj en la teorio pri la primoj (1)  -  ni diru la konjekto de Goldbach (Goldbaĥ) -

[ Ni memorigos, ke laŭ la konjekto de Golbach, en la aro de la naturaj entjeroj ĉiu para nombro estas sumo de du primoj ; ne konatas nuntempe iu ajn kontraŭ-ekzemplo je tiu hipotezo, sed neniam oni povis ĝin demonstri, tial estas nesciate ĉu ĝi estasvera, malvera, aŭ nekonkludebla. ]

Klaras, ke tiuj problemoj estas memstaraj. Ni neniamaniere kreas ilin ; male ni ilin malkovras ;  kaj tial ili ekzistas, ne-malkovritaj, antaŭ sia malkovro. Cetere eblas, ke iuj inter tiuj nesolvitaj problemoj estas nesolveblaj.

Dume de niaj streboj al solvi tiujn problemojn aŭ aliajn, al ni okazas elpensi novajn teoriojn. Tiuj teorioj siavice estas elfarataj de ni : ili estas produktaĵo de nia pens-agado kritika kaj kreema, por kiuj la aliaj  intaj teorioj en la tria mondo helpas nin grave. Sed disde la momento, kiam ni eligis tiujn teoriojn, tiuj eligas novajn problemojn, neintencitajn kaj neatenditajn, problemojn aŭtonomajn, problemojn malkovrontajn

Tial kompreneblas kial povas ni efiki ĉe ĝi, al ĝi aldoni ion aŭ kunlabori je ĝia malvolvo, eĉ se ne estas homo kiu, kiu povus regi eĉ nur peceton de tiu mondo. Ni ĉiuj provas ĝin ekkapti, kaj neniu el ni povus vivi sen kontaktado kun ĝi, ĉar ni ĉiuj uzas lingvon, sen kio ni ne multe povus entute esti homaj estaĵoj.

[ Hellen Keller  (kiu naskiĝis blinda, surda kaj muta ) priskribis ege kortuŝe kaj konvinkige la homecigan povon de sia drameca malkovrado lingvaĵon. Inter la funkcioj de l’lingvaĵo, kiuj havas propran rolon homecigan, la argumentada ( aŭ, filozofie, kritika )  ŝajnas al mi la plej grava : tiu estas la fundamento de la homa racieco. ]

Sed la tria mondo disvolviĝis multe pli ampleksamase, ke tio, kio kompreneblas, ne nur de ĉiu ajn individua homo, sed eĉ de l’tuta homaro (tion pruvas ekzisto de nesolveblaj problemoj). Ĝia efiko al ni iĝis pli grava por la nia disvolviĝo, kaj eĉ por sia disvoviĝo mem, ol nia kreada efiko al ĝi. Ĉar preskaŭ tuta ĝia disvolviĝo estas rezulto de retroago : de l’defio, kiun konsistigas malkovri memstarajn problemoj, inter kiuj eble multaj neniam estos superregitaj.

[ Ĉar pruveblas, ke la plena sistemo el ĉiuj la veraj propozicioj en la entjeroj-aritmetiko ne estas aksiomigebla kaj estas esencece ne konkludebla. Estas tio interesa, ke ni kapablas fari, rilate la tria mondo, tiajn malkovrojn malatenditaj kaj kiuj estas gravparte sendependaj je niaj emoj mensaj. (Tiun rezulton ni danku grandparte je la pionira verklaboro de Kurt Gödel) ]

Kaj ĉiam estos la instiga tasko malkovri novajn problemojn, ĉar malfinia nombro da problemoj restos ĉiam nemalkovritaj. Malgraŭ la memstareco de la tria mondo, sed ankaŭ dank’al ĝi, ĉiam estos plu lokon al laboro origina kaj kreeca.

(1) : Naturaj entjeroj, divideblaj nur per si mem kaj per la nombro unu:

alesperantigis R. Platteau -  18/4/2003- 24/4/2003







Sanaj moroj


Aŭ « Faru amoron ne militon ! »


(Nju-Nju estas en universitato kaj studas film-farado)

“Akompane de Ĝang Ling, Ujang kaj Gŭogŭo studento al kameraisto, kiu jam partoprenis mian antaaŭan laborskipo ni decidis iri en Tibeton.
……….
Ni antaŭeniris laŭ nia bontrovo kaj haltis en ĉarmaj vilaĝoj. … Homoj laboradis en la kampoj kun sia bubalo, kaj vespere ili lumigis sin per kandelo. Ili akceptis nin en iliaj kabanoj kun korvarmeco kaj fervoro nomante nin “la urbanoj“ aŭ “ la studentoj “ signe de profunda respekto.

La etaj okazaĵoj ĉiutagaĵaj nin ĝojogis kaj miris.

Iumatene kiam ni estis promenantaj laŭlonge la kampojn, kie agadis la kamparanoj, subite ni aŭdis kvar-kvin viroj ekkri ĝoje saltante kaj levante la brakojn. Baldaŭ ni komprenis kial : post kelkaj minutoj la virinoj de l’vilaĝo estis alvenintaj en la kampoj, kaj ĉiu kamparano iris al sia edzino. Sen plia prokrasto la viroj defaligis la pantalonon ; la virinoj akute pepadis pro ekscitiĝo kaj ŝajnigis pri rezisto. Sed tre baldaŭde ankaŭ ili senvestiĝis. Tiam, tie, antaŭe de ni kaj meze de lkampoj, ĉiuj la paroj ekamoris. For de ia ajn ĝeno pro la manko da sekreteco, ili eĉ konkuris por vidi, kiu inter la viroj amoros plej longe je sia partnerino, kaj kiu inter la virinoj plej kriegos pro plezuro. La gefraŭloj, spektantoj trude de la cirkonstancoj, estis lasintaj sian laboron kaj vigle komentadis la ĝojadon kaj ĝuadon.

Estis ni ruĝaj pro konfuziĝo kaj ni demandadis nin ĉu ni rigardu aŭ ne ; finfine ni restis en la loko ne aǔdacantaj moviĝi. Maljuna virino alproksimis nin ridetante :

Nu studentoj ! ĉu vi ruĝiĝas ?

Ni estis tiom konsternitaj, ke ni abrupte pelis niajn krurojn kaj forpafis por kaŝiĝi en la montaron; Post senbrida kurado haltis ni, kaj post rigardi nin ni subite ekridegis. Ujang, la plej sperta inter ni, klarigis al ni, ke en tiom forfora loko amori estas la ununura rimedo por amuziĝi, la ununura plezuro ebla en sendanka vivo, mallonge la distrado plej malnova kaj plej natura. Ĝang Ling demandis ĉu ni devus rakonti la aferon en la universitato, pri kio Ujang respondis riproĉe, ke la homoj en Pekino sentus abomenon.

Nju-Nju            - tradukis Roland Platteau



Neandertalaj homoj plu vivas

Ne nur en Himalajo la tie nomitaj ‘yeti renkontiĝis, fakte ankaux en antikva kaj mezepoka Eŭropo estis atestaĵoj kaj bildaj spuroj de ties ĉeesto, pri tio eble posta artikolo parolos. Ĉi foje mi montros, ke en tuta centra Azio estas atestaĵoj pri ili!

„Iu speco da nasnas-o (estaĵo komparebla al latina Faŭno) renkontiĝas en regiono
 
Bamir (Pamiro), senhomejo inter Kaŝmiro, Tibeto, Vaĥano
(1,) kaj Ĉinio. La
nasnas-oj estas felkovritaj, krom sur la vizaĝo, kaj saltegas kiel gazeloj. La
Vaĥananoj ĉasas kaj manĝas ilin.“

[el la libro Ŝaraf al-Zaman de Tahir Marvazi, araba vojaĝisto en la XII-a jarcento]

(1) ankaux vortita Wakhan, or Wakhan koridoror,  montara  kaj pattenilforma
regiono en la Pamira Monsistemo of ekstreme nordokcidente de  Afghanio.
 Ekde  la determino de la afgana landlimo (1895–96), tiu konsistigis strategia
 interzono inter tiam Rusia,turkestano Tiam brita Hindio kaj Cxinio  .
 
Vahxan rivero fluas okcidente orienten tra vahxan lauxlonge 160 kilometerojn.

 

„La besto plej nobla estas la nasnas-o, vivantaĵo vivanta en la ebenaĵoj
Turkestan-aj, kun ungoj larĝaj kaj plataj. Kie ajn ĝi vidas homojn, ĝi sekvas
 ilin kaj rigardas al ili. Kaj kiam ĝi trovas homon solan, ĝi forkaptas lin aŭ
 ŝin, kaj laŭdire eblas, ke ili gekoncipu kune. Post la homoj ĝi estas la plej
 supera estaĵo inter la besta regno, tiomtiom ĝi similas al homo : unue
per sia dukrura rekta staro, poste per la larĝeco de siaj ungoj, finvice
per siaj haroj surkape. »

[el la libro Ŝahar Makala de Nizami al-Arudi, persa sciencisto en laXII-a jarcento]

 

Atestaĵo de ĉef-majoro Miĥajl Topilski (1925) :

"Dum aŭtuno 1925 mia taĉmento estis operacianta persekutserĉante gerilan bandon kontraŭsovetan en okcidenta Pamiro.

Survoje tra la vilaĝoj alt-montaraj en distrikto Vanĉ ni estis aŭdintaj rakontojn pri best-homoj vilaj kaj monstraj ( la « dev » -oj de la persaj kaj taĝikaj malnovaj legendoj ) vivantaj en la montaroj. Laŭ la lokaj kredaĵoj renkonti la estaĵon, vidi ĝin kaj aŭdi ĝiajn hurlojn, ĉio tio altiras malbonŝancon kaj anoncas morton. Ni tute ne atentis tiujn rakontojn.

Ni sekvantaj spuron de la bando laŭlonge de montarpado, kaj atingintaj limon de la eterna neĝo, ni ekvidis paŝosignojn trairantaj trans la pado ; Nia hundo malkonsentis ilin sekvi. Ili estis tute netaj, kaj kojekteble faritaj de homa nuda piedo. Ili finiĝis 150 metrojn pli poste, ĉe la bazo de roka klifo kruta, malfacilege  grimpeblaj de homo. Post detala esploro nia kuracisto taksis, ke ili estis nediskuteble homaj.

Pluirantaj nian persekutserĉadon, ni reatingas la elĉerpitajn restulojn de la gerilula bando, haltintaj por ripozeti en groto malfermanta en rokklifo superita de glaciaro kvazaŭpendanta super ĝi. Ni preterĉirkaŭas ilin silente kaj ekokupas pozicion pli altan ol ilia. Mitralon ni direktas al ili. Apenaŭ ni estis ĵetitaj unuan granadon viro eliras el la groto kriante, ke la pafoj igos la glaciamason disfali, kaj tial ĉiuj estos egale enfositaj. Ni postulas al ili kapitulaci. Li petas havi tempon por pridiskuti la aferon kun siaj sampartianoj kaj reeniras la groton. Malmulte da tempo poste ega krakbruo aŭdiĝas, dum la glacio ekmovetas. Preskaŭ sammomente ni aŭdas pafojn, kaj en la dubo ni kredas pri sturmo de ili. Neĝ- kaj glac-pecegoj ekfaladas de la klifo kovrante pograde la eniron de la ŝirmejo. Kiam ĝi estis preskaŭ tute ŝtopita, tri viroj sukcesis eskapi, la aliaj (ni poste lernis, ke ili estis kvin) estante enfositaj. Ni mortpafis du, kaj severe vundis la trian. Konstatiĝis, ke tiu kaptito estis uzbeko, posedanto de tetrinkejo en Samarkando.

Li rakontis, ke dum ili estis pridiskutantaj nian kapitulacipostulon pluraj vilaj estaĵoj homsimilaj eliris el fendego de la rokmuro, ili estis armitaj per bastonoj. La viroj provis sin defendi pafante. Nia kaptito ricevis baton surŝultre dum li estis fuĝanta elirejen postkurata de unu el la monstroj. Tiu estis mortigita kaj superkovrita de falanta neĝamaso.

Ni provis kontroli tiun strangan rakonton. Ni petis lin ke li montru la precizan lokon, kaj ni forfosis la neĝon. Ni verfakte trovis la korpon. Ĝi estis ricevinta tri kuglojn. Unuavide la kadavro ŝajnis estis tiu de antropoida simio : ĝi estis tutkovrita per haroj. Sed mi ja sciis, ka tiaj simioj ne ekzistas en Pamiro. Kaj la korpo fakte aspektis pli bone al tiu de homo. Ni tiris la harojn kaj konstatis, ke ili vere estis la naturaj haroj de la estaĵo.

Tio estis virindividuo 1,70 metrojn alta, iom maljuna, kun haroj kelkie griziĝintaj. La haroj estis pli longaj sed pli maldenskreskaj sur la brusto, pli mallongaj kaj pli densaj sur la ventro. Estis malpli da haroj sur la gluteoj, el tio nia kuracisto deduktis, ke la kreitaĵo kutime sidis, kiel homa estaĵo. La koksoj estis pli vilaj. La genuoj estis tute nudaj kaj kovrita per kalaĵoj. La tuto de piedoj, inkluzive de la supraĵo, estis sufiĉe senhara, kovrita per haŭto malmola kaj bruna. La ŝultroj kaj brakoj estis egale kovritaj per hararo, kies dikeco malkreskis al la manoj. La manplatoj estis tute senharaj kun nur  kaleca haŭto.

La vizaĝo estis malhela, kaj la estaĵo havis nek barbon nek lipharojn. La malantaŭa flanko de la kapo estis kovrita per tre densaj implikitaj haroj. La kadavro kusis okulojn malfermaj, la dentojn videblaj ; La okuloj estis malhelakoloraj, la dentoj grandaj kaj homeceformaj. La frunto estis simiece klina, la brovostoj ege elstaraj. La altaj zigomoj similigis ĝin al mongolo. La nazo, kies radiko estis tre enprofundigita, platis. La oreloj estis nudaj, kaj iom pli pintformaj ol ĉe homa estaĵo. La malsupera makselo estis fortega. Ĝi havis potencan bruston ege muskolriĉan. Ni ne trovis ian ajn netan malsimilecon al homo. La seksorganoj estis tutsame al viro. La braklongo normalis. La manoj iomete pli longaj kaj la piedoj multe pli larĝaj ol ĉe la homoj.

Ni malsciis, kie ni troviĝas ekzakte, ĉar tiam ne ekzistis ĝusta mapo pri Pamiro. Tamen ni konjekteble estis ie inter la Jazgulem-o kaj la montarvico Ruŝano. Ĉar nia komisio estis plenumita, ni estis returnontaj. La naturo de la mortigita estaĵo problemis al ni. Sed ne eblis al ni kunporti ĝin laŭ la malfacilega vojo, kiun ni estis sekvontaj. Kaj ni timis ekhavi al ni problemoj kun la loĝantaro : ni ja povus diri, ke ni portas beston, sed vere tio tro multe similis kiel homon. Ni pensis  senhaŭtigi ĝin por kunporti la haŭton, sed ja tio tro pensigis je senhaŭtigi homon. Fine ni decidiĝis enterigi lin tie, kie ni trovis lin.

Ni direktis nin al sudo forlasante kiel eble plej frue la montojn, kaj transiris riveron (kojekteble la Panĉ-o). La nemultaj loĝantoj de tiuj aliaj montoj, baluĉoj, miris vidi nin, kaj demandis nin, kiel do ni povis eskapi el tiuj regionoj supozitaj esti loĝataj per homaspektaj homoj.

Ni eksciis per la baluĉoj abundajn aliajn detalojn. Ili diris al ni, ke la vilaj homsimilaj estaĵoj estis vidataj ne nur solaj sed ankaŭ duope kaj iomfoje kun ido, sed neniam ili iris per pli ampleksaj grupoj."


Alesperantigis kaj prezentis Roland PLATTEAU 27/9-1/10/2003




Neandertalaj homoj plu vivas (2)

Mez-epoka poeto zorge priskribis « teruregan neĝvirinon »


Ne nur en Himalajoj, ne nur en Kaŭkazo kaj Siberio, sed ankaŭ en Eŭropo renkontiĝis la tiel nomitaj de la gazetistoj « teruregaj neĝhomoj ». Fakte la legendojn helenajn pri la silenoj saturoj kaj dio Pan konjekteble kaŭzis renkontoj kun tiuj vilaj longorelaj, krure lertegaj, sekse sentabuaj (parenteze ni memoru la terminon « nimfomanio ») estaĵoj (la lasdata, historia, ne legenda, okazo tia disvolviĝis en Ilirio, proksime de Dyrrhachium, « saturo » kaptita en loko «Nymfaeum » far la soldatoj de la fama romiana politikisto Sula (alie : Sylla), kiu taksis ĝin multe malpli bela ol tiuj bildigitaj de la artistoj !). Sed eĉ ĝis la mez-epoko ili vivis en la Pireneoj (probablas ke la plej lasta manifestiĝis en Eŭskiaj montoj dum la dekoka jarcento) kaj trubadora literaturo parolas pri ili, precipe dum la  dekkvara jarcento la hispana verkisto Juan Ruiz (Ĥuan Ruis), en sia « Libro de buen amor » (libro de bona amo) parolas pri la « serranas »  virinoj kiu vivadas en la montaro (kiel ilia nomo diras : monĉenloĝanoj) de Guadarrama . Jen la strofoj, kie li priskribas unu el ili, amasigante la detaloj, kiel gazetisto aŭ policisto, aŭ kiel homo kiu vidis ion eksterordinaran kaj volegas zorge konservigi kaj diskonigi la informojn :

 

« En Apokalipso de sankta Johano la Evangelisto,

Oni ne vidas tia figuro nek tiom terura bildo

Se multnombrus kaŭzus ĝi egan lukton, egan konkeron.

Ne sciiĝas de kiu diablo tia fantomo povus amati.

Ŝi havis la kapon tre granda, superproporcia,

Hararon nigrega tiel, kiel glima korniko,

Okulojn enprofunditaj kaj ruĝaj, ne tre distingeblaj,

Ŝia paŝosigno pli grandas ol tiu de ursino.

La orelojn  tiom grandaj, kiom tiuj de unujara azeno,

La kolon nigra, larĝa, vila, malgranda,

La naztruojn tre larĝaj, tiuj de kurlo ;

Ŝi trinkus post kelke da tagoj la tutan akvon de marĉeto.

Buŝon kiel dogo, kaj vizaĝo tre granda,

La dentoj larĝaj kaj longaj, ĉevalecaj, misaranĝitaj ;

La brovojn larĝaj kaj pli nigraj ol turdoj ; …..

Ŝi havas lanugon el barbharoj ege nigraj, .....

Sed se paroli vere, se mi bone vidis ĝisgenue,

La ostoj estas grandaj, la kruro ne tre malgranda……

La maleoloj pli grandaj ol tiu de unujara bovidino.

Pli larĝan ol mia mano ŝi havas manartikon,

Vila, per longaj haroj, sed ne tre seka  (?)

La voĉo basa, laŭta kaj nazaleca,

Lenta kiel cervobleko sen gracieco kaj kavece sonanta.

Ŝia malgranda fingro pli grandas ol mia dika fingro…

Ŝi surhavas kiel veston siajn mamojn pendantajn,

Kiuj atingas ĝis la zono…..

Ripoj grandegaj en ŝia nigra brusto,

Unu tiomas tri …. »

La detaloj ĉi-supre listigitaj ekzakte kongruas kun la priskriboj de la modernaj atestantoj, ekzemple en Kaŭkazo aŭ Pamiro.

Tradukis kaj prezentis R. Platteau 26/10/2003









OBSKURA HEROECO

(Pri simpla instruistino kies bonkoreco igis morti.)

multe da homoj, kiuj iam diris « ne »

en morton malaperis oportune,

Liaj korpoj forfandiĝis,

Nek iliajn okulojn nek eĉ nomojn oni memoris,

Iliaj vortoj restas.

Kaj nun ili ĝustas.

Nekonatulo la veron diris:

Oni lin ekzekutis. »

 

(Guy BEART)

« Nju-Nju, Ĝu Kiang, kiam vi estos plenkreskulaj,vi estu bonkoraj, eĉ se tiu entrepreno estas aŭdaca kaj malfacila. Oni estu bonkora. »

                        (instruistino JANG)

Tiuj ŝajnos banalaj bonsentaj paroloj. Tute ne. Oni tiel kredas ĉar oni ne konsciiĝas kiel fakte tio estas ja vera, kiel vere estas ja aŭdaca ambicio esti bonkora, kaj kiom tio estas ja malfacila ; kaj danĝera, foje tre danĝera . . .

La juna virino, kiu tion eldiris estas sur la foto. Tiu foto estas la nura spuro, kiu restas pri ŝi nun. La infanino estas Nju-Nju. Nju-Nju poste sukcesis eliri el Ĉinio kaj verkis sian membiografion, sub la titolo « Neniu larmo por Mao », rakonto pri terura kaj malfeliĉega infanaĝo de knabino dum la « Kultura Revolucio », kies avo estis buĉita sub ŝiaj okuloj far « Ruĝaj ĝvardianoj », la patro kaj la patrino senditaj en reedukado-koncentrejoj, ŝi oficiale taksita « filino da krimuloj ». Se tio ne estus, pri ŝia memoro nenio restus. Dank‘al Nju-Nju restas ia memoro, kaj tiuj vortoj, tiu pli-profunda-ol-oni-pensas admono. Kelkajn semajnojn post la feliĉa promeno de la instruistino kun ŝia plejamata lernejanino, ŝi estis krude arestita antaŭ ŝiaj lernantoj meze de la lernseanco. Sed ŝi estis tiom amata de siaj lernejanoj, kiom ŝi amis ilin :

« Sur la voj-angulo ni ĵuris ne timi je niaj gepatroj aŭ pro la malagrablaĵĵoj kiuj sekvontus de la de ni projektita faro : neniaokaze diri ion ajn malbonan pri nia koramata profesoro. Tiu, kiu rompus la ĵuron estos forpuŝita de la aliaj.

La tago alvenis. La ĉeestantaro kaj efekta ĉeesto de la gepatroj malardigis nian decidiĝemon. Kaj, nu, estis profesoro Jang.

Ŝi staris en la pozicio kiu estis tiu de miaj geavoj : manojn ligitajn sur la dorso, kaj kun tabulo pendanta je ŝia kolo, kie estis skribita « mal-revoluciulo ». Oni estis razinta je ŝi duonon de la kranio, por signifi, ke ŝi plu estus nur duono da persono, feĉo de la homaro. Pos tiom malmulte da tempo, ŝi ŝajnis esti maljuniĝinta je jaroj.

La patro de Ĝu-Kiang anoncis, ke denun la profesoro pri desegno estros la lernejan estaplon.

(La patro de Ĝu-Kiang mem estis grava estrulo de la « Kultura revolucio » en la urbo : Ĉeng-du)

Ĉiu instruisto estis eldirinta sur la supro de la podio sian denunc-artikolon. La plej longa parolado estis kompreneble tiu de la fiaĉa estrino. Dum la aŭskultado restis ni kapon klinitan kaj silentaj, kiel antaŭdecidite. Komencis la profesoroj maltrankviliĝi pro tio, sed jam estis tro malfrua.

-« gelernantoj ja diru ion ! »

Ni daŭre estis serenaj. Kaŝridoj infektiĝadis laŭ niaj vicoj : laŭmerite al tiuj profesoroj !

La fiperfidulino malleviĝis de la podio, kaj iris al ni por alparoli la klasĉefon :

-«  Ĉu vi ne skribis denunc-artikolon ? Do iru sur la podion por ĝin legi !

Ne lasinta al li nur sekundon por pripensi ŝi tiris lin je la maniko. Li tremadis ĝis ĉiuj membroj sub niaj severaj rigardoj. Li ne rajtis diri ion malbonan pri profesoro jang, kiu estintis ĉiam afablega kontraŭ li.

Li malfaldis folion, rigardis al nia profesoro, sin turnis al la aliaj instruisoj kaj la Ruĝaj Gvardianoj sidantaj en la fundo de la podio  Subite li elmontris kuraĝon, kiu mirkonsternis nin ĉiujn, per deklari laŭtvoĉe :

-« Mi ne konas tiun tekston ! Mi ne scipovas legi ! Ne mi skribis ĝin, ties ideografiaĵojn mi ne komprenas. »

Kia ĝeniulo ! Ni ĉiuj ekaplaŭdis lin, kaj kara nia Jang levis la kapon por rideti al ni plorante. Tiun rideton ni konadis parkere, sed tiu-ĉi tago li estis tiom patosa, ke ĝi tordigis al ni la ventron. Ni vespiradis per « Profesoro Jang » ĥore ; sed el ni Ĝu-Kiang manifestiĝis la plej riskema. Li elpaŝis abrubte :

-„Profesoro Jang neniam diris ion malbonan en la klasĉambro !“

Lia patro stariĝis, rabia pro kolero:

-“ Silentu tuj! Se vi plu diras ion ajn mi draŝos vin hejme !

Mia amiko tuj residiĝis, sed  la profesoro pri desegno estis jam hontiĝinta kontraŭ la patro de Ĝu-Kiang, kaj ŝi kliniĝis antaŭ li skuante la kapon kiel hundo antaŭ sia mastro :

-« Pardonu al mi estrulo Ĝu, pri tio mi kulpas, mi ilin ne bone informis. Ne koleru ! Mi plu forpurigos la venenon, kiun Jang estas metinta en ilian menson.

-Ja vi kulpas, tio estas fakto ! Vi estas baraktonti brute por re-eduki ilin ĝisfunde. Tiu kunveno tute ne kontentas min! Oni faru iun alian novan.!

Laŭ nia bontrovo la kunveno estis finiĝanta kontentegige, tio estas: en diabla fuŝordo. Ĉiuj foriris, krom Ĝu-Kiang restigita de la profesoro pri desegno. La kolegoj atendis pri lin en la strateto. Fine ŝi nur sugestis al li, ke li petus pardonon al sia patro.

-« Ŝi insultis vin, ĉu ?

-Ne ! ŝi ne aŭdacis, ĉar dank’al mia patro ŝi iĝas la estro de la lernejo.

-                      Ĉu li draŝos vin?

-                      Ĉiuokaze mia patrino malhelpos lin tion fari. !

Ni poste demandis la klasĉefon, ĉu veras, ke la denunc-letero ne estis skribita de li. Li respondis ke ja estis fakto. La profesoro pri desegno estas veninta priparoli kun liaj gepatroj :

-    ĉar mi estis la klas-delegito, mi estis tiu, kiu estis denunconta profesoron Jang. Si lasis al ni la artikolon, kiun ŝi estis verkinta. Mi ne volis ĝin legi, kaj panjo donis min la ekideon diri, ke mi ne komprenas ties ideografiaĵojn.

La kunveno nia finiĝis kun niaj petegoj al Ĝu-Kiang, ke li persvadu sian patron, ne aranĝi novan kunvenon.

La kunveno ne okazis, sed profesoro Jang ne plu aperis en la lernejon. Diritis, ke ŝi memmortigis. Matene la lernantoj niaklasaj alvenis al la kursoj la okulojn ŝvelitajn kaj ruĝajn, kaj naztukon en la mano.

Iun posttagmezon Ĝu-Kiang vokis min:

-“ Nju-Nju, ĉu vi volas iri por vidi profesoron jang? Ne estas blago. Ili faris grandan kunvenon. Venu sekvu min…. »

Ekkuris ni anhelante ĝis la eks-teatro.

De la salonfundo , vidiĝis silueto sidanta sur seĝo meze de la scenejo. Ni kuregis al ŝi. Tio estis nia profesero jang amata. Senmova kaj senesprima, ŝi tenis la palpebrojn fermitaj. Ŝia haŭto estis blanka kiel papero. Logis kaj samtempe timis min rigardi tiun vizaĝon, kiu estis riceviginta al mi tiel multe da amo kaj da feliĉo.Ŝi estis tiom ŝanĝiĝinta, ke mi ne plu tre bone rekonas ŝin.

-« Profesoro Jang ! Ĉu vi dormas ? Estas mi Nju-Nju. Ĉu vi aŭdas min ? Mi venis por vidi vin. Vekiĝu kaj mi faros ĉion, kion vi ordonos al mi.

Mia gorĝo strangoliĝis, Ĝu-Kiang tremadis per la tuta korpo dirante:

-„ Min pardonu, profesoro jang. Vi scias, ke mi malamas mian patron, mi malamas min mem. Profesoro Jang, vi estas revenonta ja? Ankoraŭfoje ni iros la parkon triope, ĉu ne ? »

 

Ni tiam surgenuiĝis , kapon sur ŝiaj genuoj malvarmaj, plorante ĝis sufokiĝi. Ni malestimis nin pro ne kapabli dronigi la plenan urbon per niaj larmoj. Ni malamegis nin pro ne kapabli pere niajn kriojn eksplodigi la teatron. Flustris Ĝu-Kiang :

-« Mi opinias, ke profesoro Jang tre malvarmas !

Sen priparolo ni nin direktis al la propagand- kaj akuzo-afiŝoj, kiujn ni forŝiris po unu ĝis la plejlasta kaj ni kovris per ili profesoron Jang, tute, cele ke oni ne plu ŝin vidus. Kaj tiam ni lokis nin apud ŝi, kiel rojo-borde por spekti sunsubiron.

Kelkajn tagojn poste, onidirojn diris, ke polico estis traserĉinta ĉie pri tiuj, kiuj aŭdacis ŝiri la afiŝojn pri propagando, por per ili kovri krimulon kies kadavro estis ĵus re-kritikita. Ni feliĉis pro tio, ke la polico implikiĝis en sia enketo. Plurajn laŭvicajn vesperojn ni plu forŝiris afiŝojn en la strato : tio estis nia ununura rimedo venĝi la morton de profesoro Jang. Ni kredis, ke ŝi loĝadis la lunon ekde nun, kaj ke ŝi kontentis de tie, kie ŝi rigardis al ni.

Mia avino instruis al mi, ke en la mondo estas iuj koroj kaj okuloj neelĉerpiĝeble bonaj. Iam tiuj konsumos la malbonecon de la mondo. Ankaŭ mi estis utiligonta mian malgrandan koron por oponi al l’malico, por mia avo, por mia « fraĉjo Ĝibulo » kaj por mia tiom kara profesoro Jang. »

Tradukis kaj prezentis Roland Platteau -



Unu ĉapitro el la « Mallongega priskribo pri la eldeturo de la Hindioj »


Bartolomeo de Las Casas (1484-1566), la plej fama el la religiuloj, kiuj provis defendi la indianojn kaj kondamnis la kruelaĵojn kaj maljustaĵojn faritaj al ili far la hispanaj « Conquistadores », verkis multajn pezajn librojn, latine kaj hispane, sed plejparte de ili restis kiel manuskriptoj kaj estis nur eldonitaj far universitatoj en la 19-a aŭ 20- jarcentoj. Dum lia vivo nur du aŭ tri estis eldonitaj. Tiu, kiu ricevis la plej grandan disvastigon estis mallonga libro, nomita precize « Mallongega priskribo pri la eldetruo de la Hindioj » (1). Tiu 102 paĝa libro estas malfeliĉe longa litanio da abomenaĵoj senfine ripetitaj ; ja estas « mallongega » rakonto, kaj tiom rezuma, ke ofte revenas la samaj ĝeneralaj frazoj. Do, legante la ĉi postan esperantigitan ĉapitron, tiu temanta pri Kubo, oni devas memori, ke estas nur unu el la ĉapitroj, kiuj ĉiu temas pri iu el la diversaj regionoj de la de hispanoj konkerita Ameriko.


Jaron 1511, la hispanoj veturis sin en la insulo Kubo, kiu estas, kiel mi jam diris, tiom longa kiom la distanco inter Valladolido kaj Romo. Estis tie vastaj provincoj forte loĝataj. La hispanoj komencis kaj finis per la rimedoj de mi antaŭe indikitaj, kaj eĉ pli kruele. Okazis tie aferoj tre remarkindaj. Iu kaciko, tre grava sinjoro, kiu nomiĝis Hatuej, estis transveturinta, kun kun fortan parto de sia popolo de la Insulo Hispana (2) al Kubo por fuĝi la plagojn kaj la malhomaj agoj de la kristanoj. Informita far kubaj indianoj, ke la kristanoj estis alvenontaj, li kunigis prekaŭ sian plenan popolon kaj diris: “Vi jam scias, ke estas dirita, ke la krsitanoj alvenas; kaj vi havas la aperton pri kio okazis je tiu persono, kaj tiu alia, kaj tiu plu, kaj je la enloĝantoj de Haitio (t. e. de la Hispana Insulo). Ili nun venas por fari la samon ĉi tie. Ĉu vi scias kial ili faras tion ? » Ili diris : « Ili ne ne faras ĝin senkiale ; tio estas ĉar ili havas Dion, kiun ili kultas, kaj kiun ili amegas, kaj por akiri ĝin de ni por kulti ĝin, ili provas nin submetigi, kaj mortigas nin. » Hatuej havis ĉe li malgranda korbo plena je juveloj el oro. Li diris : « Jenas la Dio de la kristanoj ; se vi tion volontas, ni faru por ĝi areito-jn (ili estas festoj kaj dancoj). Eble per tio ni ĝin plezurigos, kaj ĝi ordonos al la kristanoj pri ne domaĝi al ni.” Ĉiuj ekkriadis « Bone Bone » Ili dancadis antaŭ la oro ĝislace. Poste la sonjoro Hatuej diris : « Aŭskutu, kio ajn estus, se ni plu tenas tiun oron, ili fine mortigos nin por forpreni ĝin de ni ; ni ĵetu ĝin en tiun riveron. » Ĉiuj voĉdonis favore ke estu tiel, kaj ili do ĵetis ĝin en  grandan riveron, kiu fluis tie. Tiu kaciko plu fuĝis de la kristanoj ekde ili alvenis en la insulon Kubo, ĉar li konis ilin bone, kaj li sin defendis, kiam li renkontis ilin. Fine li estis kaptita kaj vivbruligita, por la ununura kialo, ke li fuĝis homojn tiom maljustegajn kaj kruelajn, kaj ke li defendis sin kontraŭ tiuj, kiuj volis mortigi lin kaj subpremi lin ĝis la morto, li, lia popolo, kaj lia idaro.
Oni ligis lin al fosto. Sankta viro de la ordeno de Sankta Francisko, kiu troviĝis tie parolis al li iom pri Dio kaj nia kredo. La kaciko estis neniam aŭdinta pri ĝi. La franciskano diris al li, ke li povis profiti la malmultan tempon, kion la ekzekutisoj lasas al li ; ke se li volontos kredi tion, kion li diris al li, li iros al la ĉiel’, kie troviĝas gloro kaj eterna ripozo, kaj ke se ne li devos iri en inferon suferi eternaj suferojn kaj turmentojn. Post pripensi iomete la kaciko demandis al la monaĥo ĉu kristanoj iras al ĉielo. La monaĥo respondis, ke tiuj bonaj iras. La kaciko tialm diris sen pli pripensi, ke li ne volas iri en la paradizon, sed pli bone en la inferon, por ne esti kun ili, kaj nevidi tiom kruelaj homojn. Tiaj estas la famo kaj honoro, kiajn akiris Dio kaj nia kredo dank’al la kristanoj, kiuj iris en la Hindioj(1). Foje la indianoj estis venintaj akcepti nin nin kun proviantoj kaj kaj donacoj. Ĉe nia alveno ili donis al ni granda kvanto da fiŝoj, panon, manĝaĵon, kaj ĉion alian, kion ili povis. Abrupte la diablo ekregis la kristanojn, kaj, sub miaj okuloj, ili mortigis per tranĉiloj, sen motivo kaj kialo, pli ol tri mil homojn, kiujn sidis antaŭ ni, virojn, virinojn, kaj infanojn. Mi vidis tie kruelagojn tiom grandajn, ke neniam vivantoj vidis nek imagis tielajn. Alian fojon kelke da tagoj en la antaŭo, mi estis sendinta mesaĝistojn al ĉiuj la sinjorojn de la provinco de Havano por certigi al ili, ke ili devu timi nenion, ĉar ili estis priaŭdintaj mian kredeblecon ; mi demandis ilin ne timiĝi, kaj veni akcepti nin, kaj certigis al ili ke nenian malbonon estos farita al ili ; tio estis ĉar la tuta tero estis teruriĝinta de la intaj buĉadoj. Mi estis farinta tion en akordo kun la kapitano. Kiam ni alvenis en la provincon, dudek unu sinjoroj kaj kacikoj venis por akcepti nin. La kapitano kaptis ilin, perfidante la certigon, kiun mi estis al ili doninta. Ili volis vivbruligi ilin en alia tago, dirante, ke estas bona ago por fari, ĉar tiuj sinjoroj fine faros ian malbonon iam en la futoro(3). Mi nur per longa klopodo savis ilin de la ŝtiparo,, finfine ili saviĝis de tio. Kiam ĉiuj indianoj de tiu ĉi insulo estis subigitaj en la saman sklavecstaton kaj plagon kian tiuj de la Hispana Insulo, kaj ĉar ili vidis sin morti kaj perei sen ian ajn savrimedo, ili ĉiuj ekis ĉu forfuĝi en la arbarojn, ĉu pendumi sin pro malespero. Geedzoj pendumis sin kun siaj idoj. Pli ol ducent indianoj pendigis sin pro la kruelaĵoj de iu hispano tre tirana, kiun mi konis. Sennombaj homoj pereis tiumaniere. Estis en la insulo komisiito de l’reĝo al kiu estis disdonita tricent indianojn. Post la daŭro de tri monatoj, ducent sepdek estis mortintaj en la minejoj; restis al li nur tridek, nome la dekonon. Sekve oni donis al li la saman nombron, kaj pli. Ankaŭ ilin li mortigis. Ju pli oni donis da ili al li des pli li da ili li mortigis. Ĝis kiam li mortis, kaj la diablo kunportis lian animon. Dum tri aŭ kvar monatoj, la tempo kiam mi restadis en la insulo, pli ol sep mil infanoj mortis, ĉar iliaj gepatroj kunprenis ilin en la minejoj. Mi vidis multajn aliajn aferojn abomenindajn. Pli poste la hispanoj decidis ĉasadi la indianojn, kiuj estis rifuĝintaj en la arbaroj. Ili tie faris terurajn malbonaĵojn. Tial ili ruinigis kaj senpopoligis la tutan insulon. Mi revidis ĝin antaŭ ne longe, kaj estas granda bedaŭro, kaj granda kompatindo vidi ĝin senhoma kaj refarigita solejon.






(1)Kristoforo Kolumbo (http://eo.wikipedia.org/wiki/Kristoforo_Kolumbo ) kredis esti atinginta Hindion, tial la regiono plu estis nomata « La Hindioj » fare de la tiamaj eŭropanoj. De tio devenas la vorto « indiano » por nomi la indiĝenojn de ameriko.

(2)t.e. Hispaniolo (http://eo.wikipedia.org/wiki/Hispaniolo) nuntempe partigita de Haitio kaj Domingo ; la unua insulo amerika atingita kaj koloniizita de la hispanoj.

(3) tian parolojn oni nuntempe ofte reaŭdas ! ekzemple de policistoj proulaj de « nula toleremo », kredantoj pri gena destino de la homoj kaj enslipigo de la loĝantaro, aŭ de Usonanoj gandantaj afganjon en Guantanamo, ktp !


esperantigis Roland Platteau 8-a de julio 2007